Al la enhavo

Kiam vi komencis lerni Esperanton?

de Alkanadi, 2015-aŭgusto-03

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-03 07:15:00

Kiam vi komencis lerni Esperanton?

orthohawk (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 12:43:18

Alkanadi:Kiam vi komencis lerni Esperanton?
somere, 1975

hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 13:06:14

1980

sinjoro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 14:03:58

Antaŭ 11-12 jaroj, pli-malpli.

Rasolar (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 15:02:29

Mi pensas ke estis en 2011.

bryku (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-08 07:07:46

Mi ne komprenas la demandaron. Tio estas malbona Esperanto.

nornen (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-08 07:23:07

bryku:Mi ne komprenas la demandaron. Tio estas malbona Esperanto.
Kiam vi komenc'is lern'i Esperant'o'n? = Je kiu temp'o, alt'estim'at'a al'parol'at'o, vi ek'lern'is la internaci'a'n lingv'o'n?

Ne estas demandaro, tamen nur unu demando kun respondaro.
kiam = demandvorto celanta la tempon
vi = la alparolata persono aŭ la alparolataj personoj
komenc'is = perterito de la verbo komenc'i = eki = ekfari ion, kion oni ne faradis antaŭe.
lerni = lern'i = akiri konon, scion
Esperant'o'n = ununombra akuzativo de la internacia lingvo.

Kaj mi supozas, ke la demandinto forlasis la vorton "antaŭ" antaŭ ĉiuj repondoj, ĉar li pensis, ke tio estas memklariganta kaj ke la legontoj kapablos kompreni la celitan sencon.

Ĉu vi nun kompren'as la demand'o'n?

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-08 21:09:06

1982.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-09 00:03:05

Mi estas sesjara esperantisto, sed ĝis nun mi skribas kun eraroj. Oni diras, ke Esperanto estas facile lernebla, do mi alvenas al la jena konkludo: Kia speco de azeno mi estas?

grand_dan (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-09 01:04:28

Mi komencis lerni Esperanton antaŭ iom pli ol unu jaro.

Reen al la supro