У садржају

"Per" -aŭ- "Pere De"

од disgustus, 19. јул 2015.

Поруке: 3

Језик: Esperanto

disgustus (Погледати профил) 19. јул 2015. 17.31.58

Ĉu ekzistas granda malsameco inter "per" kaj "pere de?" Mi lernas Esperanton per (aŭ pere de?) la paĝaro Duolingo, kaj en la nuna leciono, ĝi volas ke mi uzu "pere de" anstataŭ "per" en multaj frazoj.

Ĉu iu povas helpi min kompreni kion estas la malsameco intero ĉi tiuj vortoj, kaj kiam mi devus uzi unu sed ne la alian? Dankon anticipe ridulo.gif

Tempodivalse (Погледати профил) 19. јул 2015. 17.51.15

Miasperte, pere de emfazas la objekton aŭ aferon, kun kies helpo plenumiĝas la koncernata ago aŭ farado. La simpla prepozicio per ne substrekas tiun nuancon. Konsideru la jenajn ekzemplojn el la Tekstaro:

--> La verko ... oblikve sed intense prilumas, pere de infanaj nekomprenoj, la profundan tragikon kaj moralan ironion de prostituado.

--> Ankaŭ ni havas similan amon al tia poezio, amo instruita al ni pere de la eduka sistemo de niaj belaj socioj.

Ĝenerale dirante, la malsamo inter la du ne estas tro granda, kaj ili estas sufiĉe interŝanĝeblaj. Tamen, kiam vi havas dubon pri tio, kiun formon uzi, mi konsilas al vi preferi per tial, ke ĝi estas pli ofta kaj malpli peza.

disgustus (Погледати профил) 19. јул 2015. 17.57.01

Ege dankon pro la helpo ridulo.gif

Вратите се горе