Tästä sisältöön

Mi estas bone

nornen :lta, 8. heinäkuuta 2015

Viestejä: 24

Kieli: Esperanto

nornen (Näytä profiilli) 8. heinäkuuta 2015 21.06.22

En tiu ĉi fadeno ekestis diskuto pri (inter aliaj) tiuj ĉi du ekzemplaj frazoj:

(A) Mi estas bone. (WereVrock demandis, ĉu tiu ĉi frazo estas gramatike ĝusta. [1])
(B) La infanoj estas bone, ili ne ĝenos nin. (Sudanglo uzis tiun ĉi frazon por karakterizi la situacion, en kiu troviĝas la infanoj. [1])

Ĉu estas ĝustaj tiuj ĉi du frazoj? Kial ili ja estas ĝustaj? Kial ili ne estas ĝustaj?

Se vi opinias, ke (A) estas malĝusta:

(C) Ĉiam la infanoj estis kune [...]. (Zamenhof)

Se la frazo (C) estas ĝusta, kial la frazo (A) ne estas ĝusta?
Ĉu estas kompareblaj (A) kaj (C)? Se ili ne estas kompareblaj, kial?

----
[1] @WereVrock, @sudanglo: Bonvolu ĝustigi miajn eldirojn, se mi miscitis vin.

tommjames (Näytä profiilli) 9. heinäkuuta 2015 8.13.54

Mi aktivis en tiu fadeno do vi jam scias mian pozicion, sed mi donos ĝin ĉi tie por tiuj kiuj ne partoprenas en la angla forumo.

A) "Mi estas bone". Laŭ mi tiu frazo estas gramatike ĝusta (analogie kun aliaj samformaj frazoj kiel "ili estas kune" ). Ĝi verŝajne ne estas tradicia uzo, kaj kiel rekta anstataŭaĵo de la frazo "mi fartas bone" ĝi estas klare evitinda, sed miaopinie ĝi rompas neniun gramatikan regulon. Maksimume oni povus malpermesi ĝin surbaze de semantikaj argumentoj.

B) "La infanoj estas bone, ili ne ĝenos nin." Eble estus pli bone citi la alian frazon cititan de sudanglo por kontrasti ilin:

"La infanoj estas bonaj, ili ne ĝenos nin."
"La infanoj estas bone, ili ne ĝenos nin."

En la unua frazo oni parolas pri la boneco de la infanoj. Sed en la dua frazo oni parolas pri ilia situacio.

Mi opinias la duan frazon ĉi-supran same gramatike ĝusta, sed laŭ mi estas malpli facile taksi ĝin evitinda ĉar ĝi estas utila formo kiu ne anstataŭas alian pli tradician/preferindan formon. Eble "en bona situacio" estus pli klara ol la unuvorta "bone", sed mi ne taksas la ĉi lastan problemeca.

amigueo (Näytä profiilli) 9. heinäkuuta 2015 9.32.52

la infanoj estas bonaj, ili ne ĝenos
la infanoj estas bone, ili ne ĝenos

ĉu oni povas kompreni ke "bone" signifas ke la infanoj estas bonaj nun sed ne ĉiam, ilia boneco ne estas stabila stato? mi ne fokusas la situacion, sed la staton de la infanoj.

Tangi (Näytä profiilli) 9. heinäkuuta 2015 10.06.18

nornen:(C) Ĉiam la infanoj estis kune
Se la frazo (C) estas ĝusta, kial la frazo (A) ne estas ĝusta?
Cxar oni povas diri "Дети были вместе", sed ne "Дети были хорошо" en la rusa. Tio estas cxio.

Altebrilas (Näytä profiilli) 9. heinäkuuta 2015 10.22.46

Kaj se temas pli ŝanĝo, ĉu oni diru:
- (?)la infanoj iĝas bone
- (?)la infanoj iĝas bonen
- (?)la infanoj iras bonen ?

(la antaŭa demandsigno signifas, ke la gramatikeco estas dubinda)

tommjames (Näytä profiilli) 9. heinäkuuta 2015 10.59.25

amigueo:ĉu oni povas kompreni ke "bone" signifas ke la infanoj estas bonaj nun sed ne ĉiam, ilia boneco ne estas stabila stato? mi ne fokusas la situacion, sed la staton de la infanoj.
En mia kompreno "bone" tie ne koncernas la bonecon de la infanoj (ĉu nun aŭ iam ajn), sed ke ili estas en bona stato aŭ situacio (nenio ĝenas ilin, ili estas kontentaj, distrataj, ktp), kaj ke tial ili ne ĝenos nin.

Vinisus (Näytä profiilli) 9. heinäkuuta 2015 12.10.07

tommjames:
amigueo:ĉu oni povas kompreni ke "bone" signifas ke la infanoj estas bonaj nun sed ne ĉiam, ilia boneco ne estas stabila stato? mi ne fokusas la situacion, sed la staton de la infanoj.
En mia kompreno "bone" tie ne koncernas la bonecon de la infanoj (ĉu nun aŭ iam ajn), sed ke ili estas en bona stato aŭ situacio (nenio ĝenas ilin, ili estas kontentaj, distrataj, ktp), kaj ke tial ili ne ĝenos nin.
Laŭ mi la frazo " Mi estas bone= mi fartas bone, rilatas al sana stato. Mi estas bona persono, rilatas al nia sinteno; mi estas bonkora homo ktp...

DuckFiasco (Näytä profiilli) 9. heinäkuuta 2015 17.01.00

Saluton al ĉiuj! ridulo.gif

Miaopinie, adverba uzo post "esti" estas apartaĵo de prepozicioj, kaj ne ĝeneraligita subtilaĵo montranta iun "situacian" signifon anstataŭ enan econ. Tion mi nur ne vidis aŭ aŭdis dum miaj dek-kelkaj jaroj kun Esperanto.

Tamen, rilate al tio, ni ne havas "la pomoj estas verde" por diri "nematuraj pomoj" kontraŭ "verdaj, ne ruĝaj, pomoj." Ni nur havas "la pomoj estas verdaj" kun ambaŭ sencoj. Same kun "bona" kaj aliaj adjektivoj.
Tiaaĵo ja estas ebla en ekzemple la hispana, kun la du verboj estar/ser por "esti". Sed ne Esperante, miascie.

Mi ne scias kial oni nelogike diras "ili estas ekstere" anstataŭ "eksteraj" por montri ilian nunan lokon, sed tia estas nia lingvo. Por mi, temas pri alia uzo lerni, kaj ne nuanco.

akueck (Näytä profiilli) 9. heinäkuuta 2015 18.41.59

nornen:En tiu ĉi fadeno ekestis diskuto pri (inter aliaj) tiuj ĉi du ekzemplaj frazoj:

(A) Mi estas bone. (WereVrock demandis, ĉu tiu ĉi frazo estas gramatike ĝusta. [1])
(B) La infanoj estas bone, ili ne ĝenos nin. (Sudanglo uzis tiun ĉi frazon por karakterizi la situacion, en kiu troviĝas la infanoj. [1])

Ĉu estas ĝustaj tiuj ĉi du frazoj? Kial ili ja estas ĝustaj? Kial ili ne estas ĝustaj?
Chu certa vortigo estas ghusta Esperanto, tio dependas de minimume du aferoj:

1) Kiu estas la normo?
2) Kion esprimu la koncerna vortigo?

Mi supozas, ke la normo estas la Fundamento inkluzive aldonojn al ghi.

La frazoj estas ghusta Esperanto, se ili peras respektive
"Mi estas en bono" kaj "la infanoj estas en bono".

tommjames (Näytä profiilli) 9. heinäkuuta 2015 20.58.00

DuckFiasco:Mi ne scias kial oni nelogike diras "ili estas ekstere" anstataŭ "eksteraj" por montri ilian nunan lokon
Ili estas eksteraj - ili apartenas al la ekstero (eco)
Ili estas ekstere - ili nun estas en ekstera loko (provizora stato)

Kial vi pensas la duan frazon nelogika? Tiuj frazoj klare havas 2 malsamajn ideojn, do kompreneble estas du apartaj formoj por ili.

Takaisin ylös