Al la enhavo

Edziĝegaleco en Usono

de orthohawk, 2015-julio-06

Mesaĝoj: 168

Lingvo: Esperanto

orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-11 20:39:05

Miland:Miaopinie, la supera juĝejo de Usono taksis geedziĝon kiel nur civilan kontrakton, kiun rajtas fari homoj de samaj sekso. Laŭ tradiciaj kristanaj komunumoj, la realeco estas alia - ĝi estas sakramento, kiu celas al la kreo de familio, kaj eblas nur inter viro kaj virino.
Kaj tio estas (fi)juĝaĉo. Civila unuiĝo ne estas edziĝo. "rozo alinomita odorus samdolĉe"

alivorte, oni povas nomi beston kiu mamnutras la idojn "birdo" sed tio ne signifas ke ĝi realece fariĝas birdo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-julio-11 21:33:33

Eble estas maljuste ke gefraŭloj ne havas malaltiĝon de kostoj en multaj aferoj kaj leĝan protekton. Se tio ne justigas ke NI ne devus havi tion.
Krom tio - Lakiro - ni ne parolas pri seksumado. Se via cerbo nur fokusiĝas pri tio, bone - tio klarigas vin bone.
Ni du vivas kune ekde pli ol 20 jaroj - dum jaroj de malpleno kaj dum pli feliĉaj tagoj. Ni helpis unu la alian ĉe la universitato kaj ni ŝparis kaj laboregis kune por ĉio kion ni havas. Ni volontulas en la komunumo kaj helpas homojn kiuj bezonas helpon. Ni ne krimas - ni pagas niajn impostojn - ni mantenas la straton antaŭ nia domo pura.
Se iu inter vi kredas ke ni malbonas por tio, do vi bedaŭrigas min ĉar vi estas tiam egaj egoistaj rasistoj memamaj - ne homamaj. Nepre kiel vi juĝas min/nin mi prijuĝas vin - vivo ne estas unudirekta strato - ni vivas surtere kune.
Krom tio, LAKiro, ekzistas multaj pli malsamseksemaj pedofiloj kaj masturbantoj ol samseksemaj ĉar ni nur estas ĉ. 10% de la monda loĝantaro. Ankaŭ ekzistas multe pli da malsamseksemaj ebriemuloj - iru en vian straton kaj rigardu. Je ambaŭ flankoj de nia domo estas domoj plenaj de ebriemuloj - kaj ili ĉiuj estas malsamseksemaj.
Miaj sentoj pri vi verŝajne similas al viaj sentoj pri mi - do ni ne plu havas multon por diri unu al la alia. Eĉ Esperanto ne helpas tiam.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-12 04:47:49

robbkvasnak:Eble estas maljuste ke gefraŭloj ne havas malaltiĝon de kostoj en multaj aferoj kaj leĝan protekton. Se tio ne justigas ke NI ne devus havi tion.
Ho! Do, ci estas kontraŭ diskriminacio nur kiam ĝi estas kontraŭ ci kaj ciaj samXanoj, sed kiam ĝi estas kontraŭ aliaj homoj, al ci ne gravas? Tio ne estas tiel "liberala" de ci! Estas bone, finfine vidi ciajn "verajn kolorojn"

ci estas forsendita.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-12 07:23:59

--------------------

LeoAC (Montri la profilon) 2015-julio-12 16:29:51

Lakiro:

Sed viaj komunaj aferoj min neniel interesas. Kion vi faras, kiel vi faras, estas viaj aferoj. Mi ne neas viajn interrilatojn, mi neas vian provon rompi mian cerbon pri geedziĝo.
Ne rompu vian cerbon, ne temas pri geedziĝo, temas pri edziĝo samseksa, novan realon, novan bezonon kiu fariĝas homa rajto. Ne gravas ĉu estas religia sakramento aŭ ne, ĉiu kirko agu laŭplaĉe ili tiel rajtas. Sed estu nepre civilita afero egaleca, nomita edziĝo (sama nomo, samaj rajtoj).

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-julio-12 18:23:19

orthohawk:
robbkvasnak:Eble estas maljuste ke gefraŭloj ne havas malaltiĝon de kostoj en multaj aferoj kaj leĝan protekton. Se tio ne justigas ke NI ne devus havi tion.
Ho! Do, ci estas kontraŭ diskriminacio nur kiam ĝi estas kontraŭ ci kaj ciaj samXanoj, sed kiam ĝi estas kontraŭ aliaj homoj, al ci ne gravas? Tio ne estas tiel "liberala" de ci! Estas bone, finfine vidi ciajn "verajn kolorojn"

ci estas forsendita.
Ne estas la geja komunumo kiu estas kontraŭ gefraŭlaj komunumoj ĉar ĉe ni tute ne gravus. La malgeja komunumo estas kontraŭ la ideo ĉar ili volas pariĝi por naski infanojn kaj infanoj de samfamiliajnoj ofte havas fizikajn problemojn. Vi maligis la demandon kaj uzas ĝin por voli forpreni rajtojn de mia grupo, por subpremi nin ankoraŭ. Kiel nun estas en Florida ni povas edziĝi aŭ edziniĝi unu tagon kaj esti maldungitaj por tio la sekvontan tagon. Se vi akceptas tion, vere mi bedaŭras vin ĉar tio ne okazas al malgejaj paroj kaj vi tiel prenus pozicion de rajtrabemulo - je la nomo de iu religio?

orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-12 18:51:05

robbkvasnak:
orthohawk:
robbkvasnak:Eble estas maljuste ke gefraŭloj ne havas malaltiĝon de kostoj en multaj aferoj kaj leĝan protekton. Se tio ne justigas ke NI ne devus havi tion.
Ho! Do, ci estas kontraŭ diskriminacio nur kiam ĝi estas kontraŭ ci kaj ciaj samXanoj, sed kiam ĝi estas kontraŭ aliaj homoj, al ci ne gravas? Tio ne estas tiel "liberala" de ci! Estas bone, finfine vidi ciajn "verajn kolorojn"

ci estas forsendita.
Ne estas la geja komunumo kiu estas kontraŭ gefraŭlaj komunumoj ĉar ĉe ni tute ne gravus.
Mi neniam diris tion. Pajla homo, iu ajn?

robbkvasnak:La malgeja komunumo estas kontraŭ la ideo ĉar ili volas pariĝi por naski infanojn kaj infanoj de samfamiliajnoj ofte havas fizikajn problemojn. Vi maligis la demandon kaj uzas ĝin por voli forpreni rajtojn de mia grupo, por subpremi nin ankoraŭ.
Mensogo.

Realeco: Estas registara discriminacio kiam la registaro permesas al unu grupo havi benificion/avantaĝon kiu ne estas permisita al alia grupo surbaze arbitra kialo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-julio-12 19:20:19

Jen vi pravas. La registaro ne rajtas doni malsamajn rajtojn al diversaj grupoj.
Vi nun komprenas ke vi ne celis gefraŭloj ĝenerale - mi kredis ke vi celis gefratojn en paroj - mia miskompreno. Kaj ne nur estas la registaro. Nia sportklubo donas rabaton al paroj kaj la asekurkompanioj. Aliflanke, en Florido se ni estas edzoj ni nur povas deklari unu domon niajn hejmon. Ni ne rajtas havi impostmalaltigon por du domoj - do fakte ni unuope nur ricevas impostmalaltigon por 1/2 domo.
Kaj pri malsanulejaj vizitrajtoj aŭ heritaĵoj mi ne scias kiel oni solvus la problemo por fraŭloj kaj fraŭlinoj sen kunulo.
La kortumo ankaŭ ne akceptas tri personojn kune kiel unueco, krom du plenkreskuloj kun infanoj - tiam ili estas familio.
Vi ja prezentas interesigajn vidpunktojn sed mi ne komprenas kiel oni solvus tion. Fakte la ŝtato emas kiam du homoj kunas kaj ili havas apartan "framilijuron" por tio.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-julio-13 03:51:53

robbkvasnak:Jen vi pravas. La registaro ne rajtas doni malsamajn rajtojn al diversaj grupoj.
Vi nun komprenas ke vi ne celis gefraŭloj ĝenerale - mi kredis ke vi celis gefratojn en paroj - mia miskompreno.
Ne. Mi parolas pri gefraŭloj ĝenerale.

robbkvasnak:Kaj ne nur estas la registaro. Nia sportklubo donas rabaton al paroj kaj la asekurkompanioj.
Ekzakte! Tio estas diskriminacio samkiel la diskriminacio kontraŭ ekz. nigruloj aŭ judoj.

robbkvasnak:Aliflanke, en Florido se ni estas edzoj ni nur povas deklari unu domon niajn hejmon. Ni ne rajtas havi impostmalaltigon por du domoj - do fakte ni unuope nur ricevas impostmalaltigon por 1/2 domo.
kaj tio estas diskriminacio kontraŭ geedziĝuloj.

robbkvasnak:Kaj pri malsanulejaj vizitrajtoj aŭ heritaĵoj mi ne scias kiel oni solvus la problemo por fraŭloj kaj fraŭlinoj sen kunulo.
samekiel pri iu ajn: leĝa dokumento diranta kion oni volas.

robbkvasnak:La kortumo ankaŭ ne akceptas tri personojn kune kiel unueco, krom du plenkreskuloj kun infanoj - tiam ili estas familio.
Tio estas ankaŭ diskriminacio. Mi konas tri advokatoj kiuj fariĝis asocio......
La nura diferenco estas ke la advokata asocio ne nomiĝas "edziĝo".

robbkvasnak:Vi ja prezentas interesigajn vidpunktojn sed mi ne komprenas kiel oni solvus tion. Fakte la ŝtato emas kiam du homoj kunas kaj ili havas apartan "framilijuron" por tio.
Ni bezonas leĝan dokumenton por fari asocion el iu ajn paro aŭ grupo da homoj por iu ajn kialo, kaj se oni volas la avantaĝojn de "asocieco" bezonas fariĝi asocio.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-13 08:01:44

Sed en ĉiuj lingvoj la vorto edziĝo signifas "preni al si edzinon".

Reen al la supro