Edziĝegaleco en Usono
de orthohawk, 2015-julio-06
Mesaĝoj: 168
Lingvo: Esperanto
Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-julio-31 15:34:50
orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-31 16:15:29
Iĉo:Ne. Sen edzino, viro povas esti nur 4 aferoj: fraŭlo, fianĉo, vidvo aŭ eksediĝintulo/divorculo.Lakiro:Squishy, ĉu vi legis supran mesaĝon?Plej logike:Verŝajne vin interesas nur gejaj rajtoj.
Ge- signifas du seksojn: la viran kaj la virinan.
Geedziĝo estas unuiĝo de viro kaj virino. Tiu ĉi termino ne koncernas gejojn gramatike.
Unu viro kaj unu virino = geedziĝo
Du viroj = edziĝo
Du virinoj = edziniĝo
Lakiro:Gejoj povas loĝi kune kaj havi sian nuptokontrakton, sed ili neniam povas nomiĝi edzoj, ĉar en ilia familio forestas edzino.Haha, do ne povas esti doktoro sen doktorino, frato sen fratino, ĉu? Vi malpravas. Jam estas edzoj sen edzinoj kaj edzinoj sen edzoj. Oni evidente ja povas tiel nomiĝi.
hilex (Montri la profilon) 2015-julio-31 23:31:47
FractalBloom (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-01 02:04:38
hilex:La subjektiva naskas la objektivan kaj poste la objektiva naskas la subjektivan. T.e., la nunaj perversaj pensoj pri geedziĝo ĉe gejoj povas fariĝi normo objektive. Kaj poste tiu normo efikos la subjektivan, t.e. pensojn. Mi ne scias kiel tio estos en estonto, sed nuntempe tio rompas sencan enhavon de geedziĝo inter viro kaj virino, kiu dekomence celis por daŭrigi vivon per generado de infanoj. Certe inter viro kaj virino eblas unuiĝo por aliaj celoj. Ekzemple porkrea unuiĝo (principe la sama povas esti inter du viroj, mi ne ekskludas tion). Sed por tio ne estas devige uzi malnovan koncepton de geedziĝo. Pli bone ekuzi ian novan terminon. Sed certe mi komprenas ke kiam por homoj estas pli gravaj la materialaj profitemaj aferoj tiam estas senutile paroli pri pli alta logiko.Kia "profitema afero" ekzistas pri samseksa edziĝo?
hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-01 02:17:47
FractalBloom:Demandu pri tio robbkvasnak. Li jam skribis pri tiu profitema afero tie ĉi. Por li oficiala agnosko de geja geedziĝo signifas ĝuste certan materialan profitemon.
Kia "profitema afero" ekzistas pri samseksa edziĝo?
FractalBloom (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-01 02:56:13
robbkvasnak:Kial ni edziĝis: ĉar niaj pagoj por aŭtoasekuro malaltiĝis tiel, la kosto por sanasekuro malaltiĝis tiel, niaj impostoj malaltiĝis tiel, la posedado de niaj domoj klariĝis tiel ke nek mia familio nek lia familio povus konstesti ĝin se unu inter ni mortas, ni rajtos viziti unu la alian en malsanulejo, ktp ktp ktpRicevi la bonaĵojn ligatajn al edziĝo sub federala leĝo ne estas profitema afero! Aŭ se ĝi estas, malsamseksaj paroj jam partoprenas en tiu avido. Sed tio ne gravas. Ĉu ĝi estas tro multe demandi nek pli nek malpli sed la egalan traktadon kiel tiun de malsamseksaj paroj? Inkluzive la oportuno celebri onian interrilaton per la sama vorto, sen kiu homoj apartiĝas en klasoj kiuj montras al socio la malegalan estadon de samseksemuloj. Se gejuloj eĉ ne meritas la saman traktadon pri vortoj, ekstera socio certe ne traktus ilin kiel egalajn homojn.
Tute ne temas pri sekso aŭ religio aŭ aŭ aŭ - temas pri financa kaj leĝaj avantaĝoj, kiojn la malsamseksaj paroj havas ekde ĉiam. Nun ni havas egalajn rajtojn.
Se vi kontraŭas ke ni havu la samajn pagojn kiel aliuj, tiam vi estas malĝustulo, memamulo kiu ne empatias kun aliaj homoj.
hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-01 03:27:54
FractalBloom:Ĉu vere? 8)
Ricevi la bonaĵojn ligatajn al edziĝo sub federala leĝo ne estas profitema afero!
FractalBloom:Aŭ se ĝi estas, malsamseksaj paroj jam partoprenas en tiu avido.Sed ili ne geedziĝas pro tio.
FractalBloom:Sed tio ne gravas. Ĉu ĝi estas tro multe demandi nek pli nek malpli sed la egalan traktadon kiel tiun de malsamseksaj paroj?Bone. Lasu unu el edzoj naski infanon kiel tion faras virino. Egala traktado.
Por mi estas tute indiferente kion faras gejoj. Mi sentas nek varmon nek malvarmon pro ilia ekzistado. Sed mi ne povas trakti ilin egale kun negejoj. Ĉar ili diferencas de negejoj. Kaj nei tion estas stultaĵo. Gejoj devas havi ĉiujn rajtojn kiujn havas homoj ĉar ili estas homoj. Sed ili ne devas havi samajn rajtojn kiujn havas viro kaj virino en geedzeco. Lasu ilin pripensi al si aliajn rajtojn pli taŭgaj por siaj specialecoj. Kaj se leĝo sankcios tiujn rajtojn mi ĝojos kun ili.
Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-01 04:25:26
hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-01 05:23:09
Tie ĉi ankoraŭ estis io pri mia hundo. Mi postulas redoni mian hundon. Aŭ tie ĉi oni povas insulti homon pri liaj rilatoj kun bestoj? Mi estas persekutata pro mia reciproka amo kun mia hundo! 8)
FractalBloom (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-01 22:41:23
hilex:Do laŭ vi ĉiu negejulo edziĝas pro amo, dum ĉiu gejulo edziĝas pro avido? Bedaŭrinde ĉion kion mi povas diri estas, ke tio estas ege malinformita opinio. Se vi bone konis iujn gejulojn edziĝintajn aŭ edziĝvolantajn vi scius ke tiaj vortoj estas malamplenaj mensogoj.
FractalBloom:Aŭ se ĝi estas, malsamseksaj paroj jam partoprenas en tiu avido.Sed ili ne geedziĝas pro tio.
hilex:Bone, mi amas mian hundon. Verŝajne mi devas edziĝi kun ĝi 8)Absurda komparo. Paro el du volontaj plenkreskaj viroj aŭ virinoj ne egalas al homo kun hundo. Besto ne povas konsenti al rilato.