Till sidans innehåll

Kiel bone Esperanto traduki al alia lingvoj?

av Mysystemlater, 24 juli 2015

Meddelanden: 17

Språk: Esperanto

nakymatonmies (Visa profilen) 26 juli 2015 08:11:38

Rujo: mandarena (885 milionoj); angla (322 milionoj); hispana (266 milionoj); portugala (215 milionoj); bengala (189 milionoj); hinda (182 milionoj); rusa (170 milionoj); araba (148 milionoj); japana (125 milionoj); germana (98 milionoj). Fonto: Vikipedio.
Sed pri la araba tio estas iomete diskutebla, ĉar ankaŭ Vikipedio diras ke la araba havas 280 milionojn da denaskuloj aŭ eĉ 340 milionojn:
Araba lingvo
Arabic language

Rujo (Visa profilen) 26 juli 2015 08:23:36

nakymatonmies:
Rujo: mandarena (885 milionoj); angla (322 milionoj); hispana (266 milionoj); portugala (215 milionoj); bengala (189 milionoj); hinda (182 milionoj); rusa (170 milionoj); araba (148 milionoj); japana (125 milionoj); germana (98 milionoj). Fonto: Vikipedio.
Sed pri la araba tio estas iomete diskutebla, ĉar ankaŭ Vikipedio diras ke la araba havas 280 milionojn da denaskuloj aŭ eĉ 340 milionojn:
Araba lingvo
Arabic language
Mi konsentas kun vi en la senco ke tiujn datumojn oni devas konsideri kun singardemo.

Notxor (Visa profilen) 26 juli 2015 08:42:40

Rujo:
Notxor:Kaj vi forgesas la hispana lingvo, plej parolata ol la angla, la franca, la rusa aŭ la germana.
Kion vi opinias pri tio: La dek plej parolataj lingvoj (kiel gepatraj lingvoj) kiuj estas uzataj de preskaŭ duono de la tutmonda loĝantaro (kiu estas proksimume du miliardoj kvarcent du milionoj da personoj) estas: mandarena (885 milionoj); angla (322 milionoj); hispana (266 milionoj); portugala (215 milionoj); bengala (189 milionoj); hinda (182 milionoj); rusa (170 milionoj); araba (148 milionoj); japana (125 milionoj); germana (98 milionoj). Fonto: Vikipedio.
Mi ne konas vian fontojn... la mia estas la angla vikipedio.

raffadalbo (Visa profilen) 27 juli 2015 11:38:57

Notxor:

Ĉu vere?

Mi iris en la anglan vikipedion, kaj tie la nombroj estas malsamaj: mandarena (955 milionoj); hispana (405 milionoj); angla (360 milionoj); hindia (310 milionoj); araba (295 milionoj); portugala (215 milionoj); bengala (205 milionoj); rusa (155 milionoj); japana (125 milionoj); panĝaba (102 milionoj); germana (89 milionoj).

Tamen, vikipedio atentigas ke tiuj nombroj devenas el nur unu fonto (Nationalencyklopedin) kaj rilatas la jaron 2010.

La esperanta vikipedio donas aliajn nombrojn, bazatajn sur malsama fonto (Ethnologue) kaj malsama jaro (2009). Post la "ĉiniaj lingvoj" (Ethnologue ne disigas ilin), estas la hispana, poste la angla, kaj kvare la araba.

La franca vikipedio enhavas datumojn pri 2015. Ankaŭ tie la unuan lokon havas la mandarena, la duan la hispana, la trian la angla; la araba aŭ la hindia povas esti la kvara, depende de la fontoj.

nakymatonmies (Visa profilen) 28 juli 2015 06:17:41

Ankaŭ se ni kalkulus la Hindustanan (Hindi + Urdu) kiel unu lingvon, tio donas preskaŭ duonmiliardon da parolantoj, kaj tiam la TOP-5 de lingvoj aspektas kiel

1. Mandarena
2. Hindustana
3. Hispana
4. - 5. Araba / Angla

Mysystemlater (Visa profilen) 28 juli 2015 12:20:30

pardoni min , ĉar mi ne komprenas la kutimoj de Esperanto ankoraŭ.

Sed al mia pensado , se ekzistos universala lingvo por la celo de pli bona kompreno kaj komunikado inter popoloj de la mondo , tiam ĝi devas konsideri ke la plimulto de homoj estas nekapablaj paroli aŭ skribi en dua lingvo . Tiel la celon de la universala lingvo devas esti unu el eblante tradukita al multaj malsamaj precizeco kaj efficently , tiel ke oni nur devas skribi en la universala lingvo estos komprenita de ĉiuj .

bryku (Visa profilen) 28 juli 2015 16:53:11

Mysystemlater:pardoni min , ĉar mi ne komprenas la kutimoj de Esperanto ankoraŭ.

Sed al mia pensado , se ekzistos universala lingvo por la celo de pli bona kompreno kaj komunikado inter popoloj de la mondo , tiam ĝi devas konsideri ke la plimulto de homoj estas nekapablaj paroli aŭ skribi en dua lingvo . Tiel la celon de la universala lingvo devas esti unu el eblante tradukita al multaj malsamaj precizeco kaj efficently , tiel ke oni nur devas skribi en la universala lingvo estos komprenita de ĉiuj .
Tia lingvo ne estas ebla. La lingvoj multege malsamas, se ili venas el malsamaj lingvaj familioj. Esperanto estas simpla kaj preciza, eĉ pli preciza ol la angla. Kion pli ni povus deziri? Ke oni ne parolas esperante tutmonde, tio ne rilatas al iu manko de nia lingvo, sed nur al tio, ke esperanto ne havas armeojn, atomarmilojn kaj komercon. Homoj ĉiam elektas la lingvon de ĉeesta mondpotenco, aŭ pli precize: la ĉeesta mondpotenco trudas sian lingvon al ĉiuj subuloj. Tio estas politika afero, ne lingvistika. Do antaŭe oni devus ŝanĝi la mondkoncepton. Tiam la lingvo kiel esperanto havus ŝancon esti instruata kaj parolata tutmonde.

Tillbaka till toppen