Към съдържанието

La vizito de francaj parlamentanoj en Krimeon -- kion signifas?

от Fuzzy, 24 юли 2015

Съобщения: 62

Език: Esperanto

Fuzzy (Покажи профила) 26 юли 2015, 10:39:46

vejktoro:
Fuzzy: la franca subusona registaro
Francujo ne estas Usono.
Usonanoj ne devas sekvi blinde la kredojn de la estro, kaj Usono tute ne estas la 'estro' de Francujo. La France registaro povas agi laŭ ĝia prerogativo.
Se la franca registaro estas sendependa, kial ĝi ne sukcesis plenumi la kontrakton pri Mistraloj? Ĉu anstataŭigi bonan profiton per la grandegaj perdoj, monaj kaj reputaciaj, estis en interesoj de Francio, laŭ vi?

vejktoro (Покажи профила) 27 юли 2015, 07:37:14

Fuzzy:
vejktoro:
Fuzzy: la franca subusona registaro
Francujo ne estas Usono.
Usonanoj ne devas sekvi blinde la kredojn de la estro, kaj Usono tute ne estas la 'estro' de Francujo. La France registaro povas agi laŭ ĝia prerogativo.
Se la franca registaro estas sendependa, kial ĝi ne sukcesis plenumi la kontrakton pri Mistraloj? Ĉu anstataŭigi bonan profiton per la grandegaj perdoj, monaj kaj reputaciaj, estis en interesoj de Francio, laŭ vi?
Do, mi ne povas scii, mi ne laboras kun la franca registaro kaj ili ne min kontaktas por ion diskuti.

Ĉu ne estas eble ke la lando por si mem povas decidi se ĝi estas aŭ ne estas 'komforta' je certaj aranĝoj?

Ĉu oni kredas ke lando kiu malkonsentas kun iu ago aŭ kredo de la Rusia registaro devas esti sub la povo de Usono?

Fuzzy (Покажи профила) 27 юли 2015, 10:42:10

vejktoro:
Fuzzy:
vejktoro:
Fuzzy: la franca subusona registaro
Francujo ne estas Usono.
Usonanoj ne devas sekvi blinde la kredojn de la estro, kaj Usono tute ne estas la 'estro' de Francujo. La France registaro povas agi laŭ ĝia prerogativo.
Se la franca registaro estas sendependa, kial ĝi ne sukcesis plenumi la kontrakton pri Mistraloj? Ĉu anstataŭigi bonan profiton per la grandegaj perdoj, monaj kaj reputaciaj, estis en interesoj de Francio, laŭ vi?
Do, mi ne povas scii, mi ne laboras kun la franca registaro kaj ili ne min kontaktas por ion diskuti.
Ĉu vi ne kapablas rezoni mem? Ĉu oni devas rakonti al vi ĉion, kion vi pensu kaj opiniu?

vejktoro:Ĉu ne estas eble ke la lando por si mem povas decidi se ĝi estas aŭ ne estas 'komforta' je certaj aranĝoj?
Mi ne kredas ke fuŝi la kontrakton, perdi monon kaj ruinigi sian reputacion kiel fidinda liveranto estas plej 'komforta' por iu ajn. Eble vi rakontu, kio tiom 'malkomforta' estus se Francio liverus la ŝipojn kaj ricevus la monon kaj profiton.

vejktoro:
Ĉu oni kredas ke lando kiu malkonsentas kun iu ago aŭ kredo de la Rusia registaro devas esti sub la povo de Usono?
Temas ne pri malkonsento kun iu, sed pri rekta malprofito pro politikaj kialoj.

Mi diru, ke laŭ mia opinio Rusio multe pli gajnis ol perdis pro la nelivero de la ŝipoj.

Ĉar, unue, Francio kompensas ĉiujn monelspezojn de Rusio, kaj per tio financas rusiajn ŝipkonstruajn firmaojn. Ja granda parto de la laboro estis farita de ili, kaj ili ricevis sian pagon.

Due, la ŝipoj estas preskaŭ malutilaj por Rusio, ja ni ne havas transoceanajn koloniojn defendendajn. Neniu scias kiamaniere kaj por kio la rusia militfloto uzus Mistralojn, eĉ estis skandaloj pri tiu temo.
Kiom mi komprenas la ŝipoj estis menditaj kiel tiaspeca "danko" al Sarkozi pro lia bona helpo pri paca solvo en Kartvelio. Kaj ankaŭ interesaj estas teknologioj pri moderna ŝipkonstruado, sed tiujn Rusio sukcesis ricevi (ja la ŝipoj estas finkonstruitaj), kaj tute senpage en la fino.

Trie, Rusio kaj Francio konkuras en la monda merkato de militiloj. Francio montris ke ĝi povas rifuzi de kontrakto pro iaj politikaj ludoj, kaj tio sendube helpos al Rusio pli sukcese vendi siajn armilojn.

vincas (Покажи профила) 27 юли 2015, 14:30:30

Fuzzy:Trie, Rusio kaj Francio konkuras en la monda merkato de militiloj. Francio montris ke ĝi povas rifuzi de kontrakto pro iaj politikaj ludoj, kaj tio sendube helpos al Rusio pli sukcese vendi siajn armilojn.
Lastatempe malbonaj novaĵoj iradas pri rusaj armiloj.

Fuzzy (Покажи профила) 28 юли 2015, 05:58:09

vincas:
Fuzzy:Trie, Rusio kaj Francio konkuras en la monda merkato de militiloj. Francio montris ke ĝi povas rifuzi de kontrakto pro iaj politikaj ludoj, kaj tio sendube helpos al Rusio pli sukcese vendi siajn armilojn.
Lastatempe malbonaj novaĵoj iradas pri rusaj armiloj.
Ĉu laŭ vi la vizito de francoj iel tion koncernas? Ĉu vi suspektas diversion? ridulo.gif

vejktoro (Покажи профила) 28 юли 2015, 06:47:34

Fuzzy:Ĉar, unue, Francio kompensas ĉiujn monelspezojn de Rusio, kaj per tio financas rusiajn ŝipkonstruajn firmaojn. Ja granda parto de la laboro estis farita de ili, kaj ili ricevis sian pagon.

Due, la ŝipoj estas preskaŭ malutilaj por Rusio...
Trie, Rusio kaj Francio konkuras en la monda merkato de militiloj. Francio montris ke ĝi povas rifuzi de...
Bone. Sed mi ne povas fari la salton. Kial tiuj pruvas ke la Franco estas pupo de usono?

Mi ne estas usonano aŭ franculo aŭ rusulo aŭ ukrainulo. Vere, la okazojn de tiuj locoj ne min tuŝas sed mi kuriozas je viaj deklaroj.

Fuzzy (Покажи профила) 28 юли 2015, 12:40:07

vejktoro:
Fuzzy:Ĉar, unue, Francio kompensas ĉiujn monelspezojn de Rusio, kaj per tio financas rusiajn ŝipkonstruajn firmaojn. Ja granda parto de la laboro estis farita de ili, kaj ili ricevis sian pagon.

Due, la ŝipoj estas preskaŭ malutilaj por Rusio...
Trie, Rusio kaj Francio konkuras en la monda merkato de militiloj. Francio montris ke ĝi povas rifuzi de...
Bone. Sed mi ne povas fari la salton. Kial tiuj pruvas ke la Franco estas pupo de usono?
Nu, verdire mi vidas ankaŭ alian varianton: la francoj simple estas idiotoj kiuj mem pafas en sian kruron. Sed mi opinias tion malverŝajna.

vincas (Покажи профила) 28 юли 2015, 13:10:25

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Trie, Rusio kaj Francio konkuras en la monda merkato de militiloj. Francio montris ke ĝi povas rifuzi de kontrakto pro iaj politikaj ludoj, kaj tio sendube helpos al Rusio pli sukcese vendi siajn armilojn.
Lastatempe malbonaj novaĵoj iradas pri rusaj armiloj.
Ĉu laŭ vi la vizito de francoj iel tion koncernas? Ĉu vi suspektas diversion? ridulo.gif
Tio estas nur rimarko al via eldiro.

Altebrilas (Покажи профила) 28 юли 2015, 14:23:25

Mi volis helpi la debaton alportante informojn pli facile atingeblajn de mi ĉar temas pri mia lando. Sed mi malgajas vidante ke la debato ĉiam temas pri "kiu komencis", "kiu pravas aŭ malpravas"... ktp. Mi ne kredas, ke tio povas konduki al pli bona interkompreno, kiel celas fari esperanto.

Mi aprobas la politikon nek de Usono, nek de Rusio, nek de Ukraino, nek de EU post la Murfalo. Mi kredas, ke tiam la mondo perdis belegan okazon plifortigi UNO-n kaj konstrui pli pacan kaj pli harmonian mondon. Kaj nun ĝi subias la konsekvencojn.

La temo de niaj debatoj ne devus esti "kiu pravas", sed "kio farindas", kaj esperantistoj devus klopodi por trovi komunan sintenon, konsenteblan de ĉiuj.

Lakiro (Покажи профила) 28 юли 2015, 18:45:03

Altebrilas:La temo de niaj debatoj ne devus esti "kiu pravas", sed "kio farindas", kaj esperantistoj devus klopodi por trovi komunan sintenon, konsenteblan de ĉiuj.
Oraj vortoj! Sed ĉeestas malgranda embaraso. ridulo.gif La politiko glutas ĉiujn - ordinarajn filistrojn, esperantistojn, nudistojn, komunistojn, perversulojn, komercistojn, sacerdotojn, lingvistojn, inĝenierojn ktp ktp. ridulo.gif
Ni, certe, povas kaŝi la kapon en la sablon kaj imiti blindulojn, sed la mondaj eventoj okazas ekster nia volo kaj influas nian humoron.
Esperantisto estas antaŭ ĉio civitano de sia lando kaj patrioto. Kaj nur lastavice li estas esperantisto. ridulo.gif

Kvankam estas esperantistoj-SATanoj, kiuj opinias sin homoj de la mondo. Ili reale elektas kurson de tutmonda frateco kaj paco. Tio ĉi estas evidenta ekzemplo de granda utopio.
Vi vidas kiel frataj popoloj, posedantaj unu lingvon subite fariĝas malamikoj. En centro de Eŭropo homoj de 3 landoj posedas la germanan, sed, mirinde, ili ne volas esti unu popolo. Verŝajne neniu lingvo povas kunigi homojn sub komuna standardo, eĉ se ĝi estas steloverda. ridulo.gif

Mi skribis la veron kaj mem bedaŭras pri tiu ĉi realeco.

Обратно нагоре