Gratulon al la Greka registaro kaj popolo
de Fenris_kcf, 2015-julio-05
Mesaĝoj: 33
Lingvo: Esperanto
Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-julio-05 20:06:38
Dankon kaj gratulon al niaj Grekaj amikoj!
vincas (Montri la profilon) 2015-julio-05 21:02:14
Oijos (Montri la profilon) 2015-julio-05 21:25:39
Ankaŭ la 18 aliaj eŭroŝtatoj estas demokratioj. Ĉu slovakoj volonte pagas grekajn pensiojn kaj salajrojn, kiuj estas multe pli grandaj ol slovakaj?
Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-05 21:30:24
Edigxepe (Montri la profilon) 2015-julio-05 21:37:26
lagtendisto (Montri la profilon) 2015-julio-05 22:19:23
novatago (Montri la profilon) 2015-julio-05 22:24:43
Oijos:IWF??? ultimative????Laŭ mi, vi faras malĝustan kaj maljustan demandon.
Ankaŭ la 18 aliaj eŭroŝtatoj estas demokratioj. Ĉu slovakoj volonte pagas grekajn pensiojn kaj salajrojn, kiuj estas multe pli grandaj ol slovakaj?
Imagu ĉi tion: via patro estas fiulo, kiu prunteprenas monon kaj misuzas ĝin. Li mortiĝas kaj la pruntedoninto diras ke vi devas pagi tion. Vi unue akceptas tion. Sed poste la pruntedoninto diras ke vi nur rajtas pagi la pruntaĵon, ne manĝi, ne havi loĝlokon, ne havi dignan laboron.
Vi ne kulpas pri la situacio de Grekio, tamen la greka popolo ankaŭ ne (almenaŭ ne tiuj, kiuj ne estas aĉaj politikistoj kaj bankestroj). Ili havas problemon kaj diri “ne estas mia problemo” helpos neniun kaj la problemo restos tie.
Neniu diras ke grekoj ne pagu. Grekoj ne petis ne pagi la ŝuldon, ili postulis rajton digne vivi por pagi la ŝuldon. Oni ne rajtas simpligi aferojn per frazoj, kiel “ĉu alia popolo devas respondeci de tiu alia pigra popolo?”, ĉar la afero neniel tempas pri tio. Tiaj nur montras malsolidarecon kaj menssimplecon (mi ne celas ofendi, nur priskribi fakton). Anstataŭ pensi “ĉu mi devas helpi, se mi ja estas pli malriĉa…”, pensu “Eŭropa Unio helpu ĉiam al siaj membroj ĉar eble mia lando bezonos tion iam”. Mi preferas esti solidara al aliaj, ĉar se mi ne estas tia, eble aliaj simple ne povos iam esti solidaraj al mi, eĉ se ili volas tion.
Komprenu ke mi parolas tiel, kaj mi scias ke Grekio ŝuldas monon al Hispanio kaj la hispana ekonomio ne fartas bone, malgraŭ la mensogoj de nia prezidento.
Ĝis, Novatago.
Altebrilas (Montri la profilon) 2015-julio-05 22:37:40
Mi esperas, ke tiu referendumo ne suferos la saman sorton kiel la franca en 2005.
Oijos (Montri la profilon) 2015-julio-05 23:17:42
Eksplicite greka popolo kulpas, kaj neniu alia, ĉar ili elektis kaj elektas siajn politikistojn.
Grekoj ne petis ne pagi la ŝuldonMise. Tsipras kaj Samaras ambaŭ postulis/postulas forviŝon de la ŝuldoj. Aparte Tsipras. Oni jam forviŝis pli ol 100 miliardojn eŭrojn kaj malaltigis interezon al tre favora (kaj kun longa liberigo de ĝi). La kapitalon Grekio havas tempon pagi ĝis 2050-2080 (mi ne memoras la jaron, ĉiukaze jardekojn).
Grekio krias solidarecon nur ĉar ĝi profitas el ĝi. Sud-Eŭropo ne estus solidara al Suomio aŭ Germanio, se Rusio atakus ekzemple. Jam en la unua duono de 1990-jardeko Grekio faris ĉion ĝi povis por ke Suomio ne aliĝu al Eŭropa Unio.
Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-julio-06 05:07:33
Oijos:IWF??? ultimative????Pardonu, mi celis al IMF kaj "fine"
Oijos:Ankaŭ la 18 aliaj eŭroŝtatoj estas demokratioj.Mi ne vere konas la situacion en Suomio, sed almenaŭ la Germana registaro ofte agas tre maldemokratie, eĉ perfidante la popolon.
Oijos:Ĉu slovakoj volonte pagas grekajn pensiojn kaj salajrojn, kiuj estas multe pli grandaj ol slovakaj?Mono estas la kaŭzo de la problemo kaj fakte la Greka "όχι" signifas, ke la Grekoj preferus rifuzi plian monan "helpon" ol realigi pliajn postulitajn faraĵojn.
Laŭ mi la ŝtatoj pagu, kiuj havas sufiĉe da mono, kaj kiuj fatke profitas je la tuta krizo, precipe Germanio (kiu fakte ŝuldas multan monon al Grekio kaj aliaj landoj), sed ne je malhumanaj kondiĉoj.