ข้อความ 27
ภาษา: Esperanto
Terpomo11 (แสดงโปรไฟล์) 2 สิงหาคม 2015, 16:26:03
Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 2 สิงหาคม 2015, 18:22:46
nornen (แสดงโปรไฟล์) 2 สิงหาคม 2015, 19:37:33
Alia detalo estas, ke la vorto mañana, kiu propre signifas morgaŭ, ne rilatas al la venonta tago, tamen ĝi rilatas al iu ajn estonta temppunkto. Do, se vi aŭdas la frazon "Te voy a pagar mañana.", ne atendu, ke vi ricevos la monon fakte morgaŭ.
Vestitor (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2015, 16:09:50
Vinisus:En la portugala de Brazilo, kiam oni ne scias kion fari, iu diras: "Li estas en la arbaro sen hundo."Tiu frazo estas ankaŭ en la Angla; ĉefe Angla el nordo de Anglio!
Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2015, 16:35:19
Breto (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2015, 16:57:06
Vinisus:En la portugala de Brazilo, "Ne valoras la penon plori pri la disverŝita lakto."La angla havas la tre similan Don't cry over spilt milk "Ne ploru pri disverŝita lakto".
Bruso (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2015, 19:30:29
(Tio ĉi estas fakto kiel bovino.)
Mi aŭdis tion ĉi esprimon en kanto. Ĝi signifa, ke io estas nekontestebla.
troyshadow (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2015, 19:47:03
kaj ankaŭ ekzistas la frazo tradukata "cia patrino"- "tvoju matj",sed iame oni ĝin diras komplete " job tvoju matj",kiu signifas "mi fakis cian patrinon",kion,konpreneble,oni povas esprimi kiel tre ofenda...
Vestitor (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2015, 20:07:25
DuckFiasco (แสดงโปรไฟล์) 8 สิงหาคม 2015, 17:32:10
elkokiniĝi - tute perdi sian kuraĝon antaŭ ol fari ion
sofa terpomo - mallaborema persono kiu longe sidas kaj nenion faras
fari nederlande - kiam ĉiu pagas propran parton de kalkulo, ekzemple en restoracio
bela kaldrono da fiŝoj - malfacila kaj peniga situacio
Kelkaj en la franca, kiujn mi ŝatas:
kuri sur la fazeolo de iu - kolerigi, ĝeni iun
fali en la pomojn - senkonsciiĝi
konstrui kastelojn en Hispanio - fantazii, revadi
meti kuniklon al iu - fari rendevuon sed ne veni
havi la blaton - esti malfeliĉa
la malgranda morto - orgasmo
kaprigi iun - ĉagreni, ĝeni iun