K vsebini

La artikolo antaŭ adverboj

od nornen, 31. julij 2015

Sporočila: 6

Jezik: Esperanto

nornen (Prikaži profil) 31. julij 2015 19:18:27

Zamenhof:Jes, vin mi amas la plej multe!
Kion signifas la artikolo "la" ĉi tie?

Kio estas la malsameco inter "ami iun la plej multe" kaj "ami iun plej multe"?

Tempodivalse (Prikaži profil) 31. julij 2015 19:43:12

nornen:
Zamenhof:Jes, vin mi amas la plej multe!
Kion signifas la artikolo "la" ĉi tie?

Kio estas la malsameco inter "ami iun la plej multe" kaj "ami iun plej multe"?
Jen plia neklareco kun tiu damna artikolo! ridulo.gif

Jen mia unua reago: "la plej multe" ĉi-fraze sugestas ke la amato estas amata pli ol ĉiuj aliuloj, dum "plej multe" sen "la" indikas la manieron de amado: la amanto amas tre intensive (kiel en la angla "I love him most highly" ).

Aŭ eble ne estas serioza diferenco.

Urho (Prikaži profil) 31. julij 2015 20:31:00

Mi skribis antaŭe en ĉi tiu fadeno jene

Urho:En la lernolibro ”Via dua lingvo – esperanton keskustelukurssi" de Veli Kolari estas uzataj gramatikaj nomoj:
  • superlativo: la plej bela lago || komparado
  • absoluta superlativo: plej bela lago (= tre bela lago) || ne komparado
_ _ _ _ _ _ _ _
Ligilo al PMEG: 9.1.5. La – specialaj uzoj (per Unikodo)
Ĉu ĉi tie same?

Kirilo81 (Prikaži profil) 31. julij 2015 20:32:33

La artikolo antaŭ superlativo estas arkaikaĵo, verŝajne laŭ la latinidaj lingvoj, kaj ne havas ajnan signifon.

Bernadox (Prikaži profil) 09. avgust 2015 16:51:09

Kirilo81:La artikolo antaŭ superlativo estas arkaikaĵo, verŝajne laŭ la latinidaj lingvoj, kaj ne havas ajnan signifon.
Vi pravas Kirilo. La formo troveblas plurfoje en la traduko de "La Virineto de la Maro", E-isto 1889, 20-23, 1890, 38-39, 45-48, 50-51, 58-59; libroeldono Paris: Hachette 1907; FK 1903, 33-57.

Arkaismo el la tria jaro de Esperanto, do. Postaj trafoj ĝis 1906 ("Dogmoj de Hilelismo" ): "Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke ...". Neniu trafo en la Fundamento.

Z donis kvin Lingvajn Respondojn pri la artikolo (vd. en BK I, p. 125-126), kiuj tamen ne rekte tuŝas la temon "la + adverba superlativo". En 1906 li rekomendis:

"... Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga;
sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi
scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj
okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi
estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin
malpermesas. Se vi ekzemple diros “venis tago, kiun mi tiel longe atendis”, via
frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie ĉi diri “la
tago” sed se vi diros “hodiaŭ estas la dimanĉo” anstataŭ “hodiaŭ estas dimanĉo”,
tiam vi faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona
Esperantisto.“ [Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro]"

Kaj tiel la moderna uzo estas: Malsame kiel en latinidaj lingvoj, oni ne uzu "la" antaŭ adverba superlativo (mi amas vin plej multe).

robbkvasnak (Prikaži profil) 09. avgust 2015 19:05:13

Mi tute konsentas kun la ideo ke temas pri latinidismo kaj plej verŝajne dum Esperanto disvastiĝos ni legos ĝin denove ĉe verkistoj el latinidaj lingvoj. Eble nur temas pri iom da etna koloro en Esperanto kiel kiam anglalingvano skribas "Naturo estas bela" kaj germanlingvano: "La naturo estas bela". Mi kredas ke Esperanto donas al ni liberon (aŭ la liberon, hehe) mankantan en etnaj lingvoj. Por mi estas alia avantaĝo de nia bela lingvo. Ni ne lasas nin enĉenigi kiel oni devas fari uzante etnan lingvon.

Nazaj na začetek