Kwa maudhui

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

ya morico, 6 Agosti 2015

Ujumbe: 206

Lugha: Esperanto

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2015 9:50:54 asubuhi

kara vincas, kiam mi legis viajn mesaĝojn celantajn Rusion kaj rusojn, mi opiniis vin ne plene sana psike rusofobo. Sed nun mi finfine komprenis -- vi ja simple estas grandega ŝercemulo!

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2015 10:05:16 asubuhi

robbkvasnak:Eŭropo estas brita kolonio, ne usona....
Tio ne estas vera. Germanio estas mastro de Eŭropo. Ili havas la plej fortan ekonomion kaj ĉiu ĉefministro de Britio (ekde Ted Heath) devis fari proponojn kun la Germana kanceliero. Eŭropo ne estas Brita kolonio.

(correct any E-o errors..!)

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2015 10:19:33 asubuhi

Vestitor:
robbkvasnak:Eŭropo estas brita kolonio, ne usona....
Tio ne estas vera. Germanio estas mastro de Eŭropo. Ili havas la plej fortan ekonomion kaj ĉiu ĉefministro de Britio (ekde Ted Heath) devis fari proponojn kun la Germana kanceliero. Eŭropo ne estas Brita kolonio.

(correct any E-o errors..!)
Kaj Usono estas la mastro de Germanio. Do...

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2015 4:11:39 alasiri

Fuzzy:
Vestitor:
robbkvasnak:Eŭropo estas brita kolonio, ne usona....
Tio ne estas vera. Germanio estas mastro de Eŭropo. Ili havas la plej fortan ekonomion kaj ĉiu ĉefministro de Britio (ekde Ted Heath) devis fari proponojn kun la Germana kanceliero. Eŭropo ne estas Brita kolonio.

(correct any E-o errors..!)
Kaj Usono estas la mastro de Germanio. Do...
Ĉi tiu ankaŭ ne estas vera. Do...

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2015 4:19:55 alasiri

Miland:
robbkvasnak:Ni ĵus vizitis Bruselon dum 5 tagoj .. Ni ambaŭ sentis nin kiel en kvartalo de Londono..
Kian agrablan bildon de Bruselo vi faris. Eble mi vizitu ĝin iutage! ridulo.gif

robbkvasnak:Estonte, ni plu ferios en Eŭropo..
Kia bona ideo!

robbkvasnak:Bye-bye Europe, old chap! It's time for tea!
Bv. doni Esperantan tradukon en ĉi tiu forumo. Mi faros tion por vi ĉi-okaze: Ĝis la, Eŭropo! Alvenis la te-horo!
Vere vi ne devas viziti Bruselon - vi povas ŝpari la monon. Vi jam loĝas en Anglio - mi jam vizitis Londonon kaj la brusela kvartalo estas ne perfekta kopio - sed probo.

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2015 4:22:59 alasiri

Vestitor:
Fuzzy:Kaj Usono estas la mastro de Germanio. Do...
Ĉi tiu ankaŭ ne estas vera. Do...
Fuzzy pravas. La germanoj (do ne la usonanoj) devas pagi ĉiujare centoj da milionoj eŭroj por usonaj militbazoj en Germanio. Krome, ĉ. 60.000 usonaj soldatoj troviĝas en Germanio (plus ĉ. 20.000 britaj soldatoj). Do teniĝu al la faktoj.

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2015 4:23:26 alasiri

Vestitor:
Fuzzy:
Vestitor:
robbkvasnak:Eŭropo estas brita kolonio, ne usona....
Tio ne estas vera. Germanio estas mastro de Eŭropo. Ili havas la plej fortan ekonomion kaj ĉiu ĉefministro de Britio (ekde Ted Heath) devis fari proponojn kun la Germana kanceliero. Eŭropo ne estas Brita kolonio.

(correct any E-o errors..!)
Kaj Usono estas la mastro de Germanio. Do...
Ĉi tiu ankaŭ ne estas vera. Do...
La usonaj militbazoj en Germanio per sia ekzisto pruvas ke la lando ankoraŭ estas militokupata, do...

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2015 7:26:58 alasiri

ustra:La germanoj (do ne la usonanoj) devas pagi ĉiujare centoj da milionoj eŭroj por usonaj militbazoj en Germanio
Ĉu la germanoj mem pagas por la usonaj militbazoj??? Mem pagas por sia propra militokupado? Mia cerbo tuj eksplodos!

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2015 8:28:35 alasiri

* Bv. forigi *

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 7 Agosti 2015 8:32:35 alasiri

Fuzzy:kara vincas, kiam mi legis viajn mesaĝojn celantajn Rusion kaj rusojn, mi opiniis vin ne plene sana psike rusofobo. Sed nun mi finfine komprenis -- vi ja simple estas grandega ŝercemulo!
Ĉi fofe pri la angla mi ne ŝercis, sed skribis sincere. Pri rusoj kaj Rusio mi foje ŝercas, sed pli ofte skribas sincere. Certe mi ne famiĝas pri amo al rusoj kaj Rusio, sed eble pri mia malamo al Rusio kulpas nuntempa registaro de Rusio. Kiel ĉiam - kulpas Rusio [:

Kurudi juu