Til indholdet

Telikeco/netelikeco kaj perfektivo/imperfektivo

af michaleo, 12. jul. 2015

Meddelelser: 35

Sprog: Esperanto

michaleo (Vise profilen) 12. jul. 2015 12.04.13

Jen kelkaj ekzemploj, kiuj pensigis min pri (ne)telikeco kaj (im)perfektivo en Esperanto:
Ŝajne mankas al Esperanto-uzantoj komuna konscio pri tio, kiuj verbesprimoj estas telikaj kaj kiuj estas netelikaj. Por tio mi havas nur anekdotan evidenton: longajn lingvajn disputojn en la diskut-forumo soc.culture.esperanto kaj aliloke pri ĝuste telikeco. Estas E-istoj, eble la plimulto, por kiuj (4) estas kontraŭdiro:

(4) Roberto kuris en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.

Por tiuj lingvouzantoj, “kuri en la domon” estas telika; ĝi nepre signifas, ke Roberto atingis la domon.
Laŭ mi tiu frazo povas esti dusenca kaj la senco dependas de la kunteksto. Telikeco aŭ netelikeco de verbo tute ne estas evidenta, do ne mirigas min, ke tiel staras nun la demando: "Ĉu Roberto estas ene de la domo?" Mi povus tion ekspliki per ekzemplaj frazoj en mia denaska lingo - la pola. Por faciligi komprenadon mi ankaŭ skribos iujn komentojn.

1. Roberto wbiegł do domu.

"Wbiegł" estas perfektiva formo de la verbo, do ni povas esti certaj, ke Roberto finis la kuradon ene de la domo. Do se iu demandus: "Ĉu Roberto estas en la domo?" Mi respondus: "Jes, li estas en la domo."

2. Roberto wbiegał do domu.

"Wbiegał" estas imperfektiva formo de la verbo, do ni scias, ke Roberto estis kuranta en domon, alivorte: estis en stato de kurado. La akcento estas metita sur la ago, ne sur la rezulto. Ni scias ke li estis kuranta, sed ne scias ĉu li atingis la domon. Do se iu demandus: "Ĉu Roberto estas en la domo?" Mi respondus: "Mi ne scias. Eble jes, eble ne..."
Por aliaj, (4) ne estas kontraŭdiro: “kuri en la domon” ne estas por ili telika. Kurioze, ĉu ne, ĉar fino de la ago ja estas esprimita: “en la domon”. Tamen ŝajne estas tiaj parolantoj. Por igi telika “Roberto kuris en la domon”, por tiaj lingvouzantoj, necesas plenesprimi en la verbo telikecon (“Roberto finkuris en la domon” aŭ simile); tiam (4′) estas por ili bonorde kontraŭdiro:

(4′) * Roberto finkuris en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.
Nu, fakte en la pola oni ankaŭ povas tion distingi:

1. Roberto kończył wbieganie do domu.
"Kończył" estas imperfektiva formo de la verbo. Do Roberto estis en stato de kurfinado en domon.
Roberto estis finanta kuradon en domon, sed li ne finis enkuradon en domon. Ni ne scias, ĉu li estas en domo.

2. Roberto skończył wbieganie do domu.

"Skończył" estas perfektiva formo de la verbo. Ni ne estas certaj, ĉu li finis kuradon estante ene de la domo aŭ ekster ĝi, sed certe li finis la enkuradon.
Roberto estis fininta kuradon en domon.
Por tiaj lingvouzantoj, (5) eble estas tute en ordo:

(5) Roberto estis kuranta en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.

Eble! Kaj se jes, por tiuj parolantoj “estis kuranta en la domon” ne estas telika; sed kiom ni scias, estas ankaŭ E-uzantoj, por kiuj ankaŭ (5) estas kontraŭdiro kaj “estis kuranta en la domon” do estas telika.
...

orthohawk (Vise profilen) 12. jul. 2015 12.32.41

michaleo:
Unue, kio estas "telika"? Mi ne povis trovi ĝin en la PIV.

Por me, la vortoj "en la domon" diras ke li ja estas en la domo nun. Ĉu ne estas la sama en la pola? kun la akuzativo (ĉu estas "domu" la akuzativo??)

michaleo (Vise profilen) 12. jul. 2015 12.41.22

telikeco (Telizität, telicity):
(vs.) semantika kategorio karakterizanta verban esprimon laŭ tio, ĉu ĝi enhavas principan, naturan plenumiĝon en si aŭ ne
Laŭ tio oni distingas du kvalitojn: telika (havanta en sia signifo principan plenumiĝon) kaj netelika (havanta en sia signifo neniun principan plenumiĝon). Ili estas parto de ĉiu simpla radiko (ekz. aĉeti, morti devige havas finpunkton, kuŝi, ludi teorie ne), sed ankaŭ ŝanĝeblaj pere de vortfarado (eltrinki ion) aŭ dependa de la kunteksto (telike neŭtralaj verboj, kiel ekz. skribi, kiu estas en li skribas netelika, sed en li skribis du leterojn telika). La proksimeco al aspekto estas evidenta, kaj fakte la aspekto de la nordslavaj lingvoj (sed ankaŭ de multaj aliaj lingvoj) diakrone devenas de distingo telika-netelika, kio efikas tiamaniere, ke oni ekz. la pola per kutima verbformo povas esprimi samtempe telikon kaj perfektivon resp. netelikon kaj imperfektivon, sed ne telikon kaj imperfektivon kaj inverse, kio eblas ekz. en la bulgara, kiu distingas indikon de telikeco (prefiksoj) kaj de aspekto (tensaj finaĵoj). Temas pri du disigendaj konceptoj lingvaj25. Ekz. telikajn verbojn helpe de imperfektiva aspekto aŭ kuntekstaj rimedoj oni povas netelikigi, kp. Mi estas skribanta leteron.

imperfektivo (Imperfektiv/Kursiv, imperfective aspect)
aspekt(ec)o karakterizanta adon kiel ne limigitan en la tempo, do kiel procezon aŭ staton
Ĝi sekve prezentas adon kvazaŭ de ene. Tamen ĝi estas kombinebla kun limhavaj esprimoj (ekz. telikaj), interterminaligante ilin. ~eco kutime esprimas ion laŭkvante nedifinitan, ekz. pola On pił piwo ‚Li trinkis bieron.’ (iom).

perfektivo (Perfektiv/Komplexiv, perfective aspect)
aspekt(ec)o karakterizanta adon kiel limigitan en la tempo, do kiel okazaĵon
Ĝi sekve prezentas adon kvazaŭ de ekstere, kun limigo. Tial ĝi ne estas uzebla ĉe adoj akcionale senlimecaj. ~eco kutime esprimas ion laŭkvante difineblan, ekz. pola On wypił piwo ‚Li trinkis la bieron.’ (la tutan glason). ~a aspekto kaj paroltempo ne kombineblas, ĉar aktuala, ankoraŭ daŭranta situacio ne povas esti prezentata de ekstere. Laŭforme prezencaj ~oj ĉiam esprimas ion specialan, esence ne ~an (ekz. habitualon).

michaleo (Vise profilen) 12. jul. 2015 12.49.21

orthohawk:
michaleo:
Unue, kio estas "telika"? Mi ne povis trovi ĝin en la PIV.

Por me, la vortoj "en la domon" diras ke li ja estas en la domo nun. Ĉu ne estas la sama en la pola? kun la akuzativo (ĉu estas "domu" la akuzativo??)
"Jestem w domu" signifas "Mi estas en domo". Ĉi tie "domu" estas lokativa formo de "dom".
"Roberto wbiega do domu" signifas "Roberto enkuradas en domon". Ĉi tie "domu" estas genitiva formo de "dom".

michaleo (Vise profilen) 12. jul. 2015 13.09.46

Estas ankaŭ alia problemo. Kion signifas tio, ke Roberto ne atingis la domon?
Ĉu li ne estis atinganta la domon aŭ eble ĉu li ne estis atinginta la domon?
Se uzi eble pli simplajn ekzemplojn, konsideru (6) kaj (7):

(6) Ŝia edzo persvadis ŝin, sed ŝi ne konvinkiĝis.

Se “persvadis ŝin” estas telika, (6) estas kontraŭdiro; alie ne. Oni rimarku, ke kontrolo pri “persvadi” en vortaroj ne multe helpas. La difino de “persvadi” en NPIV estas “instigi iun al iu ago per emocivekaj argumentoj”, difino, kiu unuavide aspektas telika; sed la unua ekzemplo estas netelika: “Longe oni persvadis lin, ke li ne edziĝu, sed vane.”

(7) Oni kuiris la viandon.

Ĉu (7) signifas, ke la viando nun estas kuirita? Difino de “kuiri” en NPIV: “Prepari manĝaĵon, elmetante ĝin al varmego, ĝis ĝi fariĝas manĝebla aŭ trinkebla” (emf. mia) — do telika; tamen unu el la ekzemploj (Zamenhofa fakte) estas netelika: “La ovoj, ju pli longe ili estas kuirataj, fariĝas des pli malmolaj.”
Notinde estas, ke Zamenhof uzis "-at-" formon por esprimi netelikan sencon de verbo. Ŝajnas, ke eblas pliprecizigi sencon de verbo per uzo de participoj kiel mi faris ĉe pli fruaj ekzemploj.
Sed jen ankaŭ aliaj ekzemploj:
Laŭ tio oni distingas du kvalitojn: telika (havanta en sia signifo principan plenumiĝon) kaj netelika (havanta en sia signifo neniun principan plenumiĝon). Ili estas parto de ĉiu simpla radiko (ekz. aĉeti, morti devige havas finpunkton, kuŝi, ludi teorie ne), sed ankaŭ ŝanĝeblaj pere de vortfarado (eltrinki ion) aŭ dependa de la kunteksto (telike neŭtralaj verboj, kiel ekz. skribi, kiu estas en "li skribas" netelika, sed en "li skribis du leterojn" telika).
Nu, mi konsentas, ke intuicie "li skribas" ŝajnas netelika. Sed ĉe "li skribis du leterojn" situacio ŝajnas al mi iom pli komplika. Ekzemple ni povas diri "Li skribis du leterojn dum 30 minutoj" kaj tiam ĝi estas netelika. Sed la frazon "Li skribis du leterojn" mi interpretus kiel telikan.

sudanglo (Vise profilen) 13. jul. 2015 11.05.44

La domo brulas. Ne estas tempo por gramatikaj disputaĉoj. Kuru jam nun en la domon por savi la bebon, kaj ne falu.

Kompreneble povas esti ke dum vi kuras al la domo vi eble falos. Se almenaŭ klopodu esti heroo.

tommjames (Vise profilen) 13. jul. 2015 18.31.01

Se iu dirus al mi "Roberto kuris en la domon" kaj poste iu alia demandus al mi kie estas Roberto, mi ja dirus "en la domo". Do sen plua kunteksto mi supozus telikan signifon.

Tamen mi ne konsideras "Roberto kuris en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon." malĝusta frazo. Legante la duan parton mi verŝajne eksentus kontraŭdiron dum momenteto, sed poste mi rapide kaj klare komprenus ke la unua parto estas priskribo de la procezo (kaj eble la intenco) de la ago, ne la plenumiĝo, kaj sekve mi supozus netelikan signifon. Miaopinie la frazo ne estas tro stranga, sed mi verŝajne vortigus ĝin alie. Eble "Roberto kuris al la domo por eniri, sed falis kaj ne atingis ĝin."

nornen (Vise profilen) 13. jul. 2015 21.48.31

michaleo:Nu, fakte en la pola oni ankaŭ povas tion distingi:

1. Roberto kończył wbieganie do domu.
"Kończył" estas imperfektiva formo de la verbo. Do Roberto estis en stato de kurfinado en domon.
Roberto estis finanta kuradon en domon, sed li ne finis enkuradon en domon. Ni ne scias, ĉu li estas en domo.

2. Roberto skończył wbieganie do domu.

"Skończył" estas perfektiva formo de la verbo. Ni ne estas certaj, ĉu li finis kuradon estante ene de la domo aŭ ekster ĝi, sed certe li finis la enkuradon.
Roberto estis fininta kuradon en domon.
Ankaŭ la Hispana distingas telikecon per prefektiveco kaj progreseco.

Pedro entró [-impf,-progr] a la casa. = Li fakte eniris la domon.
Pedro estaba entrando [+impf,+progr] a la casa. = Ni ne scias, ĉu li fakte eniris ĝin.

Sekve:
Pedro entró a la casa, pero se cayó y no pudo entrar. = Sensencaĵo
Pedro estaba entrando a la casa, pero se cayó y no pudo entrar. = Tute normala propozicio.

La netelika imperfekto povas eĉ esprimi nerealajn aferojn [1]:

Corrimos [-impf] y alcanzamos [-impf] la camioneta. = Ni fakte kuris kaj fakte trafis la buson.
Corríamos [+impf] y alcanzábamos [+impf] la camioneta. = Ni fakte ne kuris kaj ne trafis la buson. Tamen se ni kurus, ni trafus la buson.

Me avisabas [+impf] ayer y te ayudaba [+impf].
Laŭvorte: Vi informis min hieraŭ kaj mi helpis vin.
Laŭsence: Se vi informus min hieraŭ, mi helpus vin, tamen ĉar vi ne informis min, mi ne helpis vin.

Aŭ kiam vi devas turniĝi ĉe kruciĝo, tamen vi fakte ne turniĝis pro babiladi kun viaj amikoj, vi povas diri:
"¡Ala no! Aquí cruzábamos [+impf]." = Ho ve! Ĉi tie ni devus/devis turniĝi. (La verbo devi tute ne aperas en la Hispana propozicio.)

Neaj pasintecaj formoj esprimas eĉ pli da enhavo:
¿Hizo Pedro la tarea? = Ĉu Petro faris la taskon?
a) No la hizo. = Li nek faris ĝin, li nek faros ĝin.
b) No la ha hecho [+perf]. = Li ne faris ĝin, tamen li certe faros ĝin.
c) No la estaba haciendo [+impf,+progr]. = Mi ne scias, ĉu li faris ĝin, tamen mi ne havas nenian jesan indikon.
d) La estaba haciendo [+impf,+progr]. = Li ekfaris ĝin, kaj oni ne scias, ĉu li finfaris ĝin.
e) La está haciendo [+present,+progr]. = Li jam ekfaris ĝin, tamen ne finfaris ĝin.

Bedaŭrinde mi ne scias kiel esprimi tiujn ĉi malsamecojn koncize en Esperanto (ĉefe (a) kaj (b)).

-----
[1] Tio eble estas idaĵo de la latina imperfectum de conatu.

sudanglo (Vise profilen) 14. jul. 2015 12.00.18

Miaopinie la frazo ne estas tro stranga, sed mi verŝajne vortigus ĝin alie. Eble "Roberto kuris al la domo por eniri, sed falis kaj ne atingis ĝin."
Tamen vi ĝuste malkaŝis ke la frazo estas stranga.

Tute ne eblas ke oni kuru/enpaŝu/saltu/dancu en la domon sen la rezulto ke poste oni estas en la domo. Kaj tute ne gravas kion oni diras alilingve. En Esperanto la rezulto estas certa.

Se mi tradukas ion en la anglan, poste ĝi estas en la angla (mi estas denaska parolanto). Se mi tradukas ion en la anglan, ĝi ne estos poste en la franca.

Kompreneble alilandano povas klopodi traduki ion en la anglan kaj malsukcesi.

michaleo (Vise profilen) 14. jul. 2015 12.16.31

sudanglo:
Miaopinie la frazo ne estas tro stranga, sed mi verŝajne vortigus ĝin alie. Eble "Roberto kuris al la domo por eniri, sed falis kaj ne atingis ĝin."
Tamen vi ĝuste malkaŝis ke la frazo estas stranga.

Tute ne eblas ke oni kuru/enpaŝu/saltu/dancu en la domon sen la rezulto ke poste oni estas en la domo. Kaj tute ne gravas kion oni diras alilingve. En Esperanto la rezulto estas certa.

Se mi tradukas ion en la anglan, poste ĝi estas en la angla (mi estas denaska parolanto). Se mi tradukas ion en la anglan, ĝi ne estos poste en la franca.

Kompreneble alilandano povas klopodi traduki ion en la anglan kaj malsukcesi.
Denove tio dependas kiel iu komprenas la verbon "traduki".

Ekzemple iu povus diri: "Li longe tradukis en la anglan, sed ne finis la tradukon." Do ĉi tie "traduki" havas netelikan signifon.

Tilbage til start