Ke daftar isi

Angla Fundamenta Gramatiko

dari nornen, 2 Juli 2015

Pesan: 35

Bahasa: Esperanto

nornen (Tunjukkan profil) 2 Juli 2015 02.32.15

La Esperantaj vokaloj estas difinitaj en la anglalingva Fundamento Gramatiko tiel ĉi:

(Mi aldonis la britajn IPA-transskribaĵojn laŭ la vortaro Collins.)

Aa, a as in "last" lɑːst
Ee, a as in "make" meɪk
Ii, i as in "marine" məˈriːn
Oo, o as in "not" nɒt
Uu, u as in "bull" bʊl

Tiuj estas fundamentaj gramatikaj reguloj.

Ĉu estas ĝuste prononci "Esperantisto" /esperanˈtisto/ kiel [eɪspeɪɹɑːnˈtiːstɒ]?

erinja (Tunjukkan profil) 2 Juli 2015 03.49.32

Mi ignorus tion se mi estus vi. Laŭ tiuj reguloj, kiom da anglalingvaj akĉentoj estas en la mondo, tiom da "fundamentaj" prononcoj por esperanto; des pli, ĉar vokaloj estas la plej varia parto de landaj akĉentoj. Eĉ denaskaj anglalingvanoj tiukaze ne povus konsenti pri kiel prononci Esperanton!

nornen (Tunjukkan profil) 2 Juli 2015 04.15.50

erinja:Mi ignorus tion se mi estus vi.
Hmmm, mi ne scias. Ignori fundamentan gramatikan regulon ŝanjas al mi nerekomendinde.

Se mi ignoru la anglan gramatikon, ĉu mi ankaŭ ignoru la germanan aŭ la rusan?

Kirilo81 (Tunjukkan profil) 2 Juli 2015 07.36.40

Ne forgesu, ke la ekzemplojn donis ne anglo, sed ruso scipovanta la anglan je tre malbona nivelo (imagu, kiel li prononcus tiun anglajn vortojn). Komparante la aliajn versiojn de la FG, oni facile vidas, ke temas pri /i, e/E, a, o/O, U/ kun allaso de ioma variado.

Breto (Tunjukkan profil) 2 Juli 2015 09.21.34

Se tiujn IPA-transskribaĵojn aldonis vi, kaj ne enhavis la anglalingva gramatiko, kial vi kredus ke tiuj prononcoj estas ĝuste? Miaakĉente "last" sonas kiel [læst] IPA-e, ne kiel [lɑːst]. Fundamente aŭ ne, se la regulo estas tro nebule por kompreni, eble ignori estas la plej bona ideo.

orthohawk (Tunjukkan profil) 2 Juli 2015 17.06.48

nornen:
erinja:Mi ignorus tion se mi estus vi.
Hmmm, mi ne scias. Ignori fundamentan gramatikan regulon ŝanjas al mi nerekomendinde.

Se mi ignoru la anglan gramatikon, ĉu mi ankaŭ ignoru la germanan aŭ la rusan?
Sed, tio ne estas la Fundamento. La fundamento estas tio, kio Zamenhof mem skribis, kaj li skribis ruse, ne angle. La angla traduko aperis poste.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 2 Juli 2015 18.05.29

Mi instruas la anglan ĉi-tie en Usono al enmigrintoj. Mi instruas al ili la usonan formon, ĉar ĝi estas por ili plej utila. En la angla, laŭ la dialekto, ekzistas inter 14 kaj 16 vokaloj. En mia dialekto estas nur 14. Male kiel en multaj latinidaj lingvoj, kiam la ĉefa akĉento de la vorto ŝanĝiĝas, ankaŭ la elparolo de la volakoj ŝanĝiĝias. Krom tio, la brita elparolo ne estas la "mezurilo" de la angla. En Britio loĝas eble 50 milionoj da personoj. En Usono loĝas ĉ. 320 milionoj. Nia ĉefa formo de elparolo, de sintakso kaj de vortprovizo ne dependas de Britio. En Britio ke ili uzu la anglan de la reĝino. Bonas. Sed ni ne havas reĝinon kaj ne tute ne volas havi unu. Mi dirus ke nuntempe la plej uzata formo en Usono venas el norda Kalifornio. Antaŭe la ĉefa formo estis tiu de Ohio sed ne plu.
Se mi kopius la anglojn, miaj kunlandanoj ridus pri mi. Ni akceptas ke ili parolas tiel sed se unu inter ni tiel parolus ŝajnus esti artefarita - tio ne estas mia opinio - ĝi venas de unu inter la plej respektataj lingvistoj, fakulo pri la usona lingvo, William Labov. Vidu la filmon: Do you speak American? de la stacio PBS. Oni povas trovi ĝin en Youtube.
Komparu tiujn ekzemplojn:
Fotografía – fotótgrafo – fotográfico (hispana)
Photograph – photographer – photographic
/‘foʊt̬əgɹæf - fə'tɑʊgrəfɚ - fɑt̬'gɹæfɪk/ (usona elparolo)
la ĉefaj vokaloj en la usona formo:
A /eɪ/
E /i:/ or even /iɪ/
I /aɪ/
O /oʊ/
U /ju/

mbalicki (Tunjukkan profil) 2 Juli 2015 19.43.06

orthohawk:
nornen:
erinja:Mi ignorus tion se mi estus vi.
Hmmm, mi ne scias. Ignori fundamentan gramatikan regulon ŝanjas al mi nerekomendinde.

Se mi ignoru la anglan gramatikon, ĉu mi ankaŭ ignoru la germanan aŭ la rusan?
Sed, tio ne estas la Fundamento. La fundamento estas tio, kio Zamenhof mem skribis, kaj li skribis ruse, ne angle. La angla traduko aperis poste.
Zamenhof skribis Unuan Libron nur en la rusa? Certe la rusa eldono estis la unua, sed ĉu Zamenhof mem ne estigis ankaŭ la polan, germanan kaj francan tradukon? Li ne tradukis la anglan, laŭ kiel mi scias, sed ĉu vi povus aldoni fontojn pri la aliaj lingvoj?

nornen:Tiuj estas fundamentaj gramatikaj reguloj.

Ĉu estas ĝuste prononci "Esperantisto" /esperanˈtisto/ kiel [eɪspeɪɹɑːnˈtiːstɒ]?
Vi povas trakti anglan tradukon kiel la valida, sed tiam vi traktu same ankaŭ la alilingvajn tradukojn. Prezentita elparolo de esperanta alfabeto malsamas inter la lingvoj, do tio unue signifas, ke estas iu loko por libera vario, kaj due, ke tiuj klarigoj ne estas fonetike precizaj, sed nur alproksimiĝoj. Se vi konsultos aliaj tradukoj kaj marki priskribitaj tie lokoj de elparolo de vokaloj sur la trapezo de vokaloj, tiam vi vidos, ke estas certaj areoj de korekta elparolo.

La alcelita estas eble en la mezo de ĉiu, eble proksime al la rusa aŭ pola, eble tie, kiel Zamenhof mem elparolis.

erinja (Tunjukkan profil) 2 Juli 2015 21.17.53

mbalicki:Zamenhof skribis Unuan Libron nur en la rusa? Certe la rusa eldono estis la unua, sed ĉu Zamenhof mem ne estigis ankaŭ la polan, germanan kaj francan tradukon? Li ne tradukis la anglan, laŭ kiel mi scias, sed ĉu vi povus aldoni fontojn pri la aliaj lingvoj?
Denaske li parolis la rusan kaj la jidan. Mi do supozas, kun bona bazo, ke teme de prononco, la rusa versio de la fundamenta gramatiko montras la plej precizan prononcon laŭ lia kompreno. Interalie ĉiu alia versio estis nur traduko de la rusa, do oni povas bone supozi ke la rusa versio de la prononco estas tio, kion li celis. Li eĉ por tiu ne metis ekzemplajn vortojn, li simple skribis, kiu estas la cirila litero kiu taŭgas por tiu esperanta litero. Interalie, cirila "a" sendube neniel similas al la prononco de la litero "a" en la vorto "last", en plej multaj akĉentoj de la angla. Pli bone sekvi la rusan version.

mbalicki (Tunjukkan profil) 2 Juli 2015 21.52.17

erinja:

Vere, li metis ekzemplojn. ridulo.gif La sono /h/ ne ekzistas en la rusa, do li priskribis ĝin ĉi tiel: „la litero «h» estas elparolata kiel «h» en la lingvoj germana, latina aŭ aliaj”. Ankaŭ nesilabiga /w ~ u̯/ ne troviĝas en la rusa, do estas skribite, ke „la litero «ŭ» […] estas elparolata kiel la mallonga «u» en la germana vorto «kaufen» aŭ la latina «laudo»”.

Sed mi ne demandas pri la elparolo, pri kiu ne havas mi problemojn. ridego.gif Mi nur demandis pri la aserto, ke nur la rusa versio estis far Zamenhof, kaj ĉiuj aliaj estas tradukoj.

Kembali ke atas