Kio estas via opinio?
av orthohawk, 5 augusti 2015
Meddelanden: 40
Språk: Esperanto
Alkanadi (Visa profilen) 5 augusti 2015 14:40:59
La problemo kun skribas pri religio estas, ke oni akceptas la riskon, ke oni ofendus sincere religiajn homojn kaj tiam ili sekvas vin kun maĉetoj.
Dave Barry
[url= http://www.brainyquote.com/search_results.html#GId...]
http://www.brainyquote.com/search_results.html#GIdzPIsdD8Oqztsa.99[/url]
FractalBloom (Visa profilen) 5 augusti 2015 15:50:15
squishy_mage (Visa profilen) 5 augusti 2015 15:52:16
Red_Rat_Writer (Visa profilen) 5 augusti 2015 16:04:44
Mi opinias, ke estas leĝa federale ofendi homojn sed oni ne povas ofendas aliojn en illiaj domoj (aŭ retapaĝo, aferejo, ktp). Ankaŭ, oni leĝe ofendas homojn en la strato, sed oni ne povas molesti illijn.
squishy_mage (Visa profilen) 5 augusti 2015 16:22:32
Red_Rat_Writer:*Komencanto*Mi pensas ke en usono la leĝoj de ŝtatoj direktas la limojn de molestaĵo en ĉiu ŝtato pli ol leĝoj federala. Iofoje, iu ofendas iun sur la strato kaj siaj agoj estas molestaĵo. Eĉ se oni ne estas en la hejmo de alia homo, oni devas konsideri kion oni diras.
Mi opinias, ke estas leĝa federale ofendi homojn sed oni ne povas ofendas aliojn en illiaj domoj (aŭ retapaĝo, aferejo, ktp). Ankaŭ, oni leĝe ofendas homojn en la strato, sed oni ne povas molesti illijn.
orthohawk (Visa profilen) 5 augusti 2015 16:35:56
raffadalbo:Sed, laŭ la OP, la libereco de uzi la vorton "stultulo" estas pli grava ol la "rajto" ne esti ofendita per la vorto.
Ekzemple: se mi diras "Stultulo, mi malkonsentas kun vi!" mi aldonas nenecesan ofendan vorton ("stultulo" ); por diri mian opinion, sufiĉas la frazo: "Mi malkonsentas kun vi!". Do, mi ne rajtas diri "stultulo" sed mi rajtas aserti malkonsenton, eĉ kiam la interparolanto taksas nuran malkonsenton ofendo.
En Usono, almenaŭ, nia konstitucio donas la rajton de "libera parolo" sed ne la rajton de "ne esti ofendita"
orthohawk (Visa profilen) 5 augusti 2015 16:54:13
FractalBloom:Oni rajtas diri ion kion oni volas, ĉu afablaĵon aŭ ofendaĵon. Kvankam oni ne rajtas esti libera de la konsekvencoj de iuj ofendemaj vortoj.Kia stako de sterko! Kial eĉ havi la libereco de parolo in tiu okazo?
FractalBloom: Se oni starigas usonan konfederacian flagon ekster sia domo aŭ sur aŭta postglaco, oni ne devas esti surprizita aŭ mem ofendita kiam aliulo onin denuncas pro esti rasisto.Sed tio ne estas la sama! jes, ci povas nomi min "rasisto" en tiu situacio, sed tio kio ci NE rajtas/povas fari estas malebligi min paroli miajn opiniojn aŭ eĉ paroli entute. Tio estas la lineo kiu ne oni povas transiri.
dobri (Visa profilen) 5 augusti 2015 18:28:02
orthohawk:Se via konstitucio tiel libere konsideras diversajn ofendojn, tiam ĝi ne estas bona konstitucio. Mi forgesis, kiu precize diris:"Ne faru al via najbaro tion, kion vi ne ŝatas por vi mem." Tio validas ankaŭ por ofendo.raffadalbo:Sed, laŭ la OP, la libereco de uzi la vorton "stultulo" estas pli grava ol la "rajto" ne esti ofendita per la vorto.
Ekzemple: se mi diras "Stultulo, mi malkonsentas kun vi!" mi aldonas nenecesan ofendan vorton ("stultulo" ); por diri mian opinion, sufiĉas la frazo: "Mi malkonsentas kun vi!". Do, mi ne rajtas diri "stultulo" sed mi rajtas aserti malkonsenton, eĉ kiam la interparolanto taksas nuran malkonsenton ofendo.
En Usono, almenaŭ, nia konstitucio donas la rajton de "libera parolo" sed ne la rajton de "ne esti ofendita"
Alia okazo estas, kiam vi simple skribas vian opinion kaj iu alia sentas sin ofendita per ĉi opinio. Tamen tio estas lia problemo.
Tempodivalse (Visa profilen) 5 augusti 2015 18:43:15
Libereco de parolo povas esti la libereco fariĝi idioto, kio kaŭzas min ĝojetaĉi. Kiam mi vidas surstrate laŭtajn homojn portantajn afiŝojn kiel "Klimatŝanĝiĝo estas faŝisma komploto" aŭ "Dio malamegas la gejojn", mi tuj scias, kiaj ili vere estas. Ili kvazaŭ trumpetas al la tutmondo: "Mi estas stultulo! Vidu ĉiuj!"
Sed la alia flanko povas esti horora: kiam oni per vortoj incitas homojn aŭ homamasojn al malamego, perforto, buĉado.
Libereco de parolo estas kaj valora kaj, foje, tre leza. Ne ĉiam ĝi estas afero tute sankta.
Mustelvulpo (Visa profilen) 5 augusti 2015 19:47:10
orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"Nuntempe, diru aŭ faru ion ajn, iu ofendiĝos.