Đi đến phần nội dung

Gratulon al la Greka registaro kaj popolo

viết bởi Fenris_kcf, Ngày 05 tháng 7 năm 2015

Tin nhắn: 33

Nội dung: Esperanto

Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 20:06:38 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

La hodiaŭa "όχι" (ne) al la postuloj de la Eŭro-grupo, la ECB kaj la IWF estis signo de forteco de la Grekoj. Ĝi ankaŭ estas signo de espero al la aliaj landoj de la Eŭropa Unio. Ŝparismo kaj ultimative: kapitalismo estas kontraŭ-humanaj sistemoj, kiuj devas esti ĉesigataj. Estus amuza, sed bona, se ni duafoje lernos demokration de Grekio.

Dankon kaj gratulon al niaj Grekaj amikoj!

vincas (Xem thông tin cá nhân) 21:02:14 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

Ho ve, malsaĝaj grekoj!

Oijos (Xem thông tin cá nhân) 21:25:39 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

IWF??? ultimative????

Ankaŭ la 18 aliaj eŭroŝtatoj estas demokratioj. Ĉu slovakoj volonte pagas grekajn pensiojn kaj salajrojn, kiuj estas multe pli grandaj ol slovakaj?

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 21:30:24 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

Grekio estas lulilo de la scienco, do vivu Grekio!!! Saluton Sokrato!!!

Edigxepe (Xem thông tin cá nhân) 21:37:26 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

Gratulon, grekoj!! Ĉi tiam okazas historian fakton por Eŭropo: la grekoj diris "NE!" al la maljustaj normoj de la Troika.

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 22:19:23 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

Bonveno ree en Draĥmolando. 1 EUR = 340,750 GRD.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 22:24:43 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

Oijos:IWF??? ultimative????

Ankaŭ la 18 aliaj eŭroŝtatoj estas demokratioj. Ĉu slovakoj volonte pagas grekajn pensiojn kaj salajrojn, kiuj estas multe pli grandaj ol slovakaj?
Laŭ mi, vi faras malĝustan kaj maljustan demandon.

Imagu ĉi tion: via patro estas fiulo, kiu prunteprenas monon kaj misuzas ĝin. Li mortiĝas kaj la pruntedoninto diras ke vi devas pagi tion. Vi unue akceptas tion. Sed poste la pruntedoninto diras ke vi nur rajtas pagi la pruntaĵon, ne manĝi, ne havi loĝlokon, ne havi dignan laboron.

Vi ne kulpas pri la situacio de Grekio, tamen la greka popolo ankaŭ ne (almenaŭ ne tiuj, kiuj ne estas aĉaj politikistoj kaj bankestroj). Ili havas problemon kaj diri “ne estas mia problemo” helpos neniun kaj la problemo restos tie.

Neniu diras ke grekoj ne pagu. Grekoj ne petis ne pagi la ŝuldon, ili postulis rajton digne vivi por pagi la ŝuldon. Oni ne rajtas simpligi aferojn per frazoj, kiel “ĉu alia popolo devas respondeci de tiu alia pigra popolo?”, ĉar la afero neniel tempas pri tio. Tiaj nur montras malsolidarecon kaj menssimplecon (mi ne celas ofendi, nur priskribi fakton). Anstataŭ pensi “ĉu mi devas helpi, se mi ja estas pli malriĉa…”, pensu “Eŭropa Unio helpu ĉiam al siaj membroj ĉar eble mia lando bezonos tion iam”. Mi preferas esti solidara al aliaj, ĉar se mi ne estas tia, eble aliaj simple ne povos iam esti solidaraj al mi, eĉ se ili volas tion.

Komprenu ke mi parolas tiel, kaj mi scias ke Grekio ŝuldas monon al Hispanio kaj la hispana ekonomio ne fartas bone, malgraŭ la mensogoj de nia prezidento.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 22:37:40 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

Mi kun plezuro spektis ĉe la televido la grekoj kiuj festis kaj sirtakis pro ĝojo kiam ili eksciis la rezultojn de la referendumo. Estis por ili sunradio de espero tra la nuboj de Eŭropunio kiu lastatempe iĝis pli kaj pli aĉa. Unue pro la kapitalismo, kiu iĝis senbrida post la falo de la Muro. Due pro la malfleksebla sinteno de la germana registaro, kiuj blinde provis trudi siajn dogmojn al Grekio, eĉ se ili ne estis realigeblaj.

Mi esperas, ke tiu referendumo ne suferos la saman sorton kiel la franca en 2005.

Oijos (Xem thông tin cá nhân) 23:17:42 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

ECB estas politika centra banko, kvankam ĝi asertas, ke ĝi estas sendependa. Tial ECB plu apogas kaj apogis grekan banksistemon tordante kaj ŝanĝante regulojn (pri garantioj, ELA).

Eksplicite greka popolo kulpas, kaj neniu alia, ĉar ili elektis kaj elektas siajn politikistojn.
Grekoj ne petis ne pagi la ŝuldon
Mise. Tsipras kaj Samaras ambaŭ postulis/postulas forviŝon de la ŝuldoj. Aparte Tsipras. Oni jam forviŝis pli ol 100 miliardojn eŭrojn kaj malaltigis interezon al tre favora (kaj kun longa liberigo de ĝi). La kapitalon Grekio havas tempon pagi ĝis 2050-2080 (mi ne memoras la jaron, ĉiukaze jardekojn).

Grekio krias solidarecon nur ĉar ĝi profitas el ĝi. Sud-Eŭropo ne estus solidara al Suomio aŭ Germanio, se Rusio atakus ekzemple. Jam en la unua duono de 1990-jardeko Grekio faris ĉion ĝi povis por ke Suomio ne aliĝu al Eŭropa Unio.

Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 05:07:33 Ngày 06 tháng 7 năm 2015

Oijos:IWF??? ultimative????
Pardonu, mi celis al IMF kaj "fine"

Oijos:Ankaŭ la 18 aliaj eŭroŝtatoj estas demokratioj.
Mi ne vere konas la situacion en Suomio, sed almenaŭ la Germana registaro ofte agas tre maldemokratie, eĉ perfidante la popolon.

Oijos:Ĉu slovakoj volonte pagas grekajn pensiojn kaj salajrojn, kiuj estas multe pli grandaj ol slovakaj?
Mono estas la kaŭzo de la problemo kaj fakte la Greka "όχι" signifas, ke la Grekoj preferus rifuzi plian monan "helpon" ol realigi pliajn postulitajn faraĵojn.
Laŭ mi la ŝtatoj pagu, kiuj havas sufiĉe da mono, kaj kiuj fatke profitas je la tuta krizo, precipe Germanio (kiu fakte ŝuldas multan monon al Grekio kaj aliaj landoj), sed ne je malhumanaj kondiĉoj.

Quay lại