Ujumbe: 6
Lugha: Esperanto
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2015 12:38:49 asubuhi
Eble ĝi ŝajnus "logike" aŭ "nature" aŭ "evidente" prononci ĝin kiel mal-al-ta, tamen mi ja volas scii, ĉu ekzistas indiko pri tio.
Se vi estas germanparolanto, ĉu vi prononcas ĝin kiel /mal.'al.ta/ aŭ kiel /mal.'ʔal.ta/ kun glota halto?
Se vi estas hispanparolanto, ĉu vi prononcas ĝin kiel /mal.'al.ta/ aŭ kiel /ma.'lal.ta/?
Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2015 12:50:42 asubuhi
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2015 12:54:32 asubuhi
Vinisus:Laŭ instruo de la gramatiko oni pronuncus "malÁlta".Dankon. Jes, mi ne dubas pri la akcento, sed pri la silabigo. Ĉu estas indiko, ke tiu vorto silabiĝas mal.'al.ta kaj ne ma.'lal.ta?
mbalicki (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2015 1:55:00 asubuhi
Ĉu /mal.'al.ta/ aŭ /mal.'ʔal.ta/ estas interesa demando, sed respondo jam ne tiel interesa. Kiel ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, kiuj ne agnoskas ekzistecon de la glota halto, ne gravas ĉu oni elparolas /mal.'al.ta/ aŭ /mal.'ʔal.ta/.
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2015 2:41:18 asubuhi
mbalicki:Ankoraŭfoje, Nornen: kia estas la malsameco inter /mal.'al.ta/ kaj /ma.'lal.ta/? Mi pensas ke nenia, sed bonvolu klarigi kia laŭ vi.La malsameco estas la silabigo kaj sekve la funda "fonotaktiko" de la lingvo. Kaj tio estas interesa al mi. Ankaŭ fonologie estas malsameco. Mi ĉiutage parolas du lingvojn, la Hispanan kaj la Germanan, kaj la du havas tre malsamajn regulojn, kie fari silaba paŭseto, precipe se la du silaboj estas de du morfemoj.
Ĉu /mal.'al.ta/ aŭ /mal.'ʔal.ta/ estas interesa demando, sed respondo jam ne tiel interesa. Kiel ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, kiuj ne agnoskas ekzistecon de la glota halto, ne gravas ĉu oni elparolas /mal.'al.ta/ aŭ /mal.'ʔal.ta/.
mbalicki:kia estas la malsameco inter /mal.'al.ta/ kaj /ma.'lal.ta/?Kia estas la malsameco inter /pom.a.'ĉe.to/ kaj /po.ma.'ĉe.to/?
La ĉi-jara pom'aĉet'o estis pli kosta ol la pasintjara.
Ne manĝu tiun ĉi pom'aĉ'et'o'n!
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 5 Julai 2015 7:12:52 asubuhi
Roch:Same.mbalicki:Ankoraŭfoje, Nornen: kia estas la malsameco inter /mal.'al.ta/ kaj /ma.'lal.ta/? Mi pensas ke nenia, sed bonvolu klarigi kia laŭ vi.Mi konsentas kun vi, al la nivelo de homa aŭdo. Sed por plani aferojn kiel "voĉo generatoroj," ĝi devu esti bone difinita funkcio!