Finvenku la iksa sistemo!
від Maldormemo, 1 лютого 2008 р.
Повідомлення: 25
Мова: Esperanto
AlfRoland (Переглянути профіль) 7 березня 2008 р. 19:59:40
diogotŭ:Mi trovis kaj finfine sukcesis instali programon KMFL en mia Fedora 8. Ĝi certe ankaŭ aplikeblas en Ubuntu. Per ĝi mi uzas mian normalan svedan klavaron, sed redefinas x, q, y, å, ä och ö al esperantaj signoj. Por mi tiu estas ideala solvo. La verkisto de KMFL helpis min instali al Fedora.Maldormemo:sed kion mi ankoraŭ ne trovis estas manieron uzi svedan (por mi kutiman) klavaron kaj havigi ĉapelitojn per iksa (ek!-a) skribmaniero. Ĉu eblas laŭ vi?Tion ne eblas, sed vi povas aldoni multajn klavarajn aranĝojn. Kiom ajn vi volas. Poste vi aldonas al supra panelo la aplikajon "Klavaraj Aranĝoj" (Dekstra musa butono sur panelo-Aldoni al panelo). Uzante tiun aplikaĵon vi povas ŝanĝi aranĝon klavaran rapide premante "dekstra alt" kaj "maldekstra alt" samtempe.
kiel?
Aferoj je Linukso ne funkcias simile al Vindozo. Tio ne estas malbona, estas nur malsama.
tsalomon (Переглянути профіль) 16 березня 2008 р. 11:30:33
Vidu:
http://www.angelfire.com/ny2/ts/neikso.html
rosto (Переглянути профіль) 23 березня 2008 р. 14:50:16
El Dante Aligeri: "Lasu esperon..."
Neniam Esperanto solvos tion problemon. Finfine eble ĉiuj kutimiĝos al x-sistemo de Esperanto, eĉ ne-esperantistoj. Ja ni kutimiĝis vidi ĉie Ĉinajn hieroglifojn?
Taciturn_ (Переглянути профіль) 23 березня 2008 р. 15:47:24
AlfRoland (Переглянути профіль) 23 березня 2008 р. 18:56:16
Taciturn_:Laŭ mi la x-problemo estas tro eta por priparoli serioze.Mi tre rapide alkutimiĝis legi kaj uzi ĝin.Eble eta problemo, sed ĉu vi volus legi plenan libron presita per X-metodo? Persone mi tuj rezignus.Se Vindozo-versio estas malnova mi pensas ke eble Linukso funkcios kaj ĝi kaj multaj programoj por ĝi estas senpaga.
Kial uzi provisorajn solvojn kiam ekzistas bonaj eblecoj skribi korekte?