Contribuții/Mesaje: 6
Limbă: Esperanto
nornen (Arată profil) 31 iulie 2015, 19:18:27
Zamenhof:Jes, vin mi amas la plej multe!Kion signifas la artikolo "la" ĉi tie?
Kio estas la malsameco inter "ami iun la plej multe" kaj "ami iun plej multe"?
Tempodivalse (Arată profil) 31 iulie 2015, 19:43:12
nornen:Jen plia neklareco kun tiu damna artikolo!Zamenhof:Jes, vin mi amas la plej multe!Kion signifas la artikolo "la" ĉi tie?
Kio estas la malsameco inter "ami iun la plej multe" kaj "ami iun plej multe"?
Jen mia unua reago: "la plej multe" ĉi-fraze sugestas ke la amato estas amata pli ol ĉiuj aliuloj, dum "plej multe" sen "la" indikas la manieron de amado: la amanto amas tre intensive (kiel en la angla "I love him most highly" ).
Aŭ eble ne estas serioza diferenco.
Urho (Arată profil) 31 iulie 2015, 20:31:00
Urho:En la lernolibro ”Via dua lingvo – esperanton keskustelukurssi" de Veli Kolari estas uzataj gramatikaj nomoj:Ĉu ĉi tie same?_ _ _ _ _ _ _ _
- superlativo: la plej bela lago || komparado
- absoluta superlativo: plej bela lago (= tre bela lago) || ne komparado
Ligilo al PMEG: 9.1.5. La – specialaj uzoj (per Unikodo)
Kirilo81 (Arată profil) 31 iulie 2015, 20:32:33
Bernadox (Arată profil) 9 august 2015, 16:51:09
Kirilo81:La artikolo antaŭ superlativo estas arkaikaĵo, verŝajne laŭ la latinidaj lingvoj, kaj ne havas ajnan signifon.Vi pravas Kirilo. La formo troveblas plurfoje en la traduko de "La Virineto de la Maro", E-isto 1889, 20-23, 1890, 38-39, 45-48, 50-51, 58-59; libroeldono Paris: Hachette 1907; FK 1903, 33-57.
Arkaismo el la tria jaro de Esperanto, do. Postaj trafoj ĝis 1906 ("Dogmoj de Hilelismo" ): "Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke ...". Neniu trafo en la Fundamento.
Z donis kvin Lingvajn Respondojn pri la artikolo (vd. en BK I, p. 125-126), kiuj tamen ne rekte tuŝas la temon "la + adverba superlativo". En 1906 li rekomendis:
"... Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga;
sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi
scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj
okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi
estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin
malpermesas. Se vi ekzemple diros “venis tago, kiun mi tiel longe atendis”, via
frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie ĉi diri “la
tago” sed se vi diros “hodiaŭ estas la dimanĉo” anstataŭ “hodiaŭ estas dimanĉo”,
tiam vi faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona
Esperantisto.“ [Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro]"
Kaj tiel la moderna uzo estas: Malsame kiel en latinidaj lingvoj, oni ne uzu "la" antaŭ adverba superlativo (mi amas vin plej multe).
robbkvasnak (Arată profil) 9 august 2015, 19:05:13