Więcej

Gratulon al la Greka registaro kaj popolo

od Fenris_kcf, 5 lipca 2015

Wpisy: 33

Język: Esperanto

auxro (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 09:47:54

Paulinho:Mi legis la artikolon kiun auxro indikis. Ĝi sugestas ke la pli bona traktado por emerituloj grekaj estas malbona por la litovaj emerituloj, ekzemple. Tio ne estas vera. Tio ne taŭgas. Se la grekoj pagos ĉiun centavon, la mono irus al la hegemonia kapitalo kaj ne al la litovoj. La litvovoj devus fari la saman penadon. Spekula kapitalo estas krimo kontraŭ homaro. Gratulon al la Grekoj. Mi deziras ke ĉiuj la homoj de la mondo dirus "ne" al spekula kapitalo.
Mi pensas ke ĉefa ideo de la artikolo estas ne ke pli povraj devos subteni pli riĉajn (la elspezoj al la fondo de stabileco de eŭro estas relative malaltaj por tiuj landetoj) sed ke grekoj havas sufiĉe "da lardo" por ŝpari kaj malgrandigi siajn elspezojn (vidu la grafikaĵojn).

Dum 2009jara krizo Latvio jam faris similajn reformojn por ricevi la subtenon de Valuta Fondo (simile akrajn kaj abruptajn faris ankaŭ Litovio kvankam ĝi ne petis la helpon de la Fondo). Sed ne multaj aŭdis pri ili ĉar anstataŭ plendi pri piedpremata honoro, homoj simple laboris pli, ŝparis, kaj malpli elspezis.

La artikolo temas ke tiaj reformoj jam estis aplikitaj praktike, kaj ke ili efikas praktike.
Kompreneble tio kostas iom malpli luksajn vivkondiĉojn.

Laŭ mia opinio tiuj reformoj proponataj al Grekio estas mano de helpo, konsilo kiel kapabli redoni ŝuldojn. Anstataŭe ja kreditintoj rajtas postuli redoni la ŝuldon sen ajnaj kondiĉoj, kaj tiamaniere simple bankrotigi la ŝtaton.

Kaj pli ĝenerale, mi pensas ke ŝtatoj entute ne rajtus pruntepreni. Ili devas elspezi nur tiom kiom enspezas.
La problemo estas ke prunteprenantoj ne respondecas materiale, nur politike. Pro tio oni emas ĉiam pruntepreni pli ol indas.

Koracio (Pokaż profil) 13 lipca 2015, 17:57:54

La reformoj pritruditaj de Eŭropo estas eraroj. Ankaŭ la grupo reprezentanta la Union rekonis lian eraran politikon, sed ĝi kontinuas ĝin, ĉar ĝi volas kiom de mono eltiri, tiom ĝi povas. Ĝin ne interesas, ĉu la grekoj vivas aŭ mortas.

La reformoj malhelpas la ekonomion. Nun la greka ekonomio povas deteni Grekion, sed ne povas pagi ŝuldojn. La lando ŝuldas per tiuj monoj, per kiu ĝi helpis la bankojn, kaj ankaŭ la nunaj monoj iras al la bankoj. Iom la reformoj rompos la grekan ekonomion, kaj Grekio devas bankroti.

Altebrilas (Pokaż profil) 15 lipca 2015, 12:22:39

Dum la pratempoj, la sklavoj ŝuldis sian vivon (kaj tiun de siaj idoj) al sia majstro, kiu faris al ili la favoron ne tuj mortigi ilin post venko dum milito. Ĉu tio pravigas sklavecon?

Wróć do góry