Til indholdet

Akcentado en mallongigitaj vortoj

af eran1999, 5. aug. 2015

Meddelelser: 2

Sprog: Esperanto

eran1999 (Vise profilen) 5. aug. 2015 21.59.33

Korektigu min se mi malpravas, sed en Esperanto, la akcentado estas sur* la unu-antaŭ-lasta* * silabo. Do, se oni mallongigas o-vorton per maladicado de la o (ekzemple: vortaro>vortar' ) ĉu la akcentado restas sur la sama silabo, aŭ ĉu ĝi movas al la antaŭa silabo? Ekzemple, se la majuskloj reprezentas la akcentadon: Se oni siru "vortAro" ĉu oni diru "vortAr'" aŭ vOrtar'"?

*Ĉu "sur" estas bona prepoizicio en ĉi tiu kazo?
* *Ĉu "unu-antaŭ-lasta" estas uzata lokucio? Ĉu estas pli bona lokucio por tio?

erinja (Vise profilen) 5. aug. 2015 22.08.19

Oni ne ŝanĝas la akcenton por mallongigoj. Do "homaro" kaj "homar'", sama akcento.

Oni kutime diras "antaŭlasta" silabo. Ne estas necese diri "unu".

Tilbage til start