前往目錄

Ĉu traduki aŭ ne traduki?

貼文者: Breto, 2015年7月17日

訊息: 2

語言: Esperanto

Breto (顯示個人資料) 2015年7月17日上午2:44:28

Mi vidis (ekzemple ĉe Vikipedio) la titolon de la filmserio Star Wars tradukatan kiel Stelaj Militoj, sed mi ankaŭ vidis ĝin sen traduko simple kiel Star Wars. Mi scivolas, kiu estas la pli bona el la du? Ĉu pli multe da Esperantistoj konas ĉi tiujn filmojn kiel Star Wars aŭ kiel Stelaj Militoj? Ĉu tiam, kiam oni tradukas la filmojn al aliaj lingvoj, estas pli kutime traduki la titolon aŭ ne?

FractalBloom (顯示個人資料) 2015年7月17日上午4:11:01

Laŭ mi estus pli bona skribi la titolon kiel "Star Wars (Stelaj Militoj)" kaj poste mencii ĝin per la angla titolo nure, krom se iel ekzistu oficiala traduko. Tiel oni povas kaj rigardi la originalan titolon kaj kompreni ĝin se oni ne bone konas la filmon.

回到上端