前往目錄

Ĉu esperanto devas havi kulturo ?

貼文者: Dreamspark, 2015年7月5日

訊息: 16

語言: Esperanto

Dreamspark (顯示個人資料) 2015年7月5日下午1:42:59

Ĉu estas nur instrumento komuniki ? aŭ Ĉu ne ? Ekde homoj parolas ĝin, havas ilia proprajn kulturoj ?

Vinisus (顯示個人資料) 2015年7月5日下午3:19:08

Jes ja, Esperanto havas riĉan kulturon, nenombreblajn esperantajn librojn originale verkitajn kaj tradutikajn oni trovas en Esperanto-Kluboj kaj PDF en la reto.

Lakiro (顯示個人資料) 2015年7月5日下午5:10:23

Certe Esperanto devas eduki Esperantan kulturon. Tiu ĉi lingvo portas apartan mision laŭ la interkompreno kaj estimo.
Tamen fakte ni vivas dum malfacila periodo en naciaj rilatoj.
Estas nekompreno kaj kolero. De tio devenas nekultura kaj netolerema komunikado de esperantistoj.

Necesas halti kaj ekpensi pri E-kulturo.

Koracio (顯示個人資料) 2015年7月5日下午6:44:29

Oni diras, ke Esperanto ne havas kulturon. Tiu ne pravas, sed la Esperanta kulturo estas nur por la Esperanto, kaj malriĉa en aliaj temoj. Ankaŭ estas tre malmultaj filmoj en Esperanto. Se ĝia kulturo estus pli riĉa, kiu estus konita ankaŭ ekster de Esperantistaro, pli multa de homoj lernus nian lingvon, por pli bene rekoni tiun kulturon.

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年7月5日下午10:59:57

Kiel oni difinas la vorton "kulturo" ?

Kio estas la kulturo de iu specifa lingvo, ekz. Esperanto ?

Kiumaniere tiu kulturo faciligas komunikadon inter homoj?

Ĉu la simfonioj de Beeethoven estas parto ankaŭ de la kulturo de Esperanto, aŭ ĉu ili apartenas al la kulturo de nur unu lingvo/lando ?

Kio okazas, kiam tiaj kulturaj elementoj mankas en lingvo?

Dreamspark (顯示個人資料) 2015年7月5日下午11:02:09

Ni volas havi lingvo kaj konservi aliajn lingvojn. Nun angla dominas kaj aliajn lingvon. Ĝi kaŭzas angla kulturo assimili aliajn kulturojn kaj lingvojn. Ni volas unu lingvo sen originala kuturo fariĝi lingvo franco. Se Esperanto havas ŝian propran kultura kaj Se multaj homoj parolas ŝin, Ŝi povos domini aliajn kulturojn. Ĉu ĝi estas bona ?

( mi estas komprenas, pardonu mian eraron)

Evildela (顯示個人資料) 2015年7月6日上午3:39:25

Mi fakte parolis pri ĉi tiu temo antaŭ iom da tempo (sed en la angla):
Jen la Ligilo

Esperanto certe havas sian propran kulturon riĉan, tamen, se vi volas partopreni en tiu kulturo aŭ simple uzi la lingvon kiel komunikilon, tion nur vi povas pridecidi.

Lakiro (顯示個人資料) 2015年7月6日上午5:37:29

Al mi ŝajnas, ke ne ekzistas lingva kulturo. Ekzistas nur homa kulturo.
Kulturo de Brazilo, ekzemple, distingiĝas de kulturo de Portugalio, inkluzive propran literaturon, muzikon, vivmanieron ktp.
Usona kulturo ne estas brita kulturo, kvankam ambaŭ popoloj posedas la saman lingvon.
Se diri pri e-literaturo, do ĝi estas sufiĉa laŭ la kvanto kaj legebla per interreto. Mankas nur reala interkomunikado en ĉiutaga vivo.
Se diri pri e-filmoj, do la situacio estas malbona.

JacquesdEgalite (顯示個人資料) 2015年7月7日下午4:11:27

Lakiro:Al mi ŝajnas, ke ne ekzistas lingva kulturo. Ekzistas nur homa kulturo.
Kulturo de Brazilo, ekzemple, distingiĝas de kulturo de Portugalio, inkluzive propran literaturon, muzikon, vivmanieron ktp.
Jes, ja, vi pravas. Mi vivis en Hispanio kaj poste en Kostariko, kaj mi estis surprizita, ke la kultoroj de la du landoj estis komplete malsamaj. Mi vidis preskaŭ neniu indikon ke la lando estis hispanan kolonion krom la komuna lingvo.

Stefano888 (顯示個人資料) 2015年7月7日下午6:58:18

Jam ekzistas muziko kaj literaturo kiuj estas produktoj de la Esperanta mondsocio. Laŭ sociologio, Esperantujo, tial, havas kulturon. Kulturo konsistas el la dividitaj produktoj de socio. Socio ne povas daŭrigi sian ekziston sen kulturo kaj kulturo ne povas daŭrigi sian ekziston sen socio. Socio konservas sian kulturon. Sen kulturo socio malaperos. Esperantujo estas ĉefe interreta socio, escepte de kie estas Esperanto-kluboj. Estas multaj Esperantistoj dispersitaj trans la eŭropa kontinento. Do, Esperantujo estas dispersita socio, sed tamen ĝi ekzistas.

回到上端