Skip to the content

Amuzaj idiotismoj en aliaj lingvoj

by Terpomo11, August 2, 2015

Messages: 27

Language: Esperanto

Terpomo11 (User's profile) August 2, 2015, 4:26:03 PM

En la angla (mia denaska lingvo) oni diras ke io estas 'por la birdoj' por diri ke ĝi estas senutila, sentaŭga, ktp. Ankaŭ oni diras ke 'pluvas katoj kaj hundoj' se pluvegas. Kiaj idiotismoj tiaj estas en via denaska lingvo?

Vinisus (User's profile) August 2, 2015, 6:22:46 PM

En la portugala de Brazilo, kiam oni ne scias kion fari, iu diras: "Li estas en la arbaro sen hundo."

nornen (User's profile) August 2, 2015, 7:37:33 PM

Interesa kaj meze danĝera idiotismo en la amerikana Hispana estas la frazo tu madre. Tiu ĉi senkulpa frazo signifas simple via patrino, tamen ĝi estas grava ofendo. Ĝi estas grava ofendo sen aldoni al ĝi io ajn, la nura frazo mem ja ofendas. Tial oni neniam diras tu madre, kiam oni parolas pri la patrino de la alparolanto, sed ĉiam tu mamá (via panjo) por ne ofendi.

Alia detalo estas, ke la vorto mañana, kiu propre signifas morgaŭ, ne rilatas al la venonta tago, tamen ĝi rilatas al iu ajn estonta temppunkto. Do, se vi aŭdas la frazon "Te voy a pagar mañana.", ne atendu, ke vi ricevos la monon fakte morgaŭ.

Vestitor (User's profile) August 3, 2015, 4:09:50 PM

Vinisus:En la portugala de Brazilo, kiam oni ne scias kion fari, iu diras: "Li estas en la arbaro sen hundo."
Tiu frazo estas ankaŭ en la Angla; ĉefe Angla el nordo de Anglio!

Vinisus (User's profile) August 3, 2015, 4:35:19 PM

En la portugala de Brazilo, "Ne valoras la penon plori pri la disverŝita lakto."

Breto (User's profile) August 3, 2015, 4:57:06 PM

Vinisus:En la portugala de Brazilo, "Ne valoras la penon plori pri la disverŝita lakto."
La angla havas la tre similan Don't cry over spilt milk "Ne ploru pri disverŝita lakto".

Bruso (User's profile) August 3, 2015, 7:30:29 PM

En afrikansa: "Dis 'n feit soos 'n koei"

(Tio ĉi estas fakto kiel bovino.)

Mi aŭdis tion ĉi esprimon en kanto. Ĝi signifa, ke io estas nekontestebla.

troyshadow (User's profile) August 3, 2015, 7:47:03 PM

en la rusa oni diras "ekhaku sub vian nozon"(zarubi sebe na nosu),tio signifas "ekmemoru"...
kaj ankaŭ ekzistas la frazo tradukata "cia patrino"- "tvoju matj",sed iame oni ĝin diras komplete " job tvoju matj",kiu signifas "mi fakis cian patrinon",kion,konpreneble,oni povas esprimi kiel tre ofenda...

Vestitor (User's profile) August 3, 2015, 8:07:25 PM

En la Nederlanda lingvo ili diras: 'Freneza kiel pordo(n?)'. Mi ne komprenas kial ili pensas ke pordoj estas frenezaj!

DuckFiasco (User's profile) August 8, 2015, 5:32:10 PM

Mia edzo ĉiam ŝatis "flugi en la vizaĝo de io" (anglalingva) por signifi "esti tute kontraŭe de, tute ne konformi". Aliaj kiuj venas al mi:
elkokiniĝi - tute perdi sian kuraĝon antaŭ ol fari ion
sofa terpomo - mallaborema persono kiu longe sidas kaj nenion faras
fari nederlande - kiam ĉiu pagas propran parton de kalkulo, ekzemple en restoracio
bela kaldrono da fiŝoj - malfacila kaj peniga situacio

Kelkaj en la franca, kiujn mi ŝatas:
kuri sur la fazeolo de iu - kolerigi, ĝeni iun
fali en la pomojn - senkonsciiĝi
konstrui kastelojn en Hispanio - fantazii, revadi
meti kuniklon al iu - fari rendevuon sed ne veni
havi la blaton - esti malfeliĉa
la malgranda morto - orgasmo
kaprigi iun - ĉagreni, ĝeni iun

Back to the top