Al la enhavo

La Aliens de Lettonie - Diskriminacio kontraŭ Rusa-parolantoj

de Demian, 2015-julio-24

Mesaĝoj: 95

Lingvo: Esperanto

Eduardo85 (Montri la profilon) 2015-julio-25 23:52:47

Roch:Mi parolas de havi tiel nur unu ŝtataneco. Se Francio deklaras militon al Kanado, la Kebekianoj ne kunigos al la Francujo. (Ili vendis nin kune usona Luiziano. rido.gif)
Kebekio ne estis vendita kune Luiziano, ĝi estis konkerita de Granda Britio dum la Sepjara Milito kaj cedita en la Traktato de Parizo. Luiziana estis vendita de Napoleon preskaŭ 40 jaroj poste. Ĉu vi pensas ke ne scii tiujn historiajn referencojn estas sufiĉa kialo por rifuzi la civitaneco de homoj kaj igi ilin senstatulojn?
Ni lernis nenion...

vincas (Montri la profilon) 2015-julio-26 12:06:25

nakymatonmies:
vincas:Ĉu vi pensas, ke latvia civitaneco estas donaco? Trapasu ekzamenon de latva lingvo kaj historio kaj vi fariĝos civitano.
Se temas pri mi, mi farus nome tiel - eĉ kun plezuro. Sed temas ankaŭ pri pensiuloj, al kiuj malfacilus trapasi ekzamenojn, kaj kiuj ne havas kien moviĝi en Rusio. Ĉu la latvia leĝaro enkalkulas tiajn kazojn?
La demando - ĉu mi povus ricevi rusian civitanecon sen kono de rusa lingvo kaj historio?

Se mi alvenus en Rusion ne lernus la rusan lingvon kaj imagus, ke aliaj devas paroli litove, vi simple dirus al mi iri for. Ĉu ne? [:

Pri pensiuloj. Ili havis multege da tempo lerni la latvan lingvon, sed kial ili ĝis nun ne parolas latve? Kompreneble estas kiuj parolas.

vincas (Montri la profilon) 2015-julio-26 12:18:53

Lakiro:Fama franca aktoro Ĵerar Depardjo (Gerard Depardieu) ne konas rusan lingvon, sed havas rusian pasporton kaj civitanecon. Kaj neniu postulis de li iun ekzameniĝon. Kaj neniu pelas lin en SIAN Francion.
Neniu postulas ekzamenon de Edward Snowden, civitano de Ruslando. Kaj neniu pelas lin for.

Temas pri rusoj, kiuj naskiĝis en Latvio. Por ili Rusio estas fremda lando, same kiel por ukrainiaj, kazaĥiaj, rumanaj rusoj. En Rumanio kelkaj jarcentoj vivas granda rusa komunumo kaj neniu diris al ili 'iru al sia Rusio'.
Ĉu mi povus ricevi rusian pasporton sen kapablo paroli, skribi ruse?

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-julio-26 15:10:06

vincas:La demando - ĉu mi povus ricevi rusian civitanecon sen kono de rusa lingvo kaj historio?
Se vi estas nova enmigranto, do vi ne povos ricevi rusian civitanecon sen scii la lingvon (la kazoj de Snowden aŭ Depardieu estas netipaj kaj eksterordinaraj). Tamen ĉi-fadene ne temas pri novaj enmigrantoj, sed pri sufiĉe granda parto de jama loĝantaro. Samkiel ekzemple la araba parto de israela loĝantaro.

Demian (Montri la profilon) 2015-julio-26 17:32:09

nakymatonmies:
vincas:La demando - ĉu mi povus ricevi rusian civitanecon sen kono de rusa lingvo kaj historio?
Se vi estas nova enmigranto, do vi ne povos ricevi rusian civitanecon sen scii la lingvon (la kazoj de Snowden aŭ Depardieu estas netipaj kaj eksterordinaraj). Tamen ĉi-fadene ne temas pri novaj enmigrantoj, sed pri sufiĉe granda parto de jama loĝantaro. Samkiel ekzemple la araba parto de israela loĝantaro.
Tute konsentas kun vi. Rusa amiko diris al mi, ke en Rusujo, kelkaj respublikoj uzas lingvojn lokajn por loka administrado. Neniu diras al etnaj mongoloj, ke ili iru al Mongolujo aŭ etnaj koreanoj, ke ili iru al la Korea Duoninsulo.

En Barato, oni uzas pli ol 24 lingvojn. En Sud-Afriko, oni uzas kelkajn lingvojn. Diri, ke persono kiu naskiĝis en Latvio sed parolas rusan estas ruso, estas sen duba montro de diskriminacio.

vincas (Montri la profilon) 2015-julio-26 17:56:10

nakymatonmies:
vincas:La demando - ĉu mi povus ricevi rusian civitanecon sen kono de rusa lingvo kaj historio?
Se vi estas nova enmigranto, do vi ne povos ricevi rusian civitanecon sen scii la lingvon (la kazoj de Snowden aŭ Depardieu estas netipaj kaj eksterordinaraj). Tamen ĉi-fadene ne temas pri novaj enmigrantoj, sed pri sufiĉe granda parto de jama loĝantaro. Samkiel ekzemple la araba parto de israela loĝantaro.
Do refoje la demando. Rusoj estas malnovaj enmigrintoj, sed ĝis nun ne parolas latve. Kial? Sed eble ne tiom gravas ĉu vi estas nova aŭ malnova enmigrinto vi devas lerni lokan lingvon.

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-julio-26 18:32:45

vincas:Sed eble ne tiom gravas ĉu vi estas nova aŭ malnova enmigrinto vi devas lerni lokan lingvon.
Jes. Restas nur difini la koncepton de loka lingvo. Se estas kvarono de loĝantaro, kiu parolas sian lingvon, do laŭ mi ankaŭ ĝi estas unu el lokaj lingvoj. Denove, Israelo - kiu estas la loka lingvo tie - araba aŭ hebrea? Eble ambaŭ?

vincas (Montri la profilon) 2015-julio-26 19:25:40

nakymatonmies:
vincas:Sed eble ne tiom gravas ĉu vi estas nova aŭ malnova enmigrinto vi devas lerni lokan lingvon.
Jes. Restas nur difini la koncepton de loka lingvo. Se estas kvarono de loĝantaro, kiu parolas sian lingvon, do laŭ mi ankaŭ ĝi estas unu el lokaj lingvoj. Denove, Israelo - kiu estas la loka lingvo tie - araba aŭ hebrea? Eble ambaŭ?
Sed vi agnoskas ke rusoj en Latvio estas enmigrintoj? [:

vincas (Montri la profilon) 2015-julio-26 19:28:45

Demian:
nakymatonmies:
vincas:La demando - ĉu mi povus ricevi rusian civitanecon sen kono de rusa lingvo kaj historio?
Se vi estas nova enmigranto, do vi ne povos ricevi rusian civitanecon sen scii la lingvon (la kazoj de Snowden aŭ Depardieu estas netipaj kaj eksterordinaraj). Tamen ĉi-fadene ne temas pri novaj enmigrantoj, sed pri sufiĉe granda parto de jama loĝantaro. Samkiel ekzemple la araba parto de israela loĝantaro.
Tute konsentas kun vi. Rusa amiko diris al mi, ke en Rusujo, kelkaj respublikoj uzas lingvojn lokajn por loka administrado. Neniu diras al etnaj mongoloj, ke ili iru al Mongolujo aŭ etnaj koreanoj, ke ili iru al la Korea Duoninsulo.

En Barato, oni uzas pli ol 24 lingvojn. En Sud-Afriko, oni uzas kelkajn lingvojn. Diri, ke persono kiu naskiĝis en Latvio sed parolas rusan estas ruso, estas sen duba montro de diskriminacio.
Kion faras aŭ ne faras Rusio estas afero de Rusio. Kion faras aŭ ne faras Barato estas afero de Barato. Same kion faras Latvio estas afero de Latvio. Neniu petis rusojn enmigri en Latvion kaj neniu tenas rusojn plu vivi en Latvio nun, se iu al rusoj ne plaĉas.

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-julio-26 19:30:04

vincas:Sed vi agnoskas ke rusoj en Latvio estas enmigrintoj? [:/quote]Mi ne scias, ĉar mi ne studis la historion de Latvio. Eble parto de etnaj rusoj tie jam loĝis kaj parto enmigris. Ne?

Reen al la supro