去目錄頁

Pri reta PIV

malplenegen, 2015年7月31日

讯息: 7

语言: Esperanto

malplenegen (显示个人资料) 2015年7月31日上午10:03:19

Saluton,

Mi volas demandi pri la sama afero kiel la blogisto Batisteo ĉe https://batisteo.wordpress.com/2015/04/14/ne-nur-c... Unue, miaopinie estas bonege ke PIV estas legebla rete, sed kial oni devas registriĝi por tio? Tio estas tre malpraktika. Due, ĉu la projekto ankoraŭ funkcias aŭ ne? Mi nur miras.

Tempodivalse (显示个人资料) 2015年7月31日下午1:58:50

Oni povas ensaluti ĉe Vortaro.net per la datumeroj de Lernu-konto.
Vi ne devas aparte registriĝi, se vi jam havas konton ĉe iu alia E@I-paĝaro, ekz. ĉe lernu!.

nornen (显示个人资料) 2015年7月31日下午3:16:10

Kiu estas la posedanto de la informaĵoj de tiu retejo?
Sub kiu licenco ili estas eldonitaj?

Mi ne povis trovi ĉi tiun detalon en la retejo.

La elŝutebla eldono de la NPIV 2002 tekstas "Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj (c) SAT 2002". Kion signifas tio? Kaj kiel aplikas tio al la reta versio?

Bernadox (显示个人资料) 2015年8月9日下午5:34:11

nornen:Kiu estas la posedanto de la informaĵoj de tiu retejo?
Sub kiu licenco ili estas eldonitaj?

Mi ne povis trovi ĉi tiun detalon en la retejo.

La elŝutebla eldono de la NPIV 2002 tekstas "Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj (c) SAT 2002". Kion signifas tio? Kaj kiel aplikas tio al la reta versio?
Laŭ mia scio la rajtoj je ePIV 2010 = PIV 2005 estas ĉe SAT, same kiel la rajtoj por PIV 2002.

erinja (显示个人资料) 2015年8月10日下午3:49:05

La plenaj rajtoj de PIV, papera kaj reta, restas ĉe SAT. Oni kreis la retan version kunlabore kun SAT, kaj estis SAT kiu petis ke oni devigu registriĝon. Miakomprene, ĉe SAT oni timis ke sen registriĝo, iu povus veni kaj simple forkopii la enhavon por aliloka uzo.

nornen (显示个人资料) 2015年8月11日上午6:34:43

erinja:La plenaj rajtoj de PIV, papera kaj reta, restas ĉe SAT. Oni kreis la retan version kunlabore kun SAT, kaj estis SAT kiu petis ke oni devigu registriĝon. Miakomprene, ĉe SAT oni timis ke sen registriĝo, iu povus veni kaj simple forkopii la enhavon por aliloka uzo.
Tio eblas ankaŭ kun registriĝo... Ankaŭ la cent-vorta taga limo ne povas eviti tion.

erinja (显示个人资料) 2015年8月12日上午3:37:51

nornen, kompreneble tio nur malfaciligas la aferon, ne tute evitas. Sed vi tion diru al SAT, kiu volis havi tiajn regulojn, kaj kompreneble oni devis respekti la posedanton de la rajtoj al la verko.

回到上端