Ke daftar isi

LA INTERNA ZAMENHOFA IDEO ESTAS LA SAMA OL LA INTERNA IDEO DE LA RELIGIOJ.

dari Francisko1, 30 Januari 2008

Pesan: 21

Bahasa: Esperanto

Francisko1 (Tunjukkan profil) 30 Januari 2008 14.23.56

ESTIMATAJ GESAMIDEANOJ:

POST KELKAJ KONSULTOJ, MI KONKLUDIS KE:

LA INTERNA ZAMENHOFA IDEO ESTAS LA SAMA OL LA INTERNA IDEO DE LA RELIGIOJ (KONSIDERANTE LA RELIGIOJN LAŬ ĜIA PLEJ SUPERA SIGNIFO).

MI ATENDAS KAJ ESPERAS PRI VIAJ OPINIOJ.

MI SKRIBAS GRANDE ĈAR MIA GURUO NE POVAS LEGI MALGRANDAJN LITEROJN.

KORE, FRANCISKO1

Terurĉjo (Tunjukkan profil) 30 Januari 2008 15.58.03

KE VIA GURUO VIDU:
INTERNA IDEO DE PRESKAŬ ĈIU RELIGIO ESTAS KREDO JE EKZISTO DE DIO! DIO ESTAS KERNO, BAZO, FUNDAMENTO, KREINTO KAJ T.P.
Mi dubas ke interna ideo de Esperanto estas kredo je Zamenhof.
Dankon!

Matthieu (Tunjukkan profil) 30 Januari 2008 16.48.35

Nu, mi estas Esperantisto, kaj tamen mi tute ne estas religiemulo.

Ĉu vi povas klarigi al ni kio estas interna ideo de religioj por vi?

Terurĉjo (Tunjukkan profil) 30 Januari 2008 17.24.09

Malgra-a-a-a-a-a-nda korekto.
La titolo de l'fadeno devas esti: LA INTERNA ZAMENHOFA IDEO ESTAS LA SAMA KIEL LA INTERNA IDEO DE RELIGIOJ.
Alie oni povas miskomreni, kion la aŭtoro celis.

Matilda 69 (Tunjukkan profil) 31 Januari 2008 16.13.19

Laŭ mi, se oni signifas religion nur reguloj de vivo aŭ filozofio, kiel ekzemple estas budismo, kaj ne kredi en iu Dio aŭ Supera Estulo, Esperanto estas religio; se oni signifas religion kredi en Dio, Esperanto estas nur neutrala pri religioj

rabhiuz (Tunjukkan profil) 1 Februari 2008 05.47.46

Terurĉjo:
Mi dubas ke interna ideo de Esperanto estas kredo je Zamenhof.
Mi ankaŭ dubas tion.

Laŭ mi, religio estas komunumo de homoj kiuj havas komunajn kredojn (inklusive moralajn kredojn) kaj kiuj partoprenas en ritoj por vivi kiel siaj kredoj instrukcias. Esperantistoj havas komunumon, sed ĉu esperantistoj havas ritojn? Ĉu Zamenhof volis ke esperantistoj havas ritajn?

leporo (Tunjukkan profil) 5 Februari 2008 09.48.30

Esperanto same kiel religioj estis kreita de homoj. Kaj religioj kaj Esperanto reflektas homajn dezirojn pri amo, paco kaj ĝenerale bona mondo. Tio estas unika similaĵo inter religioj kaj Esperanto.

Paulinho (Tunjukkan profil) 5 Februari 2008 11.41.35

Jes, mi kredas tion: laŭ mi vera religio estas servi geproksimojn, kune vivi pace, kaj en la mondo konstrui la homan spacon per kaj al kunvivo. La ritoj? La ritoj estas nur por festi tion kion oni vivas. Esperanto certe ne estas religio, sed naskiĝis ek sama fonto.

Miland (Tunjukkan profil) 7 Februari 2008 14.00.56

Laŭ mia opinio, la 'internan ideon' de Esperanto (kaj do Zamenhof) inspiris la juda rabeno Hilelo, kaj Zamenhof disvolvigis kredon nomita 'Hilelismo'. Sed la frua movado ne konsentis ligi religiajn ideojn al lingva-movado. Tamen estas afineco inter Esperantistoj, kiuj estimas la 'internan ideon' de Zamenhof kaj tiuj, kiuj havas similajn kredojn aŭ respondantajn sintenojn.

eb.eric (Tunjukkan profil) 7 Februari 2008 15.02.26

Eble kaj Esperanto kaj religioj celas homan pacon kaj bonan mondon, sed nur Esperanto sukcesas aŭ povas sukcesi.

Kembali ke atas