去目錄頁

Finvenku la iksa sistemo!

Maldormemo, 2008年2月1日

讯息: 24

语言: Esperanto

tsalomon (显示个人资料) 2008年3月16日上午11:30:33

Jes, sed bonvolu iomete kelkfoje meti vin en la lokon de iu, kiu ne konas Esperanton kaj hazarde vidas tekston skribita per la x-metodo (Ekzemple: en retejo, en ekzemplaj frazoj de papergazeto, en Dua Vivo, en la blogo de S-ro Orban ktp...)

Vidu:
http://www.angelfire.com/ny2/ts/neikso.html

rosto (显示个人资料) 2008年3月23日下午2:50:16

Rusa proverbo: "Nur tombo povas rebonigi ĝibulon".

El Dante Aligeri: "Lasu esperon..."

Neniam Esperanto solvos tion problemon. Finfine eble ĉiuj kutimiĝos al x-sistemo de Esperanto, eĉ ne-esperantistoj. Ja ni kutimiĝis vidi ĉie Ĉinajn hieroglifojn?

Taciturn_ (显示个人资料) 2008年3月23日下午3:47:24

Laŭ mi la x-problemo estas tro eta por priparoli serioze.Mi tre rapide alkutimiĝis legi kaj uzi ĝin.

AlfRoland (显示个人资料) 2008年3月23日下午6:56:16

Taciturn_:Laŭ mi la x-problemo estas tro eta por priparoli serioze.Mi tre rapide alkutimiĝis legi kaj uzi ĝin.
Eble eta problemo, sed ĉu vi volus legi plenan libron presita per X-metodo? Persone mi tuj rezignus.Se Vindozo-versio estas malnova mi pensas ke eble Linukso funkcios kaj ĝi kaj multaj programoj por ĝi estas senpaga.

Kial uzi provisorajn solvojn kiam ekzistas bonaj eblecoj skribi korekte?

回到上端