K vsebini

Demando pri Vortelekto

od Chriswood, 08. julij 2015

Sporočila: 5

Jezik: Esperanto

Chriswood (Prikaži profil) 08. julij 2015 21:24:12

Saluton, ĉiuj kune!

Mi volas diri "I have lived here for three [years] with my wife. We have been married for all three years", sed, bedaŭrinde, mi ne scias kiel. Bonvolu helpi min traduki ĉi tiujn du frazojn (bonvolu ankaŭ korekti miajn erarojn en ĉi tiu teksto) - dankon anticipe.

nornen (Prikaži profil) 08. julij 2015 21:31:35

Chriswood:Saluton, ĉiuj kune!

Mi volas diri "I have lived here for three months with my wife. We have been married for all three years", sed, bedaŭrinde, mi ne scias kiel. Bonvolu helpi min traduki ĉi tiujn du frazojn (bonvolu ankaŭ korekti miajn erarojn en ĉi tiu teksto) - dankon anticipe.
Ĉu vi ankoraŭ vivas tie? Ĉu vi ankoraŭ estas edziĝintaj? Se jese, mi dirus:

De tri monatoj mi vivas ĉi tie kun mia edzino. Ni estas edziĝintaj tra ĉiuj tiuj tri jaroj.

michaleo (Prikaži profil) 08. julij 2015 21:41:18

nornen:
Chriswood:Saluton, ĉiuj kune!

Mi volas diri "I have lived here for three months with my wife. We have been married for all three years", sed, bedaŭrinde, mi ne scias kiel. Bonvolu helpi min traduki ĉi tiujn du frazojn (bonvolu ankaŭ korekti miajn erarojn en ĉi tiu teksto) - dankon anticipe.
Ĉu vi ankoraŭ vivas tie? Ĉu vi ankoraŭ estas edziĝintaj? Se jese, mi dirus:

De tri monatoj mi vivas ĉi tie kun mia edzino. Ni estas edziĝintaj tra ĉiuj tiuj tri jaroj.
De tri monatoj mi loĝas ĉi tie kun mia edzino. Ni estas edziĝintaj tra ĉiuj tiuj tri jaroj.

nornen (Prikaži profil) 08. julij 2015 22:51:47

Dankon. Vi 100% pravas. La hispana trompis min.

dombola (Prikaži profil) 09. julij 2015 04:01:58

nornen:Dankon. Vi 100% pravas. La hispana trompis min.
Ne! Polo trompis vin!

La unua difino de PIV por loĝi estas: "1 (ntr) Pli-malpli daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivas".

Sekve, ni povas sendiference uzi loĝi aŭ vivi, kiam temas pri "restadi en loko".

En tiu ekzemplo la loko estas menciita: "ĉi tie"!
Sekve ambaŭ dirmanieroj estas akcepteblaj.
De tri monatoj mi loĝas ĉi tie kun mia edzino.
De tri monatoj mi vivas ĉi tie kun mia edzino.

Jen sube du ekzemploj prenitaj el Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto pere de la helpo de Tekstaro de Esperanto.

En la urbo Vataman vivis saĝa, sed malriĉa bramano Kecava. Lia edzino Karagara estis malbona al ĉiu; eĉ la diablo, kiu loĝis en arbo apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris en dezerton.

Se oni konsideros, kiel granda estas la komerca komunikiĝo de Germanujo kun la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj ĉiujare iras Amerikon, restante ja ĉiam en rilatoj kun sia patrujo, kun siaj parencoj, kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la poŝta komunikiĝo estas grandega kaj ke ĝi konstante kreskas.

Ĉu mi pravas?

Nazaj na začetek