본문으로

Amuzaj idiotismoj en aliaj lingvoj

글쓴이: Terpomo11, 2015년 8월 2일

글: 27

언어: Esperanto

Aksolotlo (프로필 보기) 2015년 9월 26일 오후 9:50:14

Aksolotlo:
Vestitor:
Vinisus:En la portugala de Brazilo, kiam oni ne scias kion fari, iu diras: "Li estas en la arbaro sen hundo."
Tiu frazo estas ankaŭ en la Angla; ĉefe Angla el nordo de Anglio!
Mi loĝas en la nordo de Anglio jam 18 jaroj, sed mi neniam aŭdis ĉi tion.
Mi klarigu: mi loĝas en Anglio dum 58 jaroj, kaj neniam audis iun diri tion -- nek en norda nek suda Anglio.

Aksolotlo (프로필 보기) 2015년 9월 28일 오후 9:24:49

En la jida, kiam iu parolegas aŭ babilemas, oni diras "klapn a ĉajnik" -- frapi teujon.

Naellys (프로필 보기) 2016년 5월 5일 오후 3:52:38

En la franca, kiam iu ni diras unu demandon/enigmon, kaj ni ne scias, ni diras "Je donne ma langue au chat.", "Mi donas mian langon al kato".
Kial? Mi ne scias !

Naellys (프로필 보기) 2016년 5월 5일 오후 3:53:35

iu nin diras.

nornen (프로필 보기) 2016년 5월 5일 오후 4:08:02

Iu al ni diras...

thyrolf (프로필 보기) 2016년 5월 5일 오후 4:10:24

Vinisus:En la portugala de Brazilo, kiam oni ne scias kion fari, iu diras: "Li estas en la arbaro sen hundo."
Germane: "stari kiel eksvirbovo antaŭ garbeja pordego" aŭ "stari kiel eksvirbovo antaŭ monto"

(wie der Ochs' vorm Scheunentor stehen / wie der Ochs' vorm Berg stehen)

( ĉu ne sufiĉus "eksbovo" aŭ "bovkastrulo" ? )

Rajta (프로필 보기) 2016년 5월 6일 오후 2:37:36

En la japana, idiomaĵo estas, ke (Ies) anuso estas mallarĝa.
Tiu signifo estas avara (ne-materie), sen-larĝanima, etanima, aŭ malkuraĝa, resume ne vireca.

Ekzemplo:“Li estas viro, kies anuso estas mallarĝa.”

다시 위로