Al la enhavo

La Aliens de Lettonie - Diskriminacio kontraŭ Rusa-parolantoj

de Demian, 2015-julio-24

Mesaĝoj: 95

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2015-julio-26 19:43:24

nakymatonmies:
vincas:Sed vi agnoskas ke rusoj en Latvio estas enmigrintoj? [:/quote]Mi ne scias, ĉar mi ne studis la historion de Latvio. Eble parto de etnaj rusoj tie jam loĝis kaj parto enmigris. Ne?
Se mi ne eraras la plej granda parto da rusoj alvenis en Latvion post dua mondmilito.

Muatdip (Montri la profilon) 2015-julio-26 23:34:31

Rusio. Respubliko Altaj.
Do al tiu, kiu ektrovos unu vorton rusan, mi donacos dolĉan bombonon!

Demian (Montri la profilon) 2015-julio-27 03:55:28

Muatdip:Rusio. Respubliko Altaj.
Do al tiu, kiu ektrovos unu vorton rusan, mi donacos dolĉan bombonon!
Ĉu муниципал el муниципальный la sola ruseca vorto en la nomo? okulumo.gif

vincas: Se mi ne eraras la plej granda parto da rusoj alvenis en Latvion post dua mondmilito.
Laŭ la videbla parto de Ethnicity and language tensions in Latvia (Etneco kaj lingvaj problemoj en Latvio), 10% loĝantoj de Latvio estis rusoj en 1940, antaŭ la komenco de milito inter Germanujo kaj Rusujo. Dum la ekzistado de Sovietunio--kiam Rusujo kaj Latvio estis parto de nacio--enmigrado kreskigis la elcenton al 33.8%. Tial vi pravas, ke multaj etnaj rusoj trovis hejmon en Latvio post la Dua Mondmilito. Sed tiu ne estas kialo por diri al ili, ke Latvio ne estas ilia domo.

Miaj geprapatroj loĝis apud (aŭ en) Irano aŭ Afganujo. Miaj geavoj naskiĝis kaj loĝis en Pakistano. Mi kaj miaj gepatroj naskiĝis en Barato. Neniu diras al ni, ke ni revenu al Pakistano aŭ Irano.

Laŭ via logiko, ni ĉiuj devas reveni al Afriko, ĉar tie la unua homa infano ploris kaj la unua homa patrino trankviligis lin aŭ ŝin.

Muatdip (Montri la profilon) 2015-julio-27 06:52:45

Demian:
Muatdip:Rusio. Respubliko Altaj.
Do al tiu, kiu ektrovos unu vorton rusan, mi donacos dolĉan bombonon!
Ĉu муниципал el муниципальный la sola ruseca vorto en la nomo? okulumo.gif
Pli bone marki sur la bildo vorton "администрация" el "администрациязы".

Demian (Montri la profilon) 2015-julio-27 09:03:24

Muatdip:
Demian:
Muatdip:Rusio. Respubliko Altaj.
Do al tiu, kiu ektrovos unu vorton rusan, mi donacos dolĉan bombonon!
Ĉu муниципал el муниципальный la sola ruseca vorto en la nomo? okulumo.gif
Pli bone marki sur la bildo vorton "администрация" el "администрациязы".
Mi pensis, ke vi temis pri teksto en la ruĝa rubando. lango.gif

Se oni vidus malsupren, oni povos rimarki tri aliajn rusajn vortojn: нравится, комментарий kaj поделиться. okulumo.gif

Due, kie estas "а" de "администрация?" lango.gif

vincas (Montri la profilon) 2015-julio-27 10:40:26

Demian:Sed tiu ne estas kialo por diri al ili, ke Latvio ne estas ilia domo.
Estas kialo diri, se rusoj ne lernas la latvan lingon kaj historion.

Demian:Miaj geprapatroj loĝis apud (aŭ en) Irano aŭ Afganujo. Miaj geavoj naskiĝis kaj loĝis en Pakistano. Mi kaj miaj gepatroj naskiĝis en Barato. Neniu diras al ni, ke ni revenu al Pakistano aŭ Irano.
Sed vi lernas lokan lingvon en Barato kaj ne postulas ke aliaj parolu vian lingvon.

Demian:Laŭ via logiko, ni ĉiuj devas reveni al Afriko, ĉar tie la unua homa infano ploris kaj la unua homa patrino trankviligis lin aŭ ŝin.
Ne temas pri čiuj. Temas pri enmigrintoj. Enmigrintoj devas lerni lokan, ŝtatan lingvon, sed ne postuli ke aliaj parolu lian lingvon.

En Latvio ne civitanoj estas tiuj rusoj, kiuj alvenis en Latvion dum okupacio. Do se tiuj rusoj volas fariĝi civitantoj, ili devus trapasi ekzamenon de la latva lingvo kaj historio. Kie estas la problemo?

mateno (Montri la profilon) 2015-julio-27 11:02:33

Necesas trovi balancon inter la rajto de etna minoritato flegi kaj uzi sian lingvon, kaj la devo de civitano respekti sian patrujon kaj koni ties oficialan lingvon.

Ankaŭ mi enmigris en alian landon, kaj kompreneble mi konsideras mia devo bone koni la lokan lingvon: sen tio mi ne povus eĉ trovi laboron.

La baltaj landoj fakte estis aneksitaj de Sovetunio, kaj la ruslingvaj loĝantoj estis senditaj tien por ke Sovetio povu pli bone regi la baltajn landojn. Dum jardekoj, la latva, litova kaj estona lingvoj estis traktataj kiel duarangaj.

Lingva protektismo estas la ĝusta esprimo ĉi tie; ĉar neniu malhelpas al la ruslingvanoj paroli kaj flegi sian lingvon; oni nur postulas ke ili ankaŭ lernu la lingvon kaj historion de sia patrujo -- por povi plene engaĝiĝi en ties kulturan kaj politikan vivon! Tio estas ankaŭ por ilia bono.

Se ili ne volas fari tion, ili nur montras ke ili ne estimas la landon kiel sian patrujon, sed daŭre mense traktas ĝin kiel (kulturan/politikan) kolonion. Tio tamen estas ilia propra eraro.

Tiuj landoj ne plu estas kolonioj, kaj iliaj lingvoj ne plu duarangaj, sed oficialaj lingvoj de liberaj landoj; kaj tiel necesas trakti ilin.

Atmostas Baltija! Bunda jau Baltija! Ärgake Baltimaad!

Muatdip (Montri la profilon) 2015-julio-27 14:14:49

Demian:
Muatdip:Rusio. Respubliko Altaj.
Do al tiu, kiu ektrovos unu vorton rusan, mi donacos dolĉan bombonon!
Mi pensis, ke vi temis pri teksto en la ruĝa rubando. lango.gif

Se oni vidus malsupren, oni povos rimarki tri aliajn rusajn vortojn: нравится, комментарий kaj поделиться. okulumo.gif

Due, kie estas "а" de "администрация?" lango.gif
Do, "a" malaperis...

erinja (Montri la profilon) 2015-julio-27 16:56:35

Demian:Laŭ La Aliens de Lettonie
Mi legis la artikolon, kiu fakte bone priskribas ambaŭ flankojn de la afero. Efektive, la demando estas, kiel plej bone justigi tiajn historiajn maljustaĵojn? Se dekomence estis pluraj popoloj en lando (ekz. en Barato, ĉiam mult-etna lando), tiam havas multe da senco, deklari ke pluraj lingvoj estas oficialaj. Se relative lastatempe, ene de la viva memoro, venis dua lingvogrupo al lando, estas malpli klare, ĉu oni oficialigu tiun duan lingvon. Mi dubas ke multaj germanoj volus vidi la turkan kiel duan oficialan lingvon, ekzemple, pro tio ke multe da turkoj enmigris al Germanujo. Kiam unu flanko vidas sin kiel "liberigantoj" kaj la alia flanko vidas ilin kiel "koloniistoj" aŭ "invadantoj", estas malfacile trovi akordon inter la du flankoj, kaj de unu vidpunkto, kial oni donu specialajn rajtojn al tiuj invadantoj kiuj neniam emis lerni la lingvon? La latva, eble malfacila lingvo, sed se latvo ekloĝus en Moskvo, ĉu oni ofertus al tiu latvo la latvajn lernejojn ktp, ĉu ne tiu latvo devus ankaŭ lerni la rusan, kiu ankaŭ estas malfacila lingvo?

Ĉi tie en Usono, se popolo venis ĉi tien antaŭ 50 jaroj, estus atendite ke ili jam delonge estus lernintaj la lokan lingvon.

Mi dirus ke oni donu la civitanecon al tiuj kiuj naskiĝis tie, sen lingvoekzamenoj ktp -- sed ke oni ĉesu oferti publikan lernadon en la rusa, kiu estas koloniisma lingvo en Latvujo. La rusoj sendu siajn infanojn al pagitaj privataj lernejoj se ili preferas ke la edukado estu en la rusa. Germanujo ne ofertas publikajn lernejojn en la turka, kial Latvujo ofertu ilin en la rusa?

Armand6 (Montri la profilon) 2015-julio-27 19:09:03

erinja:Germanujo ne ofertas publikajn lernejojn en la turka, kial Latvujo ofertu ilin en la rusa?
En Germanio ne loĝas 20% de turkoj; la turka ne estas la defakta lingvo de germana komerco kaj industrio; ktp, ktp.

Reen al la supro