Ke daftar isi

Telikeco/netelikeco kaj perfektivo/imperfektivo

dari michaleo, 12 Juli 2015

Pesan: 35

Bahasa: Esperanto

Kirilo81 (Tunjukkan profil) 14 Juli 2015 13.12.32

sudanglo:Tute ne eblas ke oni kuru/enpaŝu/saltu/dancu en la domon sen la rezulto ke poste oni estas en la domo.
Mi pensas, ke tio ja eblas, ĉar la simpla formo en E-o kovras ankaŭ la kampon de la ant-participo: Roberto kuris en la domon = Roberto estis kuranta en la domon.
Sed kompreneble, la kutima (sed ne ununura ĝusta) interpreto de la simpla formo estas sukcesa fino de la enkurado.

akueck (Tunjukkan profil) 14 Juli 2015 15.17.37

Kirilo81:
sudanglo:Tute ne eblas ke oni kuru/enpaŝu/saltu/dancu en la domon sen la rezulto ke poste oni estas en la domo.
Mi pensas, ke tio ja eblas, ĉar la simpla formo en E-o kovras ankaŭ la kampon de la ant-participo: Roberto kuris en la domon = Roberto estis kuranta en la domon.
Tio chi estas subtenebla per jena teksto de la Fundamenta Ekzercaro §21:
"La filo de la regho, kiu revenis de chaso, shin renkontis ..."
"revenis" peras chi-kuntekste la ideon: "estis revenanta".

tommjames (Tunjukkan profil) 14 Juli 2015 22.44.53

sudanglo:Tute ne eblas ke oni kuru/enpaŝu/saltu/dancu en la domon sen la rezulto ke poste oni estas en la domo. Kaj tute ne gravas kion oni diras alilingve. En Esperanto la rezulto estas certa.
Laŭ mi ne necesas tiel striktumi. Kiel diris Kirilo, la simpla preterito povas uziĝi por ANT-signifo, kaj ago progresanta povas halti antaŭ la plenumiĝo. Oni ankaŭ povus rezoni ke "kuris en la domon" ne estas priskribo de la efektiva ago, sed de la intenco de la ago (tiam ĝi funkcius kiel alivortigo de "kuris kun intenco iri en la domon" aŭ simile).

tommjames (Tunjukkan profil) 14 Juli 2015 22.44.53

*forviŝis duoblan afiŝon*

nornen (Tunjukkan profil) 15 Juli 2015 04.12.13

Zamenhof:“Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon!”, diris la malgranda Niko kaj komencis plori. Poste li senfeligis la ĉevalon, bone elsekigis la felon en la vento, metis ĝin en sakon, kiun li prenis sur sian dorson, kaj iris en la urbon, por vendi la felon de sia ĉevalo.

Li havis antaŭ si longan vojon, li devis iri tra granda, malluma arbaro, kaj la vetero fariĝis terure malbona; li tute perdis la vojon, kaj antaŭ ol li denove trovis la ĝustan vojon, fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen.
sudanglo:Tute ne eblas ke oni kuru/enpaŝu/saltu/dancu en la domon sen la rezulto ke poste oni estas en la domo.
Se tute ne eblas, ke la malgranda Niko iras en la urbon, sen la rezulto ke poste li estas en la urbo: kial li havas antaŭ si longan vojon?

sudanglo (Tunjukkan profil) 15 Juli 2015 10.43.47

Oni ankaŭ povus rezoni ke "kuris en la domon" ne estas priskribo de la efektiva ago, sed de la intenco de la ago
Falsa atesto povas endanĝerigi la vivon de aliulo.

Ne diru al la fajro-brigadano ke vi vidis lin kuri en la brulantan domon, se vi nur vidis lin kuranta en tiu direkto aŭ 'rezonis' ke li havis intencon (eble ne-plenumitan} eniri la brulantan domon.

Cetere, falsa atesto antaŭ la kortumo povas rezultigi enprizonigon. Do ne diru ke vi vidis la akuziton kuri en la domon, se vi fakte ne vidis ties eniron.

Nornen, konsideru ĉiujn aliajn uzoj kiujn vi trovos en la Tekstaro de 'en la x-on'

Cetere, post kiam Niko metis ĝin en sakon, kie ĝi estis? en la sako
Post kiam li prenis la sakon sur sian dorson, kie estis la sako? sur lia dorso

Kial 'iri en la urbon' estu escepto?

Se, fine, Niko ne atingis la urbon, tiam Z ne esprimis sin bone ('ekiris al la urbo' estintus pli bone).

Ke Z post daŭrigis per 'Li havis antaŭ si longan vojon' ŝajnas al mi nur literatureca ŝango de perspektivo. Tiel oni povus skribi sen implici ke Niko malsukcesis atingi la urbon.

tommjames (Tunjukkan profil) 15 Juli 2015 15.19.53

sudanglo:Falsa atesto povas endanĝerigi la vivon de aliulo.
Bone, do ne uzu la esprimon en situacioj kiam klareco estas ĉefgrava, aŭ kiam oni eble malsukcesos legi la duan parton de la frazo kiu alportas la necesan klarecon. Kie estas la problemo?

nornen (Tunjukkan profil) 15 Juli 2015 16.49.49

Kia estas la afera kun infinitivaj aŭ participaj frazoj?

A) Mi vidis lin kuri en la domon.
B) Mi vidis lin kuranta en la domon.

Spontanee mi komprenas (A) tiel, ke li ja eniris la domon; kaj (B) tiel, ke li kuris por eniri la domon, tamen mi ne certas, ĉu li ja eniris ĝin.

Opinioj?

nornen (Tunjukkan profil) 15 Juli 2015 19.19.02

sudanglo:Nornen, konsideru ĉiujn aliajn uzoj kiujn vi trovos en la Tekstaro de 'en la x-on'

Cetere, post kiam Niko metis ĝin en sakon, kie ĝi estis? en la sako
Post kiam li prenis la sakon sur sian dorson, kie estis la sako? sur lia dorso

Kial 'iri en la urbon' estu escepto?
Mi ne vidas nenian escepton. Ŝajne simplaj is-formoj povas esti kaj plenumecaj kaj neplenumecaj. Mi ne povis trovi iun indikon, ke nur unu el tiuj interpretaĵoj eblus.

Bona ekzemplo de netelika uzo (danke al akueck):
Zamenhof:La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras
(Li renkontis ŝin, kiam li estis sur la vojo de la ĉasejo al la palaco, ankoraŭ en la arbaro.)

Bona ekzemplo de telika uzo (danke al vi):
Zamenhof:[...] metis ĝin en sakon, kiun li prenis sur sian dorson [...]
Mi ne sukcesas kompreni, sur kio estas bazita via konkludo, ke simplaj is-formoj devige estas ĉiam plenumecaj.
"En Esperanto la rezulto estas certa." estas aserto, tamen kio estas ĝia bazo kaj fundo?

akueck (Tunjukkan profil) 15 Juli 2015 19.40.59

nornen:
Bona ekzemplo de netelika uzo (danke al akueck):
Zamenhof:La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras
(Li renkontis ŝin, kiam li estis sur la vojo de la ĉasejo al la palaco, ankoraŭ en la arbaro.)
Estas menciinde, ke temas pri ekzemplo trovighanta en la Fundamenta Ekzercaro, do en la normo. Kial do estas che iuj ankorau dubo pri tio, ke "kuris" povas peri jen la ideon de plenumigho jen la ideon de ne-plenumigho ("estis kuranta")?

Kembali ke atas