Aller au contenu

Kiam vi komencis lerni Esperanton?

de Alkanadi, 3 août 2015

Messages : 15

Langue: Esperanto

Alkanadi (Voir le profil) 3 août 2015 07:15:00

Kiam vi komencis lerni Esperanton?

orthohawk (Voir le profil) 4 août 2015 12:43:18

Alkanadi:Kiam vi komencis lerni Esperanton?
somere, 1975

hilex (Voir le profil) 4 août 2015 13:06:14

1980

sinjoro (Voir le profil) 4 août 2015 14:03:58

Antaŭ 11-12 jaroj, pli-malpli.

Rasolar (Voir le profil) 4 août 2015 15:02:29

Mi pensas ke estis en 2011.

bryku (Voir le profil) 8 août 2015 07:07:46

Mi ne komprenas la demandaron. Tio estas malbona Esperanto.

nornen (Voir le profil) 8 août 2015 07:23:07

bryku:Mi ne komprenas la demandaron. Tio estas malbona Esperanto.
Kiam vi komenc'is lern'i Esperant'o'n? = Je kiu temp'o, alt'estim'at'a al'parol'at'o, vi ek'lern'is la internaci'a'n lingv'o'n?

Ne estas demandaro, tamen nur unu demando kun respondaro.
kiam = demandvorto celanta la tempon
vi = la alparolata persono aŭ la alparolataj personoj
komenc'is = perterito de la verbo komenc'i = eki = ekfari ion, kion oni ne faradis antaŭe.
lerni = lern'i = akiri konon, scion
Esperant'o'n = ununombra akuzativo de la internacia lingvo.

Kaj mi supozas, ke la demandinto forlasis la vorton "antaŭ" antaŭ ĉiuj repondoj, ĉar li pensis, ke tio estas memklariganta kaj ke la legontoj kapablos kompreni la celitan sencon.

Ĉu vi nun kompren'as la demand'o'n?

Lakiro (Voir le profil) 8 août 2015 21:09:06

1982.

Vinisus (Voir le profil) 9 août 2015 00:03:05

Mi estas sesjara esperantisto, sed ĝis nun mi skribas kun eraroj. Oni diras, ke Esperanto estas facile lernebla, do mi alvenas al la jena konkludo: Kia speco de azeno mi estas?

grand_dan (Voir le profil) 9 août 2015 01:04:28

Mi komencis lerni Esperanton antaŭ iom pli ol unu jaro.

Retour au début