"Per" -aŭ- "Pere De"
de disgustus, 19 juillet 2015
Messages : 3
Langue: Esperanto
disgustus (Voir le profil) 19 juillet 2015 17:31:58
Ĉu iu povas helpi min kompreni kion estas la malsameco intero ĉi tiuj vortoj, kaj kiam mi devus uzi unu sed ne la alian? Dankon anticipe
Tempodivalse (Voir le profil) 19 juillet 2015 17:51:15
--> La verko ... oblikve sed intense prilumas, pere de infanaj nekomprenoj, la profundan tragikon kaj moralan ironion de prostituado.
--> Ankaŭ ni havas similan amon al tia poezio, amo instruita al ni pere de la eduka sistemo de niaj belaj socioj.
Ĝenerale dirante, la malsamo inter la du ne estas tro granda, kaj ili estas sufiĉe interŝanĝeblaj. Tamen, kiam vi havas dubon pri tio, kiun formon uzi, mi konsilas al vi preferi per tial, ke ĝi estas pli ofta kaj malpli peza.
disgustus (Voir le profil) 19 juillet 2015 17:57:01