Ku rupapuro rw'ibirimwo

Gratulon al la Greka registaro kaj popolo

ca, kivuye

Ubutumwa 33

ururimi: Esperanto

klmn (Kwerekana umwidondoro) 6 Mukakaro 2015 06:53:35

Oijos:
Grekio krias solidarecon nur ĉar ĝi profitas el ĝi. Sud-Eŭropo ne estus solidara al Suomio aŭ Germanio, se Rusio atakus ekzemple. Jam en la unua duono de 1990-jardeko Grekio faris ĉion ĝi povis por ke Suomio ne aliĝu al Eŭropa Unio.
Tre trafe.
Ne necesas rigardi 90-ajn jarojn, ĝi jam montris sian veran vizaĝon en konteksto de eventoj antaŭ unu-du jaroj

novatago (Kwerekana umwidondoro) 6 Mukakaro 2015 08:29:28

Se oni volas kompreni kaj komprenigi tion, ke grekaj politikistoj estas la greka popolo, oni simple ne povas paroli. Tiuj politikistoj, kiuj ruinigis Grekion, demandis nenion al popolo, ili simple agis senpermese.

En Hispanio, la prezidento, insistis dum tri jaroj ke li havas la apogon de la plejmulto el la hispanoj ĉar li sukcesis balotan plimulton. Tamen, li mensogas ĉar, el la tuta civitanaro, li atingis nur “apogon” de 39%. Aldone, el tiuj, multaj ne voĉdonis lin por apogi lin, sed por puni la alian grandan partion (io sufiĉe stulta, cetere). Do, neniel oni povas diri ke politikistoj ĉiam agas laŭ la volo de la popolo.

Laŭ mia scio Grekio havas aŭ havis ĝis antaŭ nelonge tre maljustan balotan sistemon, per kiu la gajninto de balotado tuj havas la plejmulton el la seĝoj en parlamento, sen gravi ĉu tio spegulas la rezulton de la balotado.

Ĝis, Novatago.

cellus (Kwerekana umwidondoro) 6 Mukakaro 2015 09:00:43

Ĉu popolo ne havas la politikistojn kiujn ĝi meritas, kaj ĉu homoj ne tro facilanime donas sian voĉobn al politikistoj. En 2002 mi la unuan, kaj ĝis nun solan, fojon vizitis grekan insulon. Mi veturis per taksio kaj el la taksia radio aŭdiĝis parolado. Mi demandis la ŝoforon ĉu estas popo (ortodoksa pastro). Ne, li diris, estas politikisto. Politikisto estas ŝtelisto (klefs). Tie finiĝis nia dialogo pro mia embria greka lingvo kaj pro la fakto ke la ŝoforo ne sciis esperanton aŭ eĉ la anglan.

En lando post lando kiun mi vizitas mi aŭdas la samon: Politikistoj estas friponoj kaj ŝtelistoj. Kial do homoj ne faras multe pli grandan laboron por trovi bonajn politikistojn. Kiel mi komprenas nenia polico persekutas homojn por serĉi bonajn politikistojn en Grekio. Sed oni ne faras tion. Kial.

La nuna ĉefministro ne ŝajnas esti bona elekto.

nakymatonmies (Kwerekana umwidondoro) 6 Mukakaro 2015 09:16:18

Vinisus:Grekio estas lulilo de la scienco, do vivu Grekio!!! Saluton Sokrato!!!
Ankaŭ Grekio (Helenio) inventis 'demokration' mem, eĉ la vorto mem estas greka, do neniu rajtas ilin instrui pri tio. Zeŭso gardu Grekion! =)

novatago (Kwerekana umwidondoro) 6 Mukakaro 2015 09:47:45

cellus:Ĉu popolo ne havas la politikistojn kiujn ĝi meritas, kaj ĉu homoj ne tro facilanime donas sian voĉobn al politikistoj.
Tio estas flankigi la diskuton. Unu afero estas ke granda parto de popolo, ne nepre la plimulto, stulte aŭ facilanime voĉdonas kaj elektas partiojn kaj politikistojn. Alia tre malsama afero estas samigi la volon de tuta la popolo, kaj la volon de la politikistoj. Civitanoj ja respondecas pri havi bonajn aŭ malbonajn politikistojn, ne nur tiuj, kiuj voĉdonas, sed ankaŭ tiuj, kiuj decidas ne voĉdoni, sed tiu respondeco ne rilatas al la opinio de la popolo pri la agoj de ties estraro.

Aldone, sen celi pravigi politikan koruptadon nur por klarigi aferojn, estas tre malfacile en kelkaj lokoj peti racie voĉdoni, kiam kulturo pligravigas familian kaj amikan lojalecon. Kelkaj personoj pensas ke io nur estas korupta se ili ne profitas de tio. Alidirite, en kelkaj kulturoj la komuna bono estas io familia, ne socia. Kvankam ĉiu komprenu ke tio, ne celas diri ke ĉiu loĝanto de lando konsentas ĉiun trajton de la kulturoj ligitaj al tiu lando. Tamen, tio estas afero, kiu ofte malfaciligas la socian progreson kaj racie elekti bonajn politikistojn.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 7 Mukakaro 2015 12:10:45

novatago:
Aldone, sen celi pravigi politikan koruptadon nur por klarigi aferojn, estas tre malfacile en kelkaj lokoj peti racie voĉdoni, kiam kulturo pligravigas familian kaj amikan lojalecon. Kelkaj personoj pensas ke io nur estas korupta se ili ne profitas de tio. Alidirite, en kelkaj kulturoj la komuna bono estas io familia, ne socia. Kvankam ĉiu komprenu ke tio, ne celas diri ke ĉiu loĝanto de lando konsentas ĉiun trajton de la kulturoj ligitaj al tiu lando. Tamen, tio estas afero, kiu ofte malfaciligas la socian progreson kaj racie elekti bonajn politikistojn.
Se la lando funkcias tiel, estus prefere ke famili- aŭ komunum-estroj voĉdonu anstataŭ la civitanoj. Cetere, en pra-demokratioj, la voĉdono funkciis tiel. Civitaneco postulas, ke oni voĉdonu laŭ la komuna bono, ne laŭ tiu de sia komunumo.

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 7 Mukakaro 2015 12:28:48

novatago:
cellus:Ĉu popolo ne havas la politikistojn kiujn ĝi meritas, kaj ĉu homoj ne tro facilanime donas sian voĉobn al politikistoj.
Tio estas flankigi la diskuton. Unu afero estas ke granda parto de popolo, ne nepre la plimulto, stulte aŭ facilanime voĉdonas kaj elektas partiojn kaj politikistojn. Alia tre malsama afero estas samigi la volon de tuta la popolo, kaj la volon de la politikistoj. Civitanoj ja respondecas pri havi bonajn aŭ malbonajn politikistojn, ne nur tiuj, kiuj voĉdonas, sed ankaŭ tiuj, kiuj decidas ne voĉdoni, sed tiu respondeco ne rilatas al la opinio de la popolo pri la agoj de ties estraro.
Sed estas maljuste diri, ke la popoloj havas la estraron, kiun ili meritas, kaj ke ili devas klopodegi por havi pli bonan. Ofte la partioj devas elspezi multege da mono por elektigi reprezaentantojn kaj tiu mono ne ĉiam estas tute pura. Tio estas reala problemo pri demokratio. Por kontraŭstari tiun monan povon, la malgrandaj partioj devas multe klopodi por aŭdigi sian voĉon. Nur imagu la klopodojn kiun devas fari partio, kiu proponas Esperanton, kontraŭ tiuj kiuj ĝisnaŭze ade daŭre ripetadas kaj ripetadas ke la angla jam estas la internacia lingvo, ke ĉiuj parolas la anglan, ke ne estas alternativo, kotopo, kotopo, kotopo...

Tial la voĉdonantoj de la t.n. "dupartiaj" landoj ĝenerale havas nur tri elektoj:
a) sindeteni
b) voĉdoni por ekstremismaj partioj
c) voĉdoni por iu el du partioj kiuj ricevas monon aŭ alispecan helpon de la samaj premgrupoj.

Kion fari?

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 7 Mukakaro 2015 13:15:49

En la rusia televidilo oni rakontas ke la problemoj de Grekujo estas kaŭzitaj de EU.

Ĉar EU devigis Grekion fermi ties industrion profite al aliaj pli gravaj landoj de EU. Tial la grekoj ĉesis konstrui ŝipojn kaj eĉ olivojn ne rajtas vendi.
Kompense EU donis al Grekio multege da kreditoj por ke la grekoj trovu por si en la komuna ekonomiko de EU ian okupon kiu ne estus konkuranto de la gravaj eŭropaj landoj. Sed la grekoj sukcesis nenian liberan lokon trovi. Nura turismo ne kapablas nutri la tutan landon, kaj tial la ŝuldegoj iĝis nerepageblaj.

Nun la grekoj devas eliri el EU kaj restarigi sian industrion kaj agrikulturon, tiam ili kapablos repagi siajn ŝuldegojn.

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 7 Mukakaro 2015 13:31:10

Fuzzy:En la rusia televidilo oni rakontas ke la problemoj de Grekujo estas kaŭzitaj de EU.
Neniel EU povus ordoni al Grekujo malgrandigi sian industrion. La baza problemo de la lando estas, ke ĝi jam dum jardekoj ne perlaboras tiom da mono, kiom ĝi eldonas. Tio tamen funkciis longe, sed intertempe la ŝuldoj trograndiĝis kaj Grekujo ne plu povas repagi ilin nek eĉ la interezojn.
Efektive tamen EU kunkulpas pri la daŭro kaj formo de la krizo. Anstataŭ devigi Grekujon vere reformi sin, oni vivtenis ĝin dum jaroj artefare kaj postulis ŝparadon, kiu malfortigis la ekonomion - la kuraco estis do malsaniga.
La ŝipindustrio estas bona ekzemplo por la problemo de Grekujo: Ĝi prosperas, sed (aŭ ĉar) la ŝipkonstruaj firmoj ne pagas impostojn. Same en multaj aliaj lokoj la problemo ne estas, ke Grekujo eldonas tro multe da mono (krom por la tro multaj ŝtatoficistoj kaj tro fruaj pensiiĝoj), sed ke ĝi ne enspezas la impostojn, kiujn ĝi povus enspezi.

Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 7 Mukakaro 2015 20:01:35

Kiam mi deflanke observas situacion en Grekio, do tuj venas demando pri rezulto de eksperimento krei EU-on. Ĉu ĝi sukcesas?
Komuna financa sistemo kaj kontrolata ekonomio devas esti etalono de moderna unia sistemo. Tamen en tiu ĉi "bonega" Unio estas stranga kontrol-agado pri la industrio kaj agrikulturo. En EU (interne) ŝtataj interrilatoj aspektas kiel mon-kreditoj, kie pli malforta lando ĉiam devas redoni la ŝuldojn al kreditoro en sklavigaj kondiĉoj. Ĉu ekzistas Unio?
Kies lando estos vica (sekva)? Ĉu Portugalio aŭ Hispanio?

Subira ku ntango