Al la enhavo

La kun titoloj.

de Gricaj, 2015-julio-15

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Gricaj (Montri la profilon) 2015-julio-15 10:36:54

Saluton! Mia demando estas: ĉu necese uzi artikolon "La" en tradukitaj titoloj de gazetoj? Ekzemple, titolo de rusa humura gazeto "Крокодил" originale ne havas artikolon (ĉar en la rusa artikolo ne ekzistas). Ĉu vere traduki tiun titolon kiel "Krokodilo" aŭ kiel "La Krokodilo"?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-15 11:01:18

Traduku kiel krokodilo; sed se vi kvalifika la krokodilon vi uzas "la" ekz-e la krokodilo, kiun mi konas estas granda.

Breto (Montri la profilon) 2015-julio-17 17:27:47

Mi ankaŭ tradukus ĝin sen artikolo. Estas pluraj aliaj gazetoj, skribataj per artikolhavaj lingvoj, kiuj ne havas artikolon en sia titolo.

Reen al la supro