Naar de inhoud

La Aliens de Lettonie - Diskriminacio kontraŭ Rusa-parolantoj

door Demian, 24 juli 2015

Berichten: 95

Taal: Esperanto

nakymatonmies (Profiel tonen) 28 juli 2015 07:08:40

Interalie, nek la angla nek la hispana nek la franca estas 'lokaj lingvoj' sur la amerika kontinento. Do kial anglo- kaj hispanparolantoj (malnovaj enmigrintoj) tie ĝis nun ne parolas la lokajn lingvojn?

vincas (Profiel tonen) 28 juli 2015 08:09:12

hilex:Ŝi jam ellernis la oficialan version. Ŝi nur ne konsentas kun ĝi. Fakte oni devigas ŝin konsenti kun oficiala versio por ŝi esti civitano. Simbolo de kredo.
Do tio estas ŝia problemo se ŝi kredas mensogan version de historio.

hilex:Rusoj en Latvio same opinias ke ĝi estas ankaŭ ilia lando ĉar ili tie naskiĝis kaj loĝis dum longa tempo.
La plej granda parto de rusoj ne naskiĝis en Latvio ili simple estas enmigrintoj kaj alvenis en Latvion post dua mondmilito.

hilex:Ĉu ie estis komunismo? Eĉ en Soveta Unio oni provis krei socialismon. La komunismo estis malproksima celo kiu ne sukcesis esti kreita. Tial paroli pri krimoj de komunismo (krimoj de io kio ne ekzistis iam) ne estas ĝusta.
Ĉu Sovetion ne regis komunista partio?

nakymatonmies (Profiel tonen) 28 juli 2015 08:46:45

mateno:Dume (kaj la lasta povas esti iom kontroversa) en Slovakio estas krimo nei la krimojn de faŝismo kaj komunismo.
Do kial Slovakio ĝis nun havas diplomatajn rilatojn kun komunisma Ĉinio? Ĝi per tio ja subtenas la komunisman reĝimon.

hilex (Profiel tonen) 28 juli 2015 10:20:36

vincas:
hilex:Ŝi jam ellernis la oficialan version. Ŝi nur ne konsentas kun ĝi. Fakte oni devigas ŝin konsenti kun oficiala versio por ŝi esti civitano. Simbolo de kredo.
Do tio estas ŝia problemo se ŝi kredas mensogan version de historio.
Ĉu vi estas fakulo pri malmensogo? Mi tre volas ekvidi almenaŭ per unu okulo la tian sanktulon.

vincas:
hilex:Rusoj en Latvio same opinias ke ĝi estas ankaŭ ilia lando ĉar ili tie naskiĝis kaj loĝis dum longa tempo.
La plej granda parto de rusoj ne naskiĝis en Latvio ili simple estas enmigrintoj kaj alvenis en Latvion post dua mondmilito.
Certe rusoj ne reproduktiĝis en Latvio dum 70 jaroj post dua mondmilito. 8)

vincas:
hilex:Ĉu ie estis komunismo? Eĉ en Soveta Unio oni provis krei socialismon. La komunismo estis malproksima celo kiu ne sukcesis esti kreita. Tial paroli pri krimoj de komunismo (krimoj de io kio ne ekzistis iam) ne estas ĝusta.
Ĉu Sovetion ne regis komunista partio?
Sed kiel ĝi rilatas al komunismo kiu ne ekzistis iam?

vincas (Profiel tonen) 28 juli 2015 12:40:33

nakymatonmies:
mateno:Dume (kaj la lasta povas esti iom kontroversa) en Slovakio estas krimo nei la krimojn de faŝismo kaj komunismo.
Do kial Slovakio ĝis nun havas diplomatajn rilatojn kun komunisma Ĉinio? Ĝi per tio ja subtenas la komunisman reĝimon.
Ĉu en Ĉinio ekzistas komunismo?

hilex (Profiel tonen) 28 juli 2015 12:45:56

vincas:
nakymatonmies:
mateno:Dume (kaj la lasta povas esti iom kontroversa) en Slovakio estas krimo nei la krimojn de faŝismo kaj komunismo.
Do kial Slovakio ĝis nun havas diplomatajn rilatojn kun komunisma Ĉinio? Ĝi per tio ja subtenas la komunisman reĝimon.
Ĉu en Ĉinio ekzistas komunismo?
Ho, ĉu vi atingis komprenon?

vincas (Profiel tonen) 28 juli 2015 12:57:36

hilex:
vincas:
hilex:Ŝi jam ellernis la oficialan version. Ŝi nur ne konsentas kun ĝi. Fakte oni devigas ŝin konsenti kun oficiala versio por ŝi esti civitano. Simbolo de kredo.
Do tio estas ŝia problemo se ŝi kredas mensogan version de historio.
Ĉu vi estas fakulo pri malmensogo? Mi tre volas ekvidi almenaŭ per unu okulo la tian sanktulon.
Estas klara vero, ke Latvio (ankaŭ Litovio kaj Estonio) estis okupitaj. Nei tion estas stulte.

hilex:Certe rusoj ne reproduktiĝis en Latvio dum 70 jaroj post dua mondmilito. 8)
Ili reproduktis [:, sed malgraŭ tio rusoj en Latvio (ankaŭ en Litovio kaj Estonio) ne estas tradicia minoritato, sed estas enmigrantoj.

"Most2] of the present-day Baltic Russians are migrants from the Soviet era and their descendants, whereas only a relatively small fraction of them can trace their ancestry in the area back to previous centuries."

"Plej granda parto de nuntempaj baltiaj rusoj estas enmigrantoj de sovetia tempo kaj iliaj idoj, nur sufiĉe malgranda parto da ili povas trovi siajn praavojn en la tia teritorio en pasinta tempo"

https://en.wikipedia.org/wiki/Baltic_Russians

vincas (Profiel tonen) 28 juli 2015 12:58:37

hilex:
vincas:
nakymatonmies:
mateno:Dume (kaj la lasta povas esti iom kontroversa) en Slovakio estas krimo nei la krimojn de faŝismo kaj komunismo.
Do kial Slovakio ĝis nun havas diplomatajn rilatojn kun komunisma Ĉinio? Ĝi per tio ja subtenas la komunisman reĝimon.
Ĉu en Ĉinio ekzistas komunismo?
Ho, ĉu vi atingis komprenon?
Ha, ĉu la demando estis al vi?

nakymatonmies (Profiel tonen) 28 juli 2015 13:10:50

vincas:Ĉu en Ĉinio ekzistas komunismo?
Ne komunismo, sed komunisma reĝimo kun komunista partio de Ĉinio (samkiel estis en Sovetunio). Komunismo laŭdifine povas esti nur sur la tuta terglobo, ne en aparta lando.

mateno (Profiel tonen) 28 juli 2015 13:51:24

Homoj, ĉesu bonvole stultumi pri tiu komunismo. Mi jam klarigis tion kaj mi sentas min kiel en infanvartejo. Niaj leĝoj parolas pri la reĝimo kiun kondukis Komunisma partio de Ĉeĥo-Slovakio kaj ĝia branĉo, Komunisma partio de Slovakio, ekde Februaro 1948 ĝis Novembro 1989.

Vi povas argumenti ke komunismo neniam estis, sed la politika reĝimo sub la gvido de Komunisma partio de Ĉeĥo-Slovakio jes estis. Tion vi povas neniel forargumenti. Do la leĝo parolas pri ĝi. Ke oni tiun reĝimon nomas komunuze nomas "komunismo", estas iaspeca teksta mallongigo, kiu al vi povas ne plaĉi, ĝi striktasence povas esti malĝusta, sed la uzo estas tia.

Kaj la leĝo diras nenion pri Komunisma partio de Ĉinio, kaj eĉ ne pri la nuntempa Komunisma partio de Slovakio, kiu nun ne plu havas (kaze ke iu ne scias, ekz-e mense vivas ankoraŭ en Sovetiaj tempoj) gvidan rolon en politiko garantiatan de Konstitucio. Do nenio malhelpas al slovakiaj diplomatoj havi rilatojn kun ĉiniaj diplomatoj, kaj eĉ nenio malhelpas al la Komunisma partio de Slovakio (KSS) funkcii en la nuntempa Slovakia politiko. Ĝi ja malpermesas al KSS publike diri kelkajn asertojn pri sia propra pasinteco; sed eĉ se ili tion faras, praktike neniu ilin persekutas.

Mia argumento ne estis pri tio.

Mia argumento estis pri tio, ke se iu fiera ruslingva sinjorino vivus en Slovakio, kiel estas tiu menciita kiu vivas en Latvio, kaj se ŝi ekzemple dirus ke la okazaĵo en 1968 ne estis invado far Sovetunio al Ĉeĥo-Slovakio, sed fakte Sovetunio savis nin aŭ io tia, kaj se ŝi insistus ke ŝi ne iros al iu ekzamenkomisiono kaj ne parolos pri iu invado, ĉar neniu okazis -- ni povus diri al tiu sinjorino, kara, bonvolu iri hejmen kaj diri tion al sia propra avino, sed diri tion publike estas krima ago, same kiel diri ke "holokaŭsto ne okazis". Tio estas falsigi historion. Verŝajne neniu ŝin tamen vere persekutus kaj ekzemple malliberigus, ĉar tio estas io kion la antaŭa reĝimo (kiel ajn vi volas nomi ĝin) faris.

Terug naar boven