Al la enhavo

La plimulto da homoj estas povra(j)

de m_v, 2015-julio-18

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

m_v (Montri la profilon) 2015-julio-18 21:50:28

Saluton,

ĉu oni diru
“La plimulto da homoj estas povra.” (kvazaŭ subjekto estus la unu-nombra “la plimulto”)

“La plimulto da homoj estas povraj.” (kvazaŭ subjekto estus la multe-nombra “homoj”)
?

Antaŭdankon

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-18 22:04:42

m_v:Saluton,

ĉu oni diru
“La plimulto da homoj estas povra.” (kvazaŭ subjekto estus la unu-nombra “la plimulto”)

“La plimulto da homoj estas povraj.” (kvazaŭ subjeko estus la multe-nombra “homoj”)
?

Antaŭdankon
Plimulto ĉi-kaze estas ununombra vorto kaj mi dirus ke povra priskribas ĝin, ne homojn, do la ĝusta elekto estas la unua. Tamen, mi ne vidas problemon pri la dua. La dua eble estas malĝusta sed neniu volos mortigi vin pro diri tion tiel.

Ĝis, Novatago.

m_v (Montri la profilon) 2015-julio-18 22:39:29

novatago:Plimulto ĉi-kaze estas ununombra vorto kaj mi dirus ke povra priskribas ĝin, ne homojn, do la ĝusta elekte estas la unua. Tamen, mi ne vidas problemon pri la dua. La dua eble estas malĝusta sed neniu volos mortigi vin pro diri tion tiel.
Tio ja unue ankaŭ ŝajnis senca al mi, tamen mi havas dubon pro tio, ke tiam oni devus analoge ankaŭ skribi esprimojn kiel la sekva tiamaniere:

Unu miliono da homoj estas povra.
aliflanke tamen:
Mil homoj estas povraj.

Ĉu tio ne tre fuŝigus la lingvon?

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-18 23:09:49

m_v:
novatago:Plimulto ĉi-kaze estas ununombra vorto kaj mi dirus ke povra priskribas ĝin, ne homojn, do la ĝusta elekte estas la unua. Tamen, mi ne vidas problemon pri la dua. La dua eble estas malĝusta sed neniu volos mortigi vin pro diri tion tiel.
Tio ja unue ankaŭ ŝajnis senca al mi, tamen mi havas dubon pro tio, ke tiam oni devus analoge ankaŭ skribi esprimojn kiel la sekva tiamaniere:

Unu miliono da homoj estas povra.
aliflanke tamen:
Mil homoj estas povraj.

Ĉu tio ne tre fuŝigus la lingvon?
Evidente ne. Eĉ se lingviste la demando havus ian intereson, laŭ mi tio estas harfendi. Ununombra vorto ne nepre estas ununombra laŭ signifo. Ĉi-kaze oni atentas ununombrecon de vorto ne de signifo.

Ĝis, Novatago.

m_v (Montri la profilon) 2015-julio-19 08:07:44

Mi nun trovis la sekvan frazon en la Lingvaj Respondoj de Zamenhof:

LLZ:La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi.
Ĉu tiu tekstero ne povus pravigi ankaŭ la uzadon de la multe-nombro en tiaj okazoj?

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-19 10:35:21

m_v:Mi nun trovis la sekvan frazon en la Lingvaj Respondoj de Zamenhof:

LLZ:La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi.
Ĉu tiu tekstero ne povus pravigi ankaŭ la uzadon de la multe-nombro en tiaj okazoj?
Laŭ mi ĝustas nur uzi ununombran vorton. Tio, kiel mi jam diris, ne signifas ke estu problemo ĉi-kaze uzi multenombran vorton. En ambaŭ kazoj ne estos miskompreno (aŭ se miskompreno eblas, tio okazos tre, tre malofte). En aliaj lingvoj la verboj ankaŭ decidigas en tia kazo ĉu vorto estos ununombra aŭ multenombra. Multenombra "esti" en ĉi tiu kazo estu sekvata de multenombra a-vorto. Eble Zamenhof pensis tiel la frazon. Tamen, laŭ mi, kvankam eble mi eraras, nur ĝustas uzi ununombran vorton por la frazoj priparolitaj de vi.

Ĝis, Novatago.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-julio-19 14:15:26

En via situacio, mi forte preferas la ununombran adjektivon: ĉar tio simple sekvas multe pli evidente el la reguloj de la sintakso.

Tamen, konsideru l'anglan ekvivalenton:

-->The majority of people are poor.

Ĉi tie, la verboformo "are" (esti) estas plurpersona, kvankam la subjekto, "majority", estas ununombra. Ankaŭ ĝuste estus diri The majority of people is poor (ununombra verboformo), sed oni malofte esprimas sin tiel.

Do, mi povas kompreni argumentojn por la uzado de la plurnombra adjektivo. Ambaŭ elektoj estas defendeblaj, miaopinie.

Kiam la ĉefvorto estas E-vorto ludanta substantivan rolon (ne O-vorto), l'afero iĝas eĉ malpli klara:

1.) Multe da homoj estis ensorĉitaj de tiu magiistaĉo.

^ Ĉi tiu frazo aspektas normale al mi, kaj mi verŝajne apenaŭ hezitus diri ĝin dum spontanea konversacio. Tamen, ĉu eblus, laŭ la reguloj:

2.) ?Multe da homoj estis ensorĉite de tiu magiistaĉo.?

^ Adverbojn normale priskribas aliaj adverboj, sed ial mi ne trovas ĉi tiun varianton tiom kontentiga, eĉ kvankam tiaĵoj permesiĝas en slavaj lingvoj.
Unu miliono da homoj estas povra.
aliflanke tamen:
Mil homoj estas povraj.

Ĉu tio ne tre fuŝigus la lingvon?
Ne. Oni simple memoru, ke la nombroj de du ĝis mil estas gramatike plurnombraj, sed miliono estas ununombra. En slavaj lingvoj, estas io simila.

akueck (Montri la profilon) 2015-julio-20 08:18:17

Tempodivalse:
Kiam la ĉefvorto estas E-vorto ludanta substantivan rolon (ne O-vorto), l'afero iĝas eĉ malpli klara:

1.) Multe da homoj estis ensorĉitaj de tiu magiistaĉo.

^ Ĉi tiu frazo aspektas normale al mi, kaj mi verŝajne apenaŭ hezitus diri ĝin dum spontanea konversacio. Tamen, ĉu eblus, laŭ la reguloj:

2.) ?Multe da homoj estis ensorĉite de tiu magiistaĉo.?
Manke de Fundamenta modelo oni resendas (pro la Bulonja Deklaracio §4.6) al la Zamenhofa lingvo-uzo, kiel decidilon:
"... multe da larmoj estis ploritaj ..."

tommjames (Montri la profilon) 2015-julio-20 10:46:38

m_v:ĉu oni diru
“La plimulto da homoj estas povra.” (kvazaŭ subjekto estus la unu-nombra “la plimulto”)

“La plimulto da homoj estas povraj.” (kvazaŭ subjeko estus la multe-nombra “homoj”)
?
PMEG diras ke la akordo kutime baziĝas sur la gramatika ununombreco de "plimulto" (do "povra" ), tamen iafoje ĝi baziĝas sur la da-esprimo al kiu ĝi sence rilatas, kiukaze oni dirus "povraj".

Jen la ekzemplo de PMEG:

PMEG:Tiam grandega multo da vortoj fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. OV.293

Nediferencigeblaj gramatike rilatas al multo, sed havas J-finaĵon, ĉar Zamenhof preferis trakti ĝin laŭ vortoj, al kiu ĝi sence rilatas. Fakte la frazo iĝus tre stranga, se oni dirus nediferencigebla sen J, ĉar la posta esprimo unu de alia trudas la ideon de pluraj individuoj.
Ŝajnas ke ne ekzistas regulo, ke la akordo devas baziĝi sur la ununombra kvanta vorto. Mi do feliĉe uzus unu formon aŭ la alian, laŭprefere kaj depende de kunteksto.

EldanarLambetur (Montri la profilon) 2015-julio-22 14:59:17

Kun inspiro de tiu PMEG paĝo, mi tre preferas la duan solvon. Unuavice pro tiu "...nediferencigeblaj unu de alia...". Tio ne havus sencon kun "nediferencigebla" + "unu de alia".

Ekz:

La plimulto da homoj estas afablaj unu al alia

"afabla" estus stranga. Estus ankaǔ stranga se sen "unu al alia", "afablaj" subite ŝanĝiĝus al "afabla".

Reen al la supro