Zum Inhalt

La vizito de francaj parlamentanoj en Krimeon -- kion signifas?

von Fuzzy, 24. Juli 2015

Beiträge: 62

Sprache: Esperanto

Fuzzy (Profil anzeigen) 24. Juli 2015 19:41:14

La rusia televido nun rakontas pri la vizito de aro de francaj politikistoj en rusian Krimeon.
Mi vidas kiel la francoj promenas en Krimeo, renkontiĝas kun lokanoj. La lokuloj diras al la francoj ke ili tre feliĉas iĝi rusianoj. Kaj la francoj kontente kapjesas kaj respondas ke Krimeo ĉiam estis rusia, kaj la krimeanoj faris ĝuste apartiĝinte de Ukrainio. Unu el la francaj deputitoj eĉ surmetis ĉemizon kun aprobaj vortoj rilate Putin'on kaj insultaj rilate Obama'n.

Kion tio signifas?

La rusia propagando diras ke tio estas ĉar la sankcioj kontraŭ Rusio tre lacigis la popolojn de Eŭropo, kaj eŭropaj politikistoj jam pretas ekribeli kontraŭ siaj usonaj mastroj kaj reamikiĝi kun Rusio.

Sed kio okazadas envere? Kion vi opinias?
Ĉu eble la francaj vizitantoj estas nur al neniu konataj skandalemuloj, kiuj penegas eĉ iom populariĝi ĉiurimede?
Ja ankaŭ en rusia parlamento estas kelkaj uloj, kiuj forveturinte en Usonon kritikas kaj riproĉas de tie Putin'on je ĉiuj pekoj. Tio signifas nur ke Usono deziras ke Putin foriru.

erinja (Profil anzeigen) 24. Juli 2015 20:15:04

Tio signifas nenion, temas pri privata vizito, kiun kontraŭas la franca registaro. Temas pri libera lando, do francaj parlamentanoj rajtas fari ion eĉ kontraŭ la volo de sia registaro.

Altebrilas (Profil anzeigen) 24. Juli 2015 21:48:53

Jen la traduko de la respondo de iu el tiuj deputitoj, laŭ la gazeto "Le Monde"

"Mi estas parlamentano, mi estas libera kaj mi obeas al mia konscienco," respondis Thierry Mariani post sia renkontiĝo ĵaŭde matene en Moskvo kun la prezidento de la Dumao, Sergej Naryshkin. "Mi ne komprenas kion iuj timas pri tiu vizito, ĉar por ekhavi opinion, oni devas iri surloken." Sergej Naryshkin, li, bonvenigas " aŭdacan decidon ". Tiu proksimulo de Vladimir Putin, eks-estro de la prezidenta administracio, vipis al Laurent Fabius [Franca ministro pri eksteraj aferoj, ndt]: "Mi taksis [la intervenon de Laurent Fabius] miriga. En tia situacio, hejme en Rusio, mi eĉ ne povas imagi ke Sergej Lavrov aŭ liaj ministrejaj kolegoj povus uzi sian influon sur la deputitoj de la Ŝtata Dumao."

La tuta artikolo estas trovebla tie:
http://www.lemonde.fr/international/article/2015/0...
Kaj vi povas uzi guglotradukilon, la rezulto estas sufiĉe komprenebla.

Cetere, iuj "realismaj" francaj politikistoj opinias, ke oni devas havi rilatojn kun ĉiuj landoj, ia-ajn estu ilia politiko, ĉar "oni ne intertraktas pacon kun siaj amikoj".

Lakiro (Profil anzeigen) 25. Juli 2015 09:02:46

erinja:Tio signifas nenion
Digna respondo de la patrioto! Ĉiu usonano devas sekvi strategion de Obama. ridulo.gif

Reale respondo estas alia. Francaj parlamentanoj vizitis Krimeon por konvinkiĝi en granda okcidenta trompo kaj nekovrita propagando rilate al la duoninsulo.
La plej mensoga informo en Francio estis fabrikita pri franca tombejo de tempo de krimea milito, sur kiu rusoj konstruas novajn domojn. Al ĉiuj homoj okcidentaj amaskomunikiloj trudas informon pri rusia vandaleco kaj sovaĝeco.
Tamen francoj vizitis Sebastopolon kaj ekvidis prizorgitan francan nekropolon.

externalImage.png

Plie ili volis ekvidi suferantan krimean loĝantaron kaj malplenajn stratojn de la urboj. Anstataŭ tio ili renkontis ridantan, kontentan popolon kaj amasojn da turistoj.
Krom tio nenie ili vidis soldatojn aŭ militan teknikon.
Kaj ĉefa konkludo estis jena - krimeanoj ne volas reveni al Ukrainio.
Kaj erinja pravas, francaj parlamentanoj estas liberaj homoj kaj rakontos en sia demokrata, libera lando la veron.

externalImage.png

Fuzzy (Profil anzeigen) 25. Juli 2015 09:41:43

erinja:Tio signifas nenion, temas pri privata vizito, kiun kontraŭas la franca registaro. Temas pri libera lando, do francaj parlamentanoj rajtas fari ion eĉ kontraŭ la volo de sia registaro.
Kompreneble la francaj parlamentanoj rajtas tion fari malgraŭ ke la franca subusona registaro kompreneble estas ege kontraŭ.

La demando estas, kial ili tion faras?
Ja se politikisto ion faras, tio signifas ke li certas ke tio pligrandigos lian popularecon en la elektontaro, ĉu ne? Do, ĉu la parlamentanoj opinias ke granda parto de la franca popolo salutus plibonigon de la rilatoj kun Rusio? Aŭ simple Putin koruptis ilin, kion vi opinias?

Fuzzy (Profil anzeigen) 25. Juli 2015 09:51:38

Altebrilas:
Cetere, iuj "realismaj" francaj politikistoj opinias, ke oni devas havi rilatojn kun ĉiuj landoj, ia-ajn estu ilia politiko, ĉar "oni ne intertraktas pacon kun siaj amikoj".
Do, vi opinias ke la deputitoj venis Krimeen nur kun esplora misio, por intertrakti pacon kun neamiko?
Sed kial ili voĉigas tre aprobajn kaj subtenajn vortojn rilate Rusion kaj la krimeanojn? Jen vidu:
[img] http://www.mk.ru/upload/entities/2015/07/24/articlesImages/image/8f/6c/06/ec/6652915_6844479.jpg[/img]

Ĉu eble Lakiro pravas kaj ili vere vidis kaj aŭdis tion, kio persvadis ilin ke Rusio pravas en la konflikto?

Fuzzy (Profil anzeigen) 26. Juli 2015 05:40:10

Mi spektis per Euronews novaĵojn pri protestoj de francaj kamparanoj, kaj la ĵurnalisto diris ke unu el la kialoj de la protesto estas la rusia embargo. Ŝajnas ke la francaj politikistoj jam pretas perfidi EUn kaj Usonon por trankviligi la kamparanojn, kaj nome tio estas la kialo de la vizito.

Ĉu vere Francio estas "la plej malforta ĉenero" de la Okcidento kaj per ĝi la tutaj sankcioj fiaskos senrezulte bedaŭrinde tre baldaŭ? Ĉu la Okcidento tiom malfortas?

vejktoro (Profil anzeigen) 26. Juli 2015 07:23:56

Lakiro: Ĉiu usonano devas sekvi strategion de Obama. ridulo.gif
Ofte, ni ne samopinias, sed mi ne kredas ke vi estas stulta.. vere, vi plej bone scias.
Do.
Kial vi skribas tian folan deklaron?

Fuzzy: la franca subusona registaro
Francujo ne estas Usono.
Usonanoj ne devas sekvi blinde la kredojn de la estro, kaj Usono tute ne estas la 'estro' de Francujo. La France registaro povas agi laŭ ĝia prerogativo.

Lakiro (Profil anzeigen) 26. Juli 2015 07:56:31

vejktoro:
Lakiro: Ĉiu usonano devas sekvi strategion de Obama. ridulo.gif
Ofte, ni ne samopinias, sed mi ne kredas ke vi estas stulta.. vere, vi plej bone scias.
Do.
Kial vi skribas tian folan deklaron?
Por kompreni min, necesas ŝalti la cerbon. Krom tio mi devas konfirmi supozon de Fuzzy pri subusona franca registaro. Efektive franca prezidento sen permeso de usona mastro ne povas eĉ terni. Kaj tio ĉi estas vero. Kial? Estu pli atenta en la novaĵoj.
Verŝajne vin ŝokas mia konduto, sed kutimiĝu. Mi tute ne povas reprezenti min "intelegenciano" rilate al mensogantoj, pseŭdodemokratoj, politikakcipitroj, kiuj ne povas krei ordon en siaj landoj kaj en la mondo. Nun mi spektas nur ĥaoson post okcidenta demokratio. Do bonvolu aŭskulti min, kiel mi aŭskultas deliraĵon de multaj "saĝuloj".
Kiom longe Okcidento verkos fabelojn pri Krimeo, tiom longe mi ovros okulojn de la blinduloj. Ni devas vidi tion, kio estas videbla, sed ne imagi post skribaĵoj en okcidentaj mensogaj amaskomunikiloj.

hilex (Profil anzeigen) 26. Juli 2015 09:38:30

Lakiro:

Brave, Lakiro! Tio estas bonega riposto kontraŭ ĉiuj okcidentaj mensoguloj kaj hipokrituloj.

Zurück nach oben