Ke daftar isi

Kio estas via opinio?

dari orthohawk, 5 Agustus 2015

Pesan: 40

Bahasa: Esperanto

Alkanadi (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2015 14.40.59

La problemo kun skribas pri religio estas, ke oni akceptas la riskon, ke oni ofendus sincere religiajn homojn kaj tiam ili sekvas vin kun maĉetoj.

Dave Barry
[url= http://www.brainyquote.com/search_results.html#GId...]
http://www.brainyquote.com/search_results.html#GIdzPIsdD8Oqztsa.99[/url]

FractalBloom (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2015 15.50.15

Oni rajtas diri ion kion oni volas, ĉu afablaĵon aŭ ofendaĵon. Kvankam oni ne rajtas esti libera de la konsekvencoj de iuj ofendemaj vortoj. Se oni starigas usonan konfederacian flagon ekster sia domo aŭ sur aŭta postglaco, oni ne devas esti surprizita aŭ mem ofendita kiam aliulo onin denuncas pro esti rasisto. Jen la reguloj de la ludo. Se plaĉas al vi servi la kukon, estu preparanta ricevu alian.

squishy_mage (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2015 15.52.16

Mia opinio dependas kuntekston. Kelkaj homoj ne ŝatas ke aliaj homoj ne kredas je iliaj religioj. Por ili, mi insultas ilin per ne kredas je iliaj religioj. Iafoje, bezonas paroli pri efekto de religio pri socio. Ĝi engaĝas diskuton pri kaj la negativoj kaj la pozitivoj. Se oni insultas iun kiam oni parolas pri gravaj temoj, mi preferas la parola liberco. Se oni insultas aliajn homojn nur insulti, mi pensas ke eble insultisto bezonas pensi antaŭ paroli.

Red_Rat_Writer (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2015 16.04.44

*Komencanto*

Mi opinias, ke estas leĝa federale ofendi homojn sed oni ne povas ofendas aliojn en illiaj domoj (aŭ retapaĝo, aferejo, ktp). Ankaŭ, oni leĝe ofendas homojn en la strato, sed oni ne povas molesti illijn.

squishy_mage (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2015 16.22.32

Red_Rat_Writer:*Komencanto*

Mi opinias, ke estas leĝa federale ofendi homojn sed oni ne povas ofendas aliojn en illiaj domoj (aŭ retapaĝo, aferejo, ktp). Ankaŭ, oni leĝe ofendas homojn en la strato, sed oni ne povas molesti illijn.
Mi pensas ke en usono la leĝoj de ŝtatoj direktas la limojn de molestaĵo en ĉiu ŝtato pli ol leĝoj federala. Iofoje, iu ofendas iun sur la strato kaj siaj agoj estas molestaĵo. Eĉ se oni ne estas en la hejmo de alia homo, oni devas konsideri kion oni diras.

orthohawk (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2015 16.35.56

raffadalbo:

Ekzemple: se mi diras "Stultulo, mi malkonsentas kun vi!" mi aldonas nenecesan ofendan vorton ("stultulo" ); por diri mian opinion, sufiĉas la frazo: "Mi malkonsentas kun vi!". Do, mi ne rajtas diri "stultulo" sed mi rajtas aserti malkonsenton, eĉ kiam la interparolanto taksas nuran malkonsenton ofendo.
Sed, laŭ la OP, la libereco de uzi la vorton "stultulo" estas pli grava ol la "rajto" ne esti ofendita per la vorto.

En Usono, almenaŭ, nia konstitucio donas la rajton de "libera parolo" sed ne la rajton de "ne esti ofendita"

orthohawk (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2015 16.54.13

FractalBloom:Oni rajtas diri ion kion oni volas, ĉu afablaĵon aŭ ofendaĵon. Kvankam oni ne rajtas esti libera de la konsekvencoj de iuj ofendemaj vortoj.
Kia stako de sterko! Kial eĉ havi la libereco de parolo in tiu okazo?

FractalBloom: Se oni starigas usonan konfederacian flagon ekster sia domo aŭ sur aŭta postglaco, oni ne devas esti surprizita aŭ mem ofendita kiam aliulo onin denuncas pro esti rasisto.
Sed tio ne estas la sama! jes, ci povas nomi min "rasisto" en tiu situacio, sed tio kio ci NE rajtas/povas fari estas malebligi min paroli miajn opiniojn aŭ eĉ paroli entute. Tio estas la lineo kiu ne oni povas transiri.

dobri (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2015 18.28.02

orthohawk:
raffadalbo:

Ekzemple: se mi diras "Stultulo, mi malkonsentas kun vi!" mi aldonas nenecesan ofendan vorton ("stultulo" ); por diri mian opinion, sufiĉas la frazo: "Mi malkonsentas kun vi!". Do, mi ne rajtas diri "stultulo" sed mi rajtas aserti malkonsenton, eĉ kiam la interparolanto taksas nuran malkonsenton ofendo.
Sed, laŭ la OP, la libereco de uzi la vorton "stultulo" estas pli grava ol la "rajto" ne esti ofendita per la vorto.

En Usono, almenaŭ, nia konstitucio donas la rajton de "libera parolo" sed ne la rajton de "ne esti ofendita"
Se via konstitucio tiel libere konsideras diversajn ofendojn, tiam ĝi ne estas bona konstitucio. Mi forgesis, kiu precize diris:"Ne faru al via najbaro tion, kion vi ne ŝatas por vi mem." Tio validas ankaŭ por ofendo.
Alia okazo estas, kiam vi simple skribas vian opinion kaj iu alia sentas sin ofendita per ĉi opinio. Tamen tio estas lia problemo.

Tempodivalse (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2015 18.43.15

Mi notu, ke liberecon de parolo la leĝo ne konsideras absoluta, eĉ en pli liberalaj landoj kiel Usono. Ankoraŭ restas limoj ekz. ĉe kalumniado, parolo incitanta perforton (violenton), mortigadon, ktp.

Libereco de parolo povas esti la libereco fariĝi idioto, kio kaŭzas min ĝojetaĉi. Kiam mi vidas surstrate laŭtajn homojn portantajn afiŝojn kiel "Klimatŝanĝiĝo estas faŝisma komploto" aŭ "Dio malamegas la gejojn", mi tuj scias, kiaj ili vere estas. Ili kvazaŭ trumpetas al la tutmondo: "Mi estas stultulo! Vidu ĉiuj!"

Sed la alia flanko povas esti horora: kiam oni per vortoj incitas homojn aŭ homamasojn al malamego, perforto, buĉado.

Libereco de parolo estas kaj valora kaj, foje, tre leza. Ne ĉiam ĝi estas afero tute sankta.

Mustelvulpo (Tunjukkan profil) 5 Agustus 2015 19.47.10

orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Nuntempe, diru aŭ faru ion ajn, iu ofendiĝos.

Kembali ke atas