Į turinį

La Plutona preterflugo kaj la litero Ĥ

Bruso, 2015 m. liepa 14 d.

Žinutės: 36

Kalba: Esperanto

mbalicki (Rodyti profilį) 2015 m. liepa 15 d. 15:23:38

Tempodivalse:ĥameleon/, ĥimer/, ĥirurg/, ĥaos/, ĥemi/, ĥamsin/, ĥan/, ĥord/, ĥoral/, ĥoler/ ...

Nemalmulte da vortoj povas uzi la ĥon (eĉ se en kelkaj situacioj oni povas anstataŭigi ĝin per ko).

Mi uzas ĝin laŭeble, ĉar la ko jam estas troofta.
Iam mi trarigardis mian esperantan vortaron, serĉante por vortoj, kiuj enhavas ĥon aŭ laŭdevene povus ĝin enhavi, kaj mi faris liston de tiuj vortoj.

En la maldekstra kolumno troviĝas ĥ-vortoj. Neniu simbolo ĉe vorto signifas, ke ĝi estas ekzistanta vorto, kaj la gradosigno (°) signifas, ke ĝi laŭdevene povus ĥon havi (sed mi nenie vidis tiun formon). Tradukoj (la meza kolumno) estas en la pola, do verŝajne malgranda helpo por vi. Kaj en la dekstra kolumno oni havas senĥ-vortojn („?” signifas, ke eblas ke tiu ne ekzistas).

Jen mia listo.

bartlett22183 (Rodyti profilį) 2015 m. liepa 15 d. 17:46:10

Mi estas denaske usonana angloparolanto, kaj me neniam komprenas la kontraŭargumentojn je <ĥo>! ridulo.gif Mi neniam havas problemon elparoli ĝin. Tiamaniere, miaopinione, la nomo Ĥaron pravas Esperante.

HaleBopp (Rodyti profilį) 2015 m. liepa 16 d. 01:43:56

Mi ne luktas kontraŭ la litero ĥ, sed mi luktas por la reguleco kaj kohereco de Esperanto. Ĉiu estas libera diri orĥestro anstataŭ orkestro pro etimologiaj konvinkoj. Sed pro toleremo, ĉu la lingvo fariĝu kaosa?

Malapero de ĥ ne estas nur la fakto de francoj aŭ angloj, kaj eĉ Zamenhof siatempe komprenis la problemojn rilatajn al tiu litero:

"En ĉiuj nove enkondukotaj vortoj oni devas eviti la sonon ĥ kaj uzi anstataŭ ĝi la sonon "k". La ĝisnun jam ekzistantajn vortojn kun "ĥ" estas permesate uzi ankaŭ kun "k". (Leteroj de Zamenhof, SAT, 1948, vol. 2 p. 121.)

Breto (Rodyti profilį) 2015 m. liepa 16 d. 04:45:47

Mi preferas la formon Ĥarono anstataŭ Karono, sed mi preferas Ĥ-vortojn anstataŭ K-vortojn tiam, kiam mi konas Ĥ-havan vorton. Mi ne komprenas, kial kelkoj dezirus Ĥon foren, sed ĝi ĝenas min neniom. Mi pensas tiel: Se ni havas la sonon, kial ne uzi ĝin? Per Ĥ, ni konus la vorton ĥoro krom horo kaj koro. Sen Ĥ, ni anstataŭe bezonus novajn vortojn, kiel koruso. Esperanto jam estas plursilabema, do kial ni dezirus plilongigi la vortojn?

Kirilo81 (Rodyti profilį) 2015 m. liepa 16 d. 07:39:07

HaleBopp:"En ĉiuj nove enkondukotaj vortoj oni devas eviti la sonon ĥ kaj uzi anstataŭ ĝi la sonon "k". La ĝisnun jam ekzistantajn vortojn kun "ĥ" estas permesate uzi ankaŭ kun "k". (Leteroj de Zamenhof, SAT, 1948, vol. 2 p. 121.)
Sed depost 1905 Zamenhof neniel plu estas leĝdonanto en E-o.
La Akademio donis licencon ĉie anstataŭigi per rk kaj krome oficialigis k-ajn kromformojn al kelkaj(!) vortoj kun ĥ. Sed neniu rajtas ŝanĝi ekz. ĥoroĥolero.
La etimologio kaj la alia trakto de le helena theta entute ne ludas rolon ĉi tie, sed nur la internacia rekoneblo de la formo. Kaj tie tre ofte la litero ĥ permesas konsideri kaj la skriban kaj la parolan formojn de multaj lingvoj, pli bone ol k.

Tempodivalse (Rodyti profilį) 2015 m. liepa 16 d. 13:52:06

Estante rusparolanto mi trovas la ĥon pli taŭga por vortoj de greklingva (aŭ araba) deveno. En la rusa oni preskaŭ ĉiam uzas la ĥon, ne la kon, por tiaj pruntovortoj - ekz. химия, neniam кимия; хамелеон, ne камелеон...
Ĉiu estas libera diri orĥestro anstataŭ orkestro pro etimologiaj konvinkoj.
Laŭ mia memoro, ekde la plej fruaj tagoj de Esperanto oni jam skribis orkestro, kaj orĥestro per ĥo estas formo nova, neologisma. Eble tiu etimologia escepto estiĝis tial, ke en la rusa oni skribas оркестр, kaj Z. subkonscie enportis tiun malpli logikan formon, nekonsiderinte la devenon.

Urho (Rodyti profilį) 2015 m. liepa 16 d. 14:17:14

Tempodivalse:Estante rusparolanto mi trovas la ĥon pli taŭga por vortoj de greklingva (aŭ araba) deveno. En la rusa oni preskaŭ ĉiam uzas la ĥon, ne la kon, por tiaj pruntovortoj - ekz. химия, neniam кимия; хамелеон, ne камелеон...
Mi tute samopinias.

HaleBopp (Rodyti profilį) 2015 m. liepa 16 d. 15:33:08

Tempodivalse:Estante rusparolanto mi trovas la ĥon pli taŭga por vortoj de greklingva (aŭ araba) deveno.
Do vi devos flankenmeti tiujn vortojn el la Esperanta vortotrezoro: kronologio, kondrito, kolero, kiasmo, kiromancio, klorofilo, kromosomo, kronika, ktp… ĉar ili ĉiuj devenas el la greka "chi", bedaŭrinde sen ekvivalento kun ĥ.

Aŭ ĉiuj aŭ neniu!

Tempodivalse (Rodyti profilį) 2015 m. liepa 16 d. 16:36:23

HaleBopp:
Tempodivalse:Estante rusparolanto mi trovas la ĥon pli taŭga por vortoj de greklingva (aŭ araba) deveno.
Do vi devos flankenmeti tiujn vortojn el la Esperanta vortotrezoro: kronologio, kondrito, kolero, kiasmo, kiromancio, klorofilo, kromosomo, kronika, ktp… ĉar ili ĉiuj devenas el la greka "chi", bedaŭrinde sen ekvivalento kun ĥ.

Aŭ ĉiuj aŭ neniu!
Kial ni estu absolutistoj?

En la dua parto de mia mesaĝo (kiun vi ne citis), mi indikis ke ekzistas kelkaj esceptoj. Ekde la fruaj jaroj de Esperanto estas neunuformeco rilate la literumadon de grekdevenaj vortoj - ĥemio, sed orkestro.

Klarigite, mia pozicio estas: Kie estas forta precedento aŭ aprobo por nur unu formo (kiel okaze de "orkestro" ), mi uzas tiun formon. Kie estas pluraj akceptitaj aŭ aprobitaj formoj, aŭ kie ne estas ankoraŭ precedento, mi preferas la ĥon por pli rekte montri la etimologion, kaj por eviti trooftecon de la ko.

Ankaŭ, mi notu, ke kelkaj Esperantistoj ja literumas la vortojn ĉi-supre listigitajn de vi per ĥo, kreante formon novan - ĥronologio, orĥestro, ĥronika. Tiuj restas nenormaj, sed ne entute neutiligitaj.

mbalicki (Rodyti profilį) 2015 m. liepa 16 d. 21:15:23

Tempodivalse:Ankaŭ, mi notu, ke kelkaj Esperantistoj ja literumas la vortojn ĉi-supre listigitajn de vi per ĥo, kreante formon novan - ĥronologio, orĥestro, ĥronika. Tiuj restas nenormaj, sed ne entute neutiligitaj.
Se mi uzus formojn „ĥristano”, „Pasĥo”, „maĥino”, „sĥismo” aŭ „sĥemo”, ĉu estus mi komprenata? Kaj „araĥneo”, „kuĥo”, „braĥo”, „suĥero” aŭ „tuĥo”? (Mi suspektas, ke unuaj kompreneblas kaj la duaj ne tute.)

Atgal į pradžią