前往目錄

Demando pri esperanta gramatiko

貼文者: OneOrEight, 2015年7月8日

訊息: 13

語言: Esperanto

OneOrEight (顯示個人資料) 2015年7月8日下午9:03:17

Mi ne scias kiel ŝangi la verbojn, kiam mi volas uzi ilin kiel substantivoj.

Ekzemple:

"Rikardo ŝatas paroli pri [studi] Esperanton," aŭ "[Legi] estas amuza!"

Mi kreas, ke ne necesas ŝanĝi la verbojn, kaj la verboj en iliaj formaj intransetivaj (kun "i" ĉe la termino de la vorto) estas gramatike prava.

Tamen, mi ne estas certa.

Ĉu oni devas diri "Rikardo ŝatas paroli pri studante Esperanton," aŭ "Rikardo ŝatas paroli pri studi Esperanton?"

Dankon,

OneOrEight

(Kaj, mi ne studas Esperanton dum multe da tempo, do bonvolu pardoni miajn erarojn)

nornen (顯示個人資料) 2015年7月8日下午9:17:40

La infinitivo ĝenerale estas substantiva formo kaj povas roli kiel substantivo.

Legi estas amuze.
Mi ŝatas legi.
Mi faris tion por trompi.

Nun, post prepozicioj (pri, de, al, ktp. Tamen from pro) Zamenhof ĝenerale ne uzadis la infinitivon, sed la formon -ad'o.

Zamenhof:[...]zorgi pri la edukado kaj bona direktado[...]
Do, mi proponus:

Se la verbo estas subjekto aŭ objekto, uzu la infinitivon:
Legi estas amuze.
Mi ŝatas legi.

Post prepozicioj krom pro uzu la formon -ad'o aŭ alian substantivan formon je -o:
Rikardo ŝatas paroli pri la (sia) lernado de Esperanto.
Rikardo ŝatas paroli pri la (sia) lerno de Esperanto.

orthohawk (顯示個人資料) 2015年7月9日上午12:22:05

OneOrEight:Mi ne scias kiel ŝangi la verbojn, kiam mi volas uzi ilin kiel substantivoj.

Ekzemple:

"Rikardo ŝatas paroli pri [studi] Esperanton," aŭ "[Legi] estas amuza!"

Mi kreas, ke ne necesas ŝanĝi la verbojn, kaj la verboj en iliaj formaj intransetivaj (kun "i" ĉe la termino de la vorto) estas gramatike prava.

Tamen, mi ne estas certa.

Ĉu oni devas diri "Rikardo ŝatas paroli pri studante Esperanton," aŭ "Rikardo ŝatas paroli pri studi Esperanton?"

Dankon,

OneOrEight

(Kaj, mi ne studas Esperanton dum multe da tempo, do bonvolu pardoni miajn erarojn)
Edmond Privat (unu el la Patroj de la Esperantomovado) instruis ke nur "anstataŭ" kaj "por" povas esti sekvita de i-formo. Nornen pravas: uzu la -ado formo kun alia prepozicioj (aŭ, laŭ la sugesto de S-ro Privat anstataŭ "sen" oni povas uzi la formon "ne X-ante". Ĉi tiu lasta imitas la rusan metodo por ĉi tiu signifo.

akueck (顯示個人資料) 2015年7月9日上午5:18:19

OneOrEight:Mi ne scias kiel ŝangi la verbojn, kiam mi volas uzi ilin kiel substantivoj.

Ekzemple:

"Rikardo ŝatas paroli pri [studi] Esperanton,"
Au: "Rikardo shatas paroli pri la studado de Esperanto",
au: "Rikardo shatas paroli pri tio, studi Esperanton."

OneOrEight: "[Legi] estas amuza!"
Au: "Legi estas amuze",
au: "Legado estas amuza."

nornen (顯示個人資料) 2015年7月9日上午5:36:58

akueck:"Rikardo shatas paroli pri tio, studi Esperanton."
Ĉu vi povas bonvole citi ekzemplon de tiu ĉi konstruaĵo "pri tio, fari ion"?

Mi trovis "pri la farado":
Zamenhof:zorgi pri la edukado kaj bona direktado
kaj "pri tio, ke iu faras ion":
Zamenhof:pri tio, ke mi ricevas la dion de la Turkoj
Tamen mi ĝis nun neniam aŭdis aŭ legis "pri tio, fari ion".

OneOrEight (顯示個人資料) 2015年7月9日上午6:16:29

Dankon al ĉiuj.

Nun, mi komprenas.

amigueo (顯示個人資料) 2015年7月9日上午9:26:36

kuriozaĵo:

Rikardo volas paroli pri sia lerno de Esperanto = Rikardo volas priparoli lerni Esperanton

mia dubo pri frazĝusto:

"sia Esperanto-lerno estas priparol-volata de Rikardo"

dub-kernoj: 1. sia, 2. priparol-volata

antaŭdanke vian helpon

amigueo (顯示個人資料) 2015年7月9日上午10:13:58

"paroli pri lernante esperanton" !!

priparoli lernanti aŭ lerninti aŭ lernonti esperanton

tio donas koncizan gravan nuancon, ĉu?

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年7月9日上午10:16:43

En la franca, "Rikardo parle d'apprendre l'espéranto", kiu estas same konstruita kiel "(?) Rikardo parolas pri lerni Esperanton" signifas ke li parolas pri tio kiel projekto, ne kiel fakto.

"Rikardo parle de son apprentissage de l'espéranto" / "Rikardo parolas pri sia lernado de Esperanto" Signifas ke li parlas pri sia sperto de la lernado.

akueck (顯示個人資料) 2015年7月9日下午6:21:35

nornen:
akueck:"Rikardo shatas paroli pri tio, studi Esperanton."
Tamen mi ĝis nun neniam aŭdis aŭ legis "pri tio, fari ion".
Ghenerale: Okaze de Esperanto tio, ke certa vortigo neniam estis uzata, ne nepre signifas, ke la koncerna vortigo estas malghusta Esperanto.

Speciale: Jen ekzemploj:
a) "'Temas ankau pri tio, informi instruistojn kaj lernantojn pri tiaj iniciatoj', diras ..."
(fonto).
b) "Tiel la batalo de la kompanio temis pri tio gajni pli kaj pli da terposedajho"
(fonto).

Mi ne sukcesas konstati, ke tia vortigo estas malghusta Esperanto. Estas menciinde, ke okaze de "anstatau" kaj "por", kiel prepozicio, tia "tio" ne estas bezonata.

回到上端