შინაარსის ნახვა

Gratulon al la Greka registaro kaj popolo

Fenris_kcf-ისა და 5 ივლისი, 2015-ის მიერ

შეტყობინებები: 33

ენა: Esperanto

Rujo (მომხმარებლის პროფილი) 7 ივლისი, 2015 23:28:27

Lakiro:Kies lando estos vica (sekva)? Ĉu Portugalio aŭ Hispanio?
Ŝajnas al mi ke estas la unue citita, ĉar estas diskonate ke ambaŭ (Grekujo kaj Portugalujo) estas la plej malriĉaj landoj de Europa Komunumo kaj pro tio "La ŝnurego rompiĝas ĉe la plej malforta punkto."

IkuTurso (მომხმარებლის პროფილი) 8 ივლისი, 2015 06:25:32

Ce greka alligo la datumoj estis falsigitaj.
Nenion monon plu al Grekio

nakymatonmies (მომხმარებლის პროფილი) 8 ივლისი, 2015 07:43:39

IkuTurso:Ce greka alligo la datumoj estis falsigitaj.
Nenion monon plu al Grekio
Ĉu vere, neniom da mono plu al Grekio? Ĉu vi estus feliĉa, se Grekio sin adresus al 'New Development Bank' en Ŝanhajo =)

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 8 ივლისი, 2015 09:12:09

Edigxepe:Gratulon, grekoj!! Ĉi tiam okazas historian fakton por Eŭropo: la grekoj diris "NE!" al la maljustaj normoj de la Troika.
Ba, oni ankaŭ diras ke Grekio estas la lulilo de la demokratio, sed tio estis la demokratio de la nobeluloj, la liberuloj, kaj la nobeluloj en preskaŭ ĉiuj landoj kaj kulturoj havis demokration. La nuna greka loĝantaro, eĉ se ĝi fervore uzas la nomojn de la klasika greka aristokratio, estas tute alia popolo kun tute aliaj spertoj.

Laŭ prelego pri teknikhistorio, kiun mi aŭdis antabu multaj jaroj, la antikvaj grekoj vere havis altnivelan sciencon, tiom altnivelan ke ili povus fari la industrian revolucion. Nun la monda kulturo devis atendi ĝin kelkajn milojn da jaroj. Kial? La grekoj – tiuj kiuj estis liberaj demokratiaj nobeluloj – havis sklavojn, kaj la homa tuŝo ĉiam estas pli agrabla ol maŝinoj.

Plej ofte la grekoj spertis diktaturon kaj tiranion. Tial ili malfacile akceptas la ŝtaton, kaj nepagado de impostoj estis nacia, popola sporto en grekio. Por grekoj la eŭro estis multe pli atrakcia, ĉar pri ĝia valoro ne decidis la greka centra banko, al ku ili ne havis konfidon.

De la ŝtato oni volis preni, ne doni...

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 8 ივლისი, 2015 10:06:12

Lakiro:
Kies lando estos vica (sekva)? Ĉu Portugalio aŭ Hispanio?
Laŭ iu sveda ekonomiisto kiun mi aŭdis en la radio, Portugalio kaj Hispanio malrapide, malrapide estas survoje al trairo de la krizo.

Estas tre eble ke la Eŭropa Unio ne povos funkcii kiel oni volus. Tuta konsento inter 28 landoj estas tre malfacila afero.

Estis diskutoj ke la plej fortaj landoj en la EU formu kernan grupon kiu progresos pli rapide ol la aliaj landoj. Mi ne scias kiom forta tiu tendenco estas.

Malfacilaĵo por la Eŭropa Unio estas miaopinie ke preskaŭ ĉiuj eŭropaj membrolandoj iam estis mondpotencoj, kaj malfacile memoras ke nun estas aliaj tempoj. Ili ŝajne vivas en la pasinteco. Landego kun 400 milionojn da homoj devus esti multe pli forta kaj dinamika. Sed la tuta sistemo estas konstruita surbaze de multaj diversaj akordoj, el kiuj la plej signifoplena estas la EES-akordo. Ĉiuj landoj de Okcidenta Eŭropo, inkludite Islando kaj Svisio estas membroj de EES. Ili devas principe obei ĉiujn decidojn de la Eŭropa Unio. Se ili ne estas membroj, ili devas do obei, sed ne havas ian influon!

Unu estas la du kontraŭaj tendencoj: al federala unueca ŝtato kaj al konfederacio de pli sendependaj ŝtatoj. Tial kelkfoje oni ne havas flagon kaj himnon kaj aliafoje oni havas ilin!

vincas (მომხმარებლის პროფილი) 11 ივლისი, 2015 20:19:20

robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 11 ივლისი, 2015 21:20:25

Eble interesus scii ke Usono havis iomete similan evoluon kaj eĉ nun la demandoj pri la rajtoj de unuopaj ŝtatoj pridiskutiĝas arde. En Usono ĝis hodiaŭ ne ekzistas unueca banksistemo - ĉiu ŝtato havas siajn proprajn bankoleĝojn. Oni eĉ ne havas unuecajn kondukleĝojn, tiel ke kiam oni veturas aŭte de unu ŝtato al alia, oni devas obeis malsamajn leĝojn.
Unu malsamo al Eŭropa Unio estas la ideo ke unuopa ŝtato ne povas bankrotiĝi - la federala ŝtato subtenas la ŝtatojn en danĝero - sed unuopaj urboj ja povas bankrotiĝi - same por institucioj publikaj kiel akvosistemo, lernejsistemo, ktp. Ekzistas unu instanco simila al Eŭropa Centra Banko - ĝi nomiĝas Federala Rezervo. Konservemuloj ĉiam volas destrui ĝin.
Ĉar la kongreso ĉe ni tamen havas veran potencon, ekzistas tre akraj bataloj tie kaj la nuntempa kongreso feroce batalas kontraŭ nia presidento je ĉiu paŝeto. Tio lamigas la registaron de Usono multe pli ol oni kredas eksterlande.
Nia prezidento ne havas tiom grandajn povojn. Tial kiam oni kulpigas lin por tio aŭ io ofte kulpas vere la kongreso - la kongreso faras la leĝojn, ne la prezidento.
Tamen la prezidento ne lasas mortigi la kontraŭulojn. Li eĉ ne lasas mortigi ĵurnalistojn kiuj malkovras malbonajn agojn de la registaro. Oni ne metas la kontraŭulojn en malliberejon. Oni metas ilin en televidon kie ili babilas senĉese pri nia malbona prezidento, nia malbona kongreso, nia malbona polico, nia malbona jursistemo kaj la malbonaj kortumoj. Iomete malagrablas televidi foje ĉar ĉiam ĉiu grumblas pri la malbono de ĉio ĉe ni.
Iel ajn ni supervivas.

Paulinho (მომხმარებლის პროფილი) 11 ივლისი, 2015 21:21:43

Mi ankaŭ diras: gratuloj al la greka popolo!

auxro (მომხმარებლის პროფილი) 12 ივლისი, 2015 06:30:13

Simpla artikolo el iomete alia vidpunkto.
Pardonu ke ne Esperantlingve.

Paulinho (მომხმარებლის პროფილი) 12 ივლისი, 2015 20:00:16

Mi legis la artikolon kiun auxro indikis. Ĝi sugestas ke la pli bona traktado por emerituloj grekaj estas malbona por la litovaj emerituloj, ekzemple. Tio ne estas vera. Tio ne taŭgas. Se la grekoj pagos ĉiun centavon, la mono irus al la hegemonia kapitalo kaj ne al la litovoj. La litvovoj devus fari la saman penadon. Spekula kapitalo estas krimo kontraŭ homaro. Gratulon al la Grekoj. Mi deziras ke ĉiuj la homoj de la mondo dirus "ne" al spekula kapitalo.

ზემოთ დაბრუნება