Al la enhavo

Ĉina E-isto Vizitas Baraton, Oni Pensas, ke Li Estas Baratano.

de Demian, 2015-julio-18

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2015-julio-18 12:36:46

Ĉina esperantisto Zeng Tao vizitis Baraton tiu ĉi semajnon. La renkontiĝo kun li estis ĝojiga. Ni vizitis kelkajn historiajn lokojn en Nova Delhio. Unue, ni iris al Ruĝa Kastelo. Tio estas granda. Due, ni iris al Jama Masjid (ĝama masĝid), kiu estas fama moskeo en la ĉefurbo barata. Oni ne permesis nin eniri ĉar ni ne estas islamanoj. Tio donis al ni malĝojon. Trie, ni vidis la tombon de Humayun, kiu estis la patro de la granda barata reĝo Akbar.

Ni ankaŭ vizitis la preĝejon Bahaan en nova Delhio. Ĝi estas belega. Esperantistoj ŝokas, kiam ili ektrovas ke la fondinto de la religio Bahaa subtenis la ideon de lingvo universala. Zeng Tao kaj mi parolis al la laborantoj de la preĝejo. Ili diris, ke kvankam Bahaanoj proponis adoptadon de Esperanto antaŭ kelkaj jardekoj, nuntempe ili pensas, ke angla povas ludi la rolon de internacia lingvo. Ili ankaŭ diris, ke ili ne scias, ĉu angla sukcese atingos la celon de Zamenhof.

Nia fina vizito estis al Qutub Minar (Turo de Qutub?), kie ni (mi kaj la amiko, en kies domo ni loĝis) diris al la laborantoj tie, ke Zeng Tao estas baratano. Ili kredis. Ni diris malveron ĉar fremduloj pagas 25-oble por bileto. Humoraĵo, ĉu ne?

Reen al la supro