Contenido

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

de morico, 6 de agosto de 2015

Aportes: 206

Idioma: Esperanto

morico (Mostrar perfil) 6 de agosto de 2015 10:57:16

Ĉu oni devus do novstarigi la oficialan diktaturon de la tuta-angla? Granda plimulto de Europanoj estas kontraŭ la diktaturo de la unika lingvo.

La rezisto kontraŭ la diktaturo de la tuta-angla tuj organiziĝus. La oficiala tuta-angla logike entenus la finon de la E.U. La politikistoj kiuj voĉdonus tiun-ĉi leĝon estus neniam plu elektitaj kaj neniam plu vivus en sia lando.

La franca kaj la germana estas pli parolataj ol la angla en la Eŭropa Unio. Ankoraŭ pli se la Anglio elirus de la E.U. Esperanto, justa kaj facila internacia lingvo, por plibonigi la lingvan demokration , devus esti aldonita kiel PLIA oficiala lingvo KUN la 25 aliaj lingvoj.

Fuzzy (Mostrar perfil) 6 de agosto de 2015 11:29:03

morico:Ĉu oni devus do novstarigi la oficialan diktaturon de la tuta-angla? Granda plimulto de Europanoj estas kontraŭ la diktaturo de la unika lingvo.

La rezisto kontraŭ la diktaturo de la tuta-angla tuj organiziĝus. La oficiala tuta-angla logike entenus la finon de la E.U. La politikistoj kiuj voĉdonus tiun-ĉi leĝon estus neniam plu elektitaj kaj neniam plu vivus en sia lando.

La franca kaj la germana estas pli parolatj ol la angla en la Eŭropa Unio. Ankoraŭ pli se la Anglio elirus de la E.U. Esperanto, justa kaj facila internacia lingvo, por plibonigi la lingvan demokration , devus esti aldonita kiel PLIA oficiala lingvo KUN la 25 aliaj lingvoj.
Usono estas la mastro de EU, do la eŭropanoj nepre devas paroli la anglan, por ke la mastro sentu sin komforte.

Armand6 (Mostrar perfil) 6 de agosto de 2015 11:40:41

Admin: Estas malpermesite insulti aliajn uzantojn

morico (Mostrar perfil) 6 de agosto de 2015 14:58:09

En oktobro 2005 aperis raporto farita laŭ mendo de la francuja ministerio pri edukado ĉe profesoro François Grin (Ĝeneva universitato): http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rappo...
En ĝi legeblas, kiel pro la nuna internacia superrego de la angla, Britujo sola enspezas 17-18 miliardojn da eŭroj nur el la EU. Tio estas 1% de la malneta nacia enspezo de Britujo. Tiel 394 milionoj da EUaj ne-anglalingvuloj subvenciadas la britan ekonomion kaj la lingvan koloniigon, per kiu ili mem iĝas duarangaj civitanoj.

Alkanadi (Mostrar perfil) 6 de agosto de 2015 15:30:12

Fuzzy:Usono estas la mastro de EU
ĉu Ameriko profitas el EU?

Miland (Mostrar perfil) 6 de agosto de 2015 16:08:42

Fuzzy:Usono estas la mastro de EU..
Estas grave memori ke Francio rifuzis aliĝi la militon kontraŭ Irako en 2003. Evidente la EU ne estas sklavo de Usono.

Miland (Mostrar perfil) 6 de agosto de 2015 16:13:10

Ne estas certe ke Britio restos en la EU. Ĉefministro Cameron promesis referendumon pri la afero. Eble multaj preferus rilaton al la EU malpli striktan. Tamen, jen demando: ĉu estas "de facto" lingvo, kiun oni ofte uzas neformale inter grekoj, francoj kaj germanoj? Ĉu la franca?

morico (Mostrar perfil) 6 de agosto de 2015 16:16:21

Rakonteto:
"Ni havas fieran purrasan kurĉevalon (Esperanto), idealan por internacia komunikado. Tamen, iuj ekstreme riĉaj kaj potencaj homoj produktas azenojn (Angla). Ili estas tiel riĉaj kaj potencaj, ke ili cerbolavis la tutan mondon kaj kredigis, ke iliaj azenoj estas la plej rapidaj kvarpieduloj, kaj ke la kurĉevalo ne ekzistas, kaj eĉ se ĝi ekzistus, ĝi ne kapablas kuri. La azenposedantoj faras grandegajn profitojn vendante azenojn, kaj ili kredigis al multaj homoj en ĉiuj landoj, ke "ĉiu devus posedi azenon". Tiu situacio alportas astronomie altajn profitojn al ili, tial por ili gravas kaŝi la veron.

Ajna normala persono, kiu objektive ekzamenas la situacion, povas vidi, ke la kurĉevalo ekzistas, estas kvaroble pli rapida ol la azeno, kaj fakte kostas multe malpli ol la multekosta azeno. Sed la propagando de la azenposedantoj iĝis ekde 1945 tiel potenca kaj ĉien penetranta, ke homoj ne volas aŭdi la vorton "kurĉevalo" - ili ĉiuj ŝparas por posedi sian
propran azenon! Multaj jam investis en azenojn, kaj ili timas, ke la kurĉevalo iam estos serioze konsiderata ...

En Esperanto ekzistas bela proverbo, kiu malfacile tradukeblas: "Se la homaro subite malstultiĝus!" - "Se la homaro subite iĝus malpli stulta / perdus sian stultecon".

ustra (Mostrar perfil) 6 de agosto de 2015 16:27:28

Miland:
Fuzzy:Usono estas la mastro de EU..
Estas grave memori ke Francio rifuzis aliĝi la militon kontraŭ Irako en 2003. Evidente la EU ne estas sklavo de Usono.
Ĉu Francio ankaŭ fermis sian aerspacon por usonaj kaj britaj militaviadiloj?
Ĉu Francio kondamnas kaj akuzas la invadintojn pro la kontraŭjura invado de Irako?

La koalicio de volemuloj:

externalImage.png

Via ekzemplo ne sufiĉas por montri sendependecon de Francio aŭ de la EU. Efektive, ĝi montras la malon.

robbkvasnak (Mostrar perfil) 6 de agosto de 2015 17:28:17

Eŭropo estas brita kolonio, ne usona. Ni ĵus vizitis Bruselon dum 5 tagoj (estis malbona decido ĉar ne estas tre alloga urbo post 2 tagoj). Ni do vizitis la kvartalon de Eŭropa Parlamento. Ni ambaŭ sentis nin kiel en kvartalo de Londono. Ĉio estas en la brita lingvo. Ĉie estas "pubs" aŭ "Chinese food". Eĉ la strukturo de la konstruaĵoj similis pli al Britio ol al Belgio. Krom tio, neniu pretis gvidi nin tie. Se oni demandis helpon en la franca, la respondo estis : "In August everything here is closed." Bone, mi nun komprenas kial la plejmultaj eŭropanoj ne vere interesas pri la politiko de EU - ili nenion povas fari se la angloj ne volas.
Estonte, ni plu ferios en Eŭropo - ĝi nur estas [malbona, malaŭtentika] kopio de Britio.
Mi ege bedaŭras la eŭropanojn sed ili ŝajne volonte akceptas la dominon de Britio. Bye-bye Europe, old chap! It's time for tea!

Volver arriba