Tästä sisältöön

Kio estas via opinio?

orthohawk :lta, 5. elokuuta 2015

Viestejä: 40

Kieli: Esperanto

orthohawk (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2015 3.43.59

"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"

hilex (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2015 4.17.09

Pri ofendo mi ne scias. Sed rajto de opinio estas pli grava. Kaj rajto ne konsenti la opinion egalas tiun. Ofendemo estas tre svaga koncepto. Min persone io ne ofendas, sed iun alian ofendas.

orthohawk (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2015 5.22.30

hilex:Pri ofendo mi ne scias. Sed rajto de opinio estas pli grava. Kaj rajto ne konsenti la opinion egalas tiun. Ofendemo estas tre svaga koncepto. Min persone io ne ofendas, sed iun alian ofendas.
sen la libereco esti ofendema, neniu povas esti vere libera

Fuzzy (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2015 5.25.41

orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Strangaj rajtoj. Rajto ofendi -- kiel tio eblas??? Ĉu iu rajtas ofendi iun??? Ĉu ankaŭ estas rajto bati?

Kaj la rajto ne esti ofendita -- ĉu temas pri iuj sanktaĵoj? Tiam mi dirus pri la leĝa defendo kontraŭ malsanktigado. Ĝi devas esti, alie religiaj malordoj povas okazi.

Mi opinias ke devas esti la rajto opinii, kaj la rajto ne esti kalumniita. Tiuj rajtoj estas egale gravaj.

Fuzzy (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2015 5.28.01

orthohawk:
hilex:Pri ofendo mi ne scias. Sed rajto de opinio estas pli grava. Kaj rajto ne konsenti la opinion egalas tiun. Ofendemo estas tre svaga koncepto. Min persone io ne ofendas, sed iun alian ofendas.
sen la libereco esti ofendema, neniu povas esti vere libera
La homo liberas esti ofendema, sed se li/ŝi ne estas kalumniita, lia/ŝia ofendo estas nur lia/ŝia privata afero.

orthohawk (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2015 5.32.45

Fuzzy:
orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Strangaj rajtoj. Rajto ofendi -- kiel tio eblas??? Ĉu iu rajtas ofendi iun??? Ĉu ankaŭ estas rajto bati?
Kompreneble, ne! Bati iun kaŭzas fizikan damaĝon.

Fuzzy:Kaj la rajto ne esti ofendita -- ĉu temas pri iuj sanktaĵoj? Tiam mi dirus pri la leĝa defendo kontraŭ malsanktigado. Ĝi devas esti, alie religiaj malordoj povas okazi.

Mi opinias ke devas esti la rajto opinii, kaj la rajto ne esti kalumniita. Tiuj rajtoj estas egale gravaj.

Fuzzy (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2015 5.39.37

orthohawk:
Fuzzy:
orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Strangaj rajtoj. Rajto ofendi -- kiel tio eblas??? Ĉu iu rajtas ofendi iun??? Ĉu ankaŭ estas rajto bati?
Kompreneble, ne! Bati iun kaŭzas fizikan damaĝon.
Dependas de tio kiel bati...
Ĉiukaze ĉu bati, ĉu ofendi estas agresivaj agoj suferigaj la viktimon, fizike aŭ psike. Tio neniel povas esti rajto de iu.

hilex (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2015 5.49.09

Fuzzy:
orthohawk:
Fuzzy:
orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Strangaj rajtoj. Rajto ofendi -- kiel tio eblas??? Ĉu iu rajtas ofendi iun??? Ĉu ankaŭ estas rajto bati?
Kompreneble, ne! Bati iun kaŭzas fizikan damaĝon.
Dependas de tio kiel bati...
Ĉiukaze ĉu bati, ĉu ofendi estas agresivaj agoj suferigaj la viktimon, fizike aŭ psike. Tio neniel povas esti rajto de iu.
Tiam sola metodo de neofendi iun estas morti mem. ridulo.gif

Fuzzy (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2015 5.56.38

hilex:
Fuzzy:
orthohawk:
Fuzzy:
orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Strangaj rajtoj. Rajto ofendi -- kiel tio eblas??? Ĉu iu rajtas ofendi iun??? Ĉu ankaŭ estas rajto bati?
Kompreneble, ne! Bati iun kaŭzas fizikan damaĝon.
Dependas de tio kiel bati...
Ĉiukaze ĉu bati, ĉu ofendi estas agresivaj agoj suferigaj la viktimon, fizike aŭ psike. Tio neniel povas esti rajto de iu.
Tiam sola metodo de neofendi iun estas morti mem. ridulo.gif
Ĉu vi ne povas vivi sen insulti iun?

hilex (Näytä profiilli) 5. elokuuta 2015 6.00.10

))) Certe, al miaj najbaroj estas ofende ke mi fartas bone.

Takaisin ylös