Til indholdet

Kompreni la Novan Mondan Ordon

af ustra, 3. jul. 2015

Meddelelser: 28

Sprog: Esperanto

Lakiro (Vise profilen) 5. jul. 2015 09.09.12

ustra:Ĉu en Rusio oni konscias pri la partopreno de "okcidentaj" (efektive ili ne havas naciecon aŭ apartenas al iu geografia direkto) estroj kiel Jacob Schiff en la Bolŝevika Revolucio?
Mi ĵus legis pri ĉiujara procesio de Jekaterinburgo ĝis Ganina Jamo por Aleksandro la 2-a. Ĉu temas sole pri kontraŭkomunisma (do porreligia) signo aŭ ĉu tiuj homoj scias pli pri la Bolŝevika Revolucio ol la oficiala versio de la historio (bedaŭrinde mi ne scias ĉu la okcidenta kaj la rusa oficiala versio samas)?
(La ĉefaj celoj de la unua mondmilito estis forigi la rusan caron, kiu fakte kontraŭis la tutmondistojn, kaj enkonduki komunismon [tre verŝajne kiel testo por la estonteco].)
Mi antaŭdankas vin se vi klopodos respondi al tiuj demandoj
Nu, mi eĉ ne scias de kio komenci... Negativa rilato al Rusio ekzistis dum ĉiuj tempoj. Kaj kiam mi legas diversajn dokumentojn de tiu epoko, ŝajnas, ke nenio ŝanĝiĝis ĝis nun. Anglosaksoj konstante persekutadis intencon malfortigi Rusion kaj ĝian imperian influon en Eŭrazio.
Al tiu momento ĉe potenco estis la plej malforta rusia caro Nikolao Dua. Antaŭ venko de bolŝevikoj okazis du revolucioj (1905 kaj la februara de 1917). En rezulto de tiuj eventoj al potenco venis Provizora Registaro. Rusa caro estis nominala monarĥa figuro. Ĉio finiĝis tragike.
Mi ne opinias, ke Jacob Schiff ludis ĉefan rolon en agado kontraŭ rusa carismo, kvankam li, certe, financis japano-rusan militon kaj Provizoran Registaron.
Premiso de oktobra ŝtatrenverso de 1917 j estis komplekso de diversaj kaŭzoj: kelkaj revolucioj, partopreno en du militoj, malforta potenco, grandega malkontenteco de la popolo, ekstera spiona agado kaj financado de la opozicio, provizora potenco sen la caro.
Unua provo esprimi sian malkontentecon estis provokado de popo Gapon. Li lerte provokis en 1905 j kaj pasigis amasojn de la popolo al demonstracio en Sankt-Peterburgo. Tiu tago estas konata kiel sanga dimanĉo. Esence tio estis la plej unua "Majdano", kiam komencis nekontrolata procezo de protestoj.
Anstataŭ solvadi la problemon rusa caro Nikolao 2-a ektimis kiel ukrainia prezidento Janukoviĉ kaj nenion penis fari.
Jen kiam komencis amasaj mitingoj kaj revolucioj, tuj aperis alilandaj spionagentoj kaj rusiaj perfiduloj. Kiu estas Lenin? Neniu precize scias kiam li aperis sur ribela areno. Multe da literaturo estas verkita en sovetia tempo kaj estas sincera propagando. Ĉiuj ribeluloj aperas subite en la ribela ondo.
Moderna historio ne memoras gvidantojn el popola amaso. Ĉiu gvidisto ĉiam estas ies politika figuro. Sed certe Lenin vizitis multfoje Germanion kie havis monan helpon por la ŝtatrenverso. Nome en Munĥeno en 1900 j aperis unua gazeto Искра (Fajrero), en kiu Lenin alvokis detronigi la caron.
Certe, mi ne povas ĝuste respondi al vi. En tutmonda vivo agas grandega kvanto de politikaj ...

ustra (Vise profilen) 5. jul. 2015 10.25.40

Mi dankas vin ambaŭ. Tio estas vere interese kaj fortigas mian impreson pri trafa rusa sento pri politikaj aferoj. Almenaŭ por mi tio estas frapa eco de rusoj. =)
Inkluzivu ankaŭ Putin en via kritika pensado, ĉar ĉiu estro trompas nin ĉiujn. Sed vi certe jam scias tion.

Jen kelkaj veraj vortoj de Lenin:

Lenin:La plej bona maniero kontroli la opozicion estas mem gvidi ĝin.
externalImage.png

ustra (Vise profilen) 8. jul. 2015 17.06.01

Jen tre leginda artikolo pri la nuna ekonomia situacio. La aŭtoro konfirmas, ke la nuna krizo estas kontruita por enkonduki novan tutmondan centran monsistemon. La mal-Usonigo estas parto de tiu plano.

robbkvasnak (Vise profilen) 8. jul. 2015 17.41.24

Certe la influo de BRoBoĈS (Brazilo-Rusio-Barato-Ĉinio-Sudafriko) estas pozitiva influo al la monda kulturo kaj antaŭenigos espereble nian klopodon disvastigi ideojn pri mondo sen la ega financa influo de Usono kaj Anglio - SE la estroj de tiuj landoj ne akceptas la anglan kiel laborlingvon. Kaj certe espereblas ke la mondo povos forigi sin de la financa influo de Wall Street kaj The City - ĉar tiuj estas du centroj de pura avaro de manpleno da homoj kiuj nur volas riĉigi sin je la kostoj de ni ĉiuj aliaj. Ili jam estas pli potencaj ol la registaroj de tiuj du landoj kaj ni vidas la avaron de la bankistoj en Eŭropo kiuj ne interesas pri la destino de la povra greka popolo kaj nur interesas pri gajni monon de Grekio, kie oligarkoj pululas kaj forsuĉas la vivon de la greka popolo - ĉio tio sub la okuloj de la aliaj eŭropanoj kiuj ŝajne eĉ ne krietas pro la maljusto kontraŭ la greka popolo.
Samas en nia lando, en Usono, kie la potenculoj kraĉas sur nin kaj elsuĉas ĉiun moneron de niaj poŝoj - sed mi vidas tion ankaŭ en la BRoBoĈS landoj - kelkaj riĉuloj profitas kaj la popolo povas iri al la diablo.

Rujo (Vise profilen) 8. jul. 2015 18.45.02

Aliaj malriĉaj landoj de Eŭropa Unio, je samaj malfacilaj kondiĉoj, pro neago, silentemo, indiferento kaj malkuraĝo ankaŭ trairos similan katastrofan situacion. Do, iuj saĝaj popolaj eldiroj trafe elmontras tion: "Pipro en aliula pugotruo estas refreŝigaĵo!" aŭ "Okuloj ne vidas, koroj ne doloras!

ustra (Vise profilen) 8. jul. 2015 18.55.42

robbkvasnak:Kaj certe espereblas ke la mondo povos forigi sin de la financa influo de Wall Street kaj The City - ĉar tiuj estas du centroj de pura avaro de manpleno da homoj kiuj nur volas riĉigi sin je la kostoj de ni ĉiuj aliaj
Jen la problemo: La aĉuloj maltantaŭ Wall Street kaj City of London kaŝas sin en la anglosaksa sfero. Ili ne posedas naciecon - ili estas ruzaj tutmondistoj. Politikistoj agas laŭ iliaj ordonoj. Estas ili, kiuj konstruis la nunan krizon (tezo) kaj estas ili, kiuj estigis la BRICS (kontraŭtezo) por ke ni normalaj homoj kredu, ke la BRICS estas opozicio kontraŭ la "anglosaksoj". Fine ili prezentos ilian jam delonge planitan solvon (sintezo) por la mondo: tutmonda registaro.
Homoj pensos, ke ili venkis la aĉulojn, sed efektive ili estos kaptitaj en iliaj manoj pli ol iam antaŭe.

La financa krizo kulminos en Septembro kiam la Fed "akcidente" plialtigos la interezan kvoton. Sekvos nova Lehmana ŝoko, kiu trafos precipe Usonon treege severe.

nakymatonmies (Vise profilen) 9. jul. 2015 05.28.25

La BRICS-kongreso okazas nun la duan tagon en Ufa (Rusio). Kaj ŝajnas, ke dume neniu intencas ricevi Grekion en la aliancon (nek en la Novan Evoluan Bankon).

externalImage.png

ustra (Vise profilen) 9. jul. 2015 07.40.59

nakymatonmies:La BRICS-kongreso okazas nun la duan tagon en Ufa (Rusio). Kaj ŝajnas, ke dume neniu intencas ricevi Grekion en la aliancon (nek en la Novan Evoluan Bankon).
Ĉu vere? =)

nakymatonmies (Vise profilen) 9. jul. 2015 07.50.28

ustra:Ĉu vere? =)
Jes, se temas nur pri la banko kaj financado, vi pravas.
Ankaŭ: Grekio povos eniri en BRICS, kiam ĝi fariĝos rapidkreskanta ekonomio.

ustra (Vise profilen) 15. jul. 2015 16.19.54

Schäuble, 2011:

"Ni povas antigi politikan unuiĝon nur se ni havas krizon."

Ĉio estas ludo.

Tilbage til start