Pri reta PIV
viết bởi malplenegen, Ngày 31 tháng 7 năm 2015
Tin nhắn: 7
Nội dung: Esperanto
malplenegen (Xem thông tin cá nhân) 10:03:19 Ngày 31 tháng 7 năm 2015
Mi volas demandi pri la sama afero kiel la blogisto Batisteo ĉe https://batisteo.wordpress.com/2015/04/14/ne-nur-c... Unue, miaopinie estas bonege ke PIV estas legebla rete, sed kial oni devas registriĝi por tio? Tio estas tre malpraktika. Due, ĉu la projekto ankoraŭ funkcias aŭ ne? Mi nur miras.
Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 13:58:50 Ngày 31 tháng 7 năm 2015
Vi ne devas aparte registriĝi, se vi jam havas konton ĉe iu alia E@I-paĝaro, ekz. ĉe lernu!.
nornen (Xem thông tin cá nhân) 15:16:10 Ngày 31 tháng 7 năm 2015
Sub kiu licenco ili estas eldonitaj?
Mi ne povis trovi ĉi tiun detalon en la retejo.
La elŝutebla eldono de la NPIV 2002 tekstas "Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj (c) SAT 2002". Kion signifas tio? Kaj kiel aplikas tio al la reta versio?
Bernadox (Xem thông tin cá nhân) 17:34:11 Ngày 09 tháng 8 năm 2015
nornen:Kiu estas la posedanto de la informaĵoj de tiu retejo?Laŭ mia scio la rajtoj je ePIV 2010 = PIV 2005 estas ĉe SAT, same kiel la rajtoj por PIV 2002.
Sub kiu licenco ili estas eldonitaj?
Mi ne povis trovi ĉi tiun detalon en la retejo.
La elŝutebla eldono de la NPIV 2002 tekstas "Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj (c) SAT 2002". Kion signifas tio? Kaj kiel aplikas tio al la reta versio?
erinja (Xem thông tin cá nhân) 15:49:05 Ngày 10 tháng 8 năm 2015
nornen (Xem thông tin cá nhân) 06:34:43 Ngày 11 tháng 8 năm 2015
erinja:La plenaj rajtoj de PIV, papera kaj reta, restas ĉe SAT. Oni kreis la retan version kunlabore kun SAT, kaj estis SAT kiu petis ke oni devigu registriĝon. Miakomprene, ĉe SAT oni timis ke sen registriĝo, iu povus veni kaj simple forkopii la enhavon por aliloka uzo.Tio eblas ankaŭ kun registriĝo... Ankaŭ la cent-vorta taga limo ne povas eviti tion.
erinja (Xem thông tin cá nhân) 03:37:51 Ngày 12 tháng 8 năm 2015