目次へ

Silabigo II

nornen,2015年7月5日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

nornen (プロフィールを表示) 2015年7月5日 0:38:49

Ĉu estas Fundamenta aŭ Zamenhofa indiko, ke oni prononcu la vorton malalta kiel mal-al-ta kaj ne kiel ma-lal-ta?

Eble ĝi ŝajnus "logike" aŭ "nature" aŭ "evidente" prononci ĝin kiel mal-al-ta, tamen mi ja volas scii, ĉu ekzistas indiko pri tio.

Se vi estas germanparolanto, ĉu vi prononcas ĝin kiel /mal.'al.ta/ aŭ kiel /mal.'ʔal.ta/ kun glota halto?
Se vi estas hispanparolanto, ĉu vi prononcas ĝin kiel /mal.'al.ta/ aŭ kiel /ma.'lal.ta/?

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年7月5日 0:50:42

Laŭ instruo de la gramatiko oni pronuncus "malÁlta".

nornen (プロフィールを表示) 2015年7月5日 0:54:32

Vinisus:Laŭ instruo de la gramatiko oni pronuncus "malÁlta".
Dankon. Jes, mi ne dubas pri la akcento, sed pri la silabigo. Ĉu estas indiko, ke tiu vorto silabiĝas mal.'al.ta kaj ne ma.'lal.ta?

mbalicki (プロフィールを表示) 2015年7月5日 1:55:00

Ankoraŭfoje, Nornen: kia estas la malsameco inter /mal.'al.ta/ kaj /ma.'lal.ta/? ridego.gif Mi pensas ke nenia, sed bonvolu klarigi kia laŭ vi. ridego.gif

Ĉu /mal.'al.ta/ aŭ /mal.'ʔal.ta/ estas interesa demando, sed respondo jam ne tiel interesa. Kiel ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, kiuj ne agnoskas ekzistecon de la glota halto, ne gravas ĉu oni elparolas /mal.'al.ta/ aŭ /mal.'ʔal.ta/. ridulo.gif

nornen (プロフィールを表示) 2015年7月5日 2:41:18

mbalicki:Ankoraŭfoje, Nornen: kia estas la malsameco inter /mal.'al.ta/ kaj /ma.'lal.ta/? ridego.gif Mi pensas ke nenia, sed bonvolu klarigi kia laŭ vi. ridego.gif

Ĉu /mal.'al.ta/ aŭ /mal.'ʔal.ta/ estas interesa demando, sed respondo jam ne tiel interesa. Kiel ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, kiuj ne agnoskas ekzistecon de la glota halto, ne gravas ĉu oni elparolas /mal.'al.ta/ aŭ /mal.'ʔal.ta/. ridulo.gif
La malsameco estas la silabigo kaj sekve la funda "fonotaktiko" de la lingvo. Kaj tio estas interesa al mi. Ankaŭ fonologie estas malsameco. Mi ĉiutage parolas du lingvojn, la Hispanan kaj la Germanan, kaj la du havas tre malsamajn regulojn, kie fari silaba paŭseto, precipe se la du silaboj estas de du morfemoj.

mbalicki:kia estas la malsameco inter /mal.'al.ta/ kaj /ma.'lal.ta/?
Kia estas la malsameco inter /pom.a.'ĉe.to/ kaj /po.ma.'ĉe.to/?
La ĉi-jara pom'aĉet'o estis pli kosta ol la pasintjara.
Ne manĝu tiun ĉi pom'aĉ'et'o'n!

nornen (プロフィールを表示) 2015年7月5日 7:12:52

Roch:
mbalicki:Ankoraŭfoje, Nornen: kia estas la malsameco inter /mal.'al.ta/ kaj /ma.'lal.ta/? ridego.gif Mi pensas ke nenia, sed bonvolu klarigi kia laŭ vi. ridego.gif
Mi konsentas kun vi, al la nivelo de homa aŭdo. Sed por plani aferojn kiel "voĉo generatoroj," ĝi devu esti bone difinita funkcio! okulumo.gif
Same.

先頭にもどる