Al contingut

LA INTERNA ZAMENHOFA IDEO ESTAS LA SAMA OL LA INTERNA IDEO DE LA RELIGIOJ.

de Francisko1, 30 de gener de 2008

Missatges: 14

Llengua: Esperanto

Francisko1 (Mostra el perfil) 30 de gener de 2008 14.23.56

ESTIMATAJ GESAMIDEANOJ:

POST KELKAJ KONSULTOJ, MI KONKLUDIS KE:

LA INTERNA ZAMENHOFA IDEO ESTAS LA SAMA OL LA INTERNA IDEO DE LA RELIGIOJ (KONSIDERANTE LA RELIGIOJN LAŬ ĜIA PLEJ SUPERA SIGNIFO).

MI ATENDAS KAJ ESPERAS PRI VIAJ OPINIOJ.

MI SKRIBAS GRANDE ĈAR MIA GURUO NE POVAS LEGI MALGRANDAJN LITEROJN.

KORE, FRANCISKO1

Matthieu (Mostra el perfil) 30 de gener de 2008 16.48.35

Nu, mi estas Esperantisto, kaj tamen mi tute ne estas religiemulo.

Ĉu vi povas klarigi al ni kio estas interna ideo de religioj por vi?

rabhiuz (Mostra el perfil) 1 de febrer de 2008 5.47.46

Terurĉjo:
Mi dubas ke interna ideo de Esperanto estas kredo je Zamenhof.
Mi ankaŭ dubas tion.

Laŭ mi, religio estas komunumo de homoj kiuj havas komunajn kredojn (inklusive moralajn kredojn) kaj kiuj partoprenas en ritoj por vivi kiel siaj kredoj instrukcias. Esperantistoj havas komunumon, sed ĉu esperantistoj havas ritojn? Ĉu Zamenhof volis ke esperantistoj havas ritajn?

leporo (Mostra el perfil) 5 de febrer de 2008 9.48.30

Esperanto same kiel religioj estis kreita de homoj. Kaj religioj kaj Esperanto reflektas homajn dezirojn pri amo, paco kaj ĝenerale bona mondo. Tio estas unika similaĵo inter religioj kaj Esperanto.

Paulinho (Mostra el perfil) 5 de febrer de 2008 11.41.35

Jes, mi kredas tion: laŭ mi vera religio estas servi geproksimojn, kune vivi pace, kaj en la mondo konstrui la homan spacon per kaj al kunvivo. La ritoj? La ritoj estas nur por festi tion kion oni vivas. Esperanto certe ne estas religio, sed naskiĝis ek sama fonto.

Miland (Mostra el perfil) 7 de febrer de 2008 14.00.56

Laŭ mia opinio, la 'internan ideon' de Esperanto (kaj do Zamenhof) inspiris la juda rabeno Hilelo, kaj Zamenhof disvolvigis kredon nomita 'Hilelismo'. Sed la frua movado ne konsentis ligi religiajn ideojn al lingva-movado. Tamen estas afineco inter Esperantistoj, kiuj estimas la 'internan ideon' de Zamenhof kaj tiuj, kiuj havas similajn kredojn aŭ respondantajn sintenojn.

eb.eric (Mostra el perfil) 7 de febrer de 2008 15.02.26

Eble kaj Esperanto kaj religioj celas homan pacon kaj bonan mondon, sed nur Esperanto sukcesas aŭ povas sukcesi.

Paulinho (Mostra el perfil) 25 de juliol de 2010 22.16.48

La interna zamenhofa ideo estas la sama ol la interna ideo de la religioj...

Mi konsentas...

Laŭ mi, vera religio estas konstruado de pontoj tra la homoj kiel faris Damien de Molokai...

Esperanto esta belega ponto... Sekve....

Glaux (Mostra el perfil) 1 d’agost de 2010 12.17.30

Vi tute pravas. Laŭ Zamenhof, esperanto estis ilo por Homaranismo. En sia Parolado en la 2a Universala Kongreso (Ĝenevo 1906) li laŭte kaj klare kontraŭiĝis kontraŭ la ideo "esperanto, nur lingvo". Li diris : "ni indigne dissŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por esperanto, ni neniiĝos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!"

Sed ĉu homaranismo estas religio? Mi ne scias. Eble. Tio dependas de la adoptita difino de la vorto "religio". Persone, mi ekopinias ke Homaranismo (kaj ĝia interna ideo) estas la ununura neŭtraleco de esperanto. Sed bedaŭrinde, la Kongreso de Bulonjo decidis ke esperanto estis "nur lingvo", malplena konkaĵo kiun oni rajtas plenigi per kio ajn. Jen la "neŭtraleco" de la nuna movado: esperanto kiel kia ajn lingvo.

dobri (Mostra el perfil) 3 d’agost de 2010 18.51.17

Senegaùlo:Konsiderinte ke en ĝi estis dio (suprema spirita ulo), paradizo (la neŭtrala mondo sen nacioj nek militoj), profeto/kreinto (Zamenhof) kaj evangelio/rimedo (esperanto), vi povas taksi ĝin religio...

"A la mond' eterne militanta, ĝi promesas sanktan harmonion / sub la sankta signo de l'espero..."

Laŭ mi religioj ne estas nur striktasence sed ankaŭ marksismo, jakobinismo, esperantismo kaj aliaj...
Dume mi opiniis min ateisto. Nun videblas, ke mi tamen estas religiano.

Tornar a dalt