본문으로

La uzo de "-us"

글쓴이: ab7, 2015년 7월 29일

글: 13

언어: Esperanto

Simon_Gauvain (프로필 보기) 2015년 8월 1일 오후 2:34:40

HaleBopp:En PIV, aŭ Revo, oni trovas frazojn kiel 'li aspektas pale', sed tiaj frazoj ŝajnas strangaj al mi (sed ne strange okulumo.gif ), kaj mi emas pensi, 'Kia li aspektas pale?'.
PIV difinas "aspekti" jene: Prezentiĝi al la vido kun ia(j) ekstera(j) eco(j).
Konsekvence, "aspekti pale" signifas "prezentiĝi al la vido kun paleco" kaj metas nenian problemon...

Mi pensas ke oni ne uzu tiujn du verbojn "aspekti" kaj "ŝajni" kvazaŭ ili funkcius same. "ŝajni" priskribas, ofte pere de predikativo, kion perceptas aŭ opinias iu rolanto rilate al la subjekto, kaj siaflanke "aspekti" bezonas adverbon por diri kiel (tio estas, en kia maniero) montriĝas la subjekto.

raffadalbo (프로필 보기) 2015년 8월 6일 오전 7:02:59

michaleo:Simila diferenco:

Mi sentas min bona = Mi sentas, ke mi estas bona
Mi sentas min bone = Mi fartas bone
+1

Mi pensas ke la plej simpla regulo estas: provu anstataŭi "aspekti" per "esti".

Ĉu la lampo aspektas malnova? Jes, ĉar oni dirus ankaŭ: la lampo estas malnova. La adjektivo (a-vorto) rilatas al o-vorto (la lampo aspektas kvazaŭ ĝi estas malnova --> la lampo aspektas malnova).

Ĉu la lampo aspektas bona? Ne, ĉar la lampo ne "estas bona" (tio ne gravas); bona estas ĝia lokado en la ĉambro, do bona estas ĝia aspekto. La adverbo (e-vorto) rilatas al verbo (la lampo havas bonan aspekton --> la lampo aspektas bone).

ab7 (프로필 보기) 2015년 8월 19일 오전 12:37:04

Multajn dankojn al ĉiuj. La informo kaj konsilo helpis min.

다시 위로